Sil (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sil (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 228 km
Fluo
Enfluejo Minjo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Kastilio kaj Leono
Map
vdr

Sil estas rivero de la nordokcidento de la Iberia duoninsulo, ĉefa alfluanto de la rivero Minjo, kiu fluas tra la provincoj Leono, Oŭrenso kaj Lugo, (Hispanio).

La rivero Sil havas longon de 234 km kaj trapasas du regionojn, nome Kastilio kaj Leono kaj Galegio. Ĝi fluas tra la komarkoj de Leono nome Babia, Laciana, El Bierzo kaj La Cabrera dum 115 km, kaj tra la komarkoj de Galegio nome Valdeorras, Quiroga, Tero de Lemos, Tero de Caldelas kaj Ourenso, dum 119 km.

Sil enfluas en la riveron Minjo, estante ĝia ĉefa alfluanto, ĉe la loĝloko Os Peares. Tiu loĝloko, trapasata de ambaŭ riveroj, estas singulare pro la afkto ke ĝi apartenas al du provincoj kaj kvar municipoj. Ĉe ĝia enfluejo, la rivero Sil estis trafluinta 234 km kaj portas averaĝan akvokvanton de ĉirkaŭ 157 m³/s. Minjo siaflanke kiam alvenas al Os Peares estis trafluinta ĉirkaŭ 135 km kaj portas averaĝan akvokvanton de ĉirkaŭ 108 m³/s. Ĝenerale, la hierarkio inter riveroj fariĝas kalkulante en la kunfluejo por certigi kiu havas pli da akvo kaj pli da longo. Tamen tiuokaze, kiel okazas ĉe Esla kaj Pisuerga kun Douro, Sil superas la ĉefriveron Minjo kaj laŭlonge kaj laŭ akvokvanto (5492 hm³ kontraŭ 2762,9 hm³ de averaĝo jare).

En ĝia baseno estas naŭ akvorezervejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]