Granato
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun grenato aŭ grenado (eksplodaĵo). |

Granato estas skarlate ruĝa frukto de granatujo, simila al pomo, kun ledeca ŝelo, supre (sub la kaliko) kun 5-7, malsupre kun 3-4 kernoĉambretoj. Ĝi enhavas multajn grajnojn kun acidete dolĉa gusto.
Oni pretigas el la fruktoj refreŝigan trinkaĵon. Oni ankaŭ uzas ĝian sukon aŭ siropon por prepari la iranan kaj irakan stufaĵon fesenĝano.
La granato ekde antaŭ nelonge ankaŭ konsideriĝas kiel afrodiziigaĵo, ĉar ĝi altigas la nivelon de testosterono tiel ĉe viroj kiel ĉe virinoj.
Simboliko
[redakti | redakti fonton]Ekde pratempoj, en multaj kulturoj granato uzatas kiel simbola frukto. Pri vivo, sekseco kaj fekundeco, sed ankaŭ pri povo (imperia mondo), sango, morto kaj religio.
Armenio
[redakti | redakti fonton]La granato estas unu el la ĉefaj fruktoj en la armena kulturo (kune kun abrikotoj kaj vinberoj). La granato estas simbolo en Armenio, prezentante fekundecon, abundon kaj geedziĝon[1]. Ĝi estas ankaŭ duonreligia ikono. Ekzemple, la frukto ludis integran rolon en geedziĝa kutimo vaste praktikata en antikva Armenio; novedzino ricevis granatfrukton, kiun ŝi ĵetis kontraŭ muron, rompante ĝin en pecojn. Disĵetitaj granatsemoj certigis la estontajn infanojn de la novedzino[2].
La koloro de la granatoj, filmo reĝisorita de Sergej Paraĝanov, estas biografio pri la armena ashug Sajat-Nova (Reĝo de Kanto), kiu provas riveli la vivon de la poeto vide kaj poezie prefere ol laŭvorte[3].
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Genealogy group propagandized pomegranate, symbol of Armenia, wealth and fertility at official opening of the 2015 Eurovision Song Contest (angle). Armenpress (18-a de majo 2015). Alirita 15-a de decembro 2020 .
- ↑ Violet Hudson (19-a de januaro 2017) Pomegranate: the fruit that myths are made of (angle). The Spectator. Arkivita el la originalo je 25-a de januaro 2021. Alirita 15-a de decembro 2020 .
- ↑ Paley, Tony, "The colour of pomegranates: a chance to savour a poetic masterpiece", 7-a de oktobro 2014. (angle)