Fesenĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fesenĝano kun persa rizo
Fesenĝano kun persa rizo

Fesenĝano[1] (perse فسنجان) estas irana stufaĵo gustigita per granata siropo kaj muelitaj juglandoj. Tradicie ĝi estas farita per birdaĵo (anasaĵokokinaĵo), sed ankaŭ estas varioj uzantaj globojn de muelita viando, tranĉaĵojn de ŝafidaĵo, fiŝaĵo, kaj maloftaj varioj senviandaj. Depende de la metodo de kuirado, ĝi povas gusti aŭ dolĉa aŭ acida. Fesenĝano estas surtabligita kun irana blanka aŭ flava rizo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Becker-Meisberger, Maria; 'Internacie Kuri'; 2000; Flandra Esperanto-Ligo; Antwerpen; p. 64