Minjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Minjo estas rivero en Galegio kaj norda Portugalio[1].

La nomo en la galegaportugala estas Miño/Minho, el la latina Minius.

La rivero trairas Galegion, kaj en la lasta etapo formas ties landlimon kun Portugalio. Ĝia tuta longeco estas 340 km. Ĝi naskiĝas en la ŝtonejo de Irimia, en la montaro Meira, kaj ĝin kunformas rojoj kiel Porto da Pena kaj Xirómeno (en la provinco Lugo). Poste ĝiaj akvoj kreskas danke al la lago Fonmiñá, en la municipo A Pastoriza, je proksimume 50 km norde de la provinca ĉefurbo. Ĝi trairas la urbojn Lugo kaj Oŭrenso, kaj eniras Atlantikon en A Guarda (Pontevedro). Ĉe sia enmariĝo la rivero apartigas la historiajn urbojn de Tui (Galegio) kaj Valença do Minho (Portugalio).

Post kiam ĝi ricevas la riveron Sil, ĝian ĉefan enfluanton, ĝi iras sudokcidenten kaj, de la akvobarejo Frieira ĝis sia enmariĝo, la rivero Minjo formas la landlimon inter Galegio kaj Portugalio. Ĉe ĝiaj bordoj, apud Ribadavia, oni kultivas la vitojn donantajn la ruĝan vinon ribeiro de Avia, kaj ĝia lasta parto akvumas teron, kie oni kulturas vitojn de la blanka vino albariño.

Naturmedio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la tuta rivero troveblas fiŝoj kiel truto (Salmo trutta) kaj angilo (Anguilla anguilla) kaj mamuloj kiel akvotalpo (Galemys pyrenaicus) kaj lutro (Lutra lutra).

Ĉe la supra parto de la rivero kreskas vegetaĵaro formita de aluvi-arbaroj el alnoj (Alnus glutinosa) kaj fraksenoj (Fraxinus excelsior), kverkoj (Quercus robur kaj Quercus pyrenaica) kaj atlantikaj humidaj erikejoj (Erica cillaris kaj Erica tetralix). En la faŭno enkalkuleblas anasenoj (platbeka anaso, Anas platyrhynchos, kaj kuleranaso, Anas clypeata), kaj eta grupo demalgrandaj otidoj (Tetrax tetrax). Inter la ekzistantaj fiŝoj viciĝas leŭcisko (Lenciscus carditerti), rutelo (Rutilus arcani), kondrostomo (Choridostona polylepis duriensis) kaj gasterosteo aŭ dornofiŝo (Gasterosteus aculeatus).

Pluraj birdoj travintras ĉe la malsupra rivero de Minjo, kiel tufanaso (Aythya fuligula), orpluvio (Pluvialis apricaria), arĝenta pluvio (Pluvialis squatarola) kaj vanelo (Vanellus vanellus). Tie vivas granda nombro da fiŝoj, el kiuj estas menciindaj salmo (en sia plej suda distribua limo en Eŭropo), aloz j(Alosa alosa kaj Alosa fallax), orfiŝo (Carassius auratus), la perkedo Micropterus salmoides el Norda Ameriko kaj fleso (Platichthys flesus). Petromizoj (Petromyzon marinus) estas tradicie kaptitaj per specialaj digoj nomataj pesqueiras.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (April 1985) “”, Revista Natura 25. Alirita 3 May 2012..