Asjuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asjuto
urbo • urbego • arkeologia loko
Administrado
Demografio
Loĝantaro 389 307  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 11′ N, 31° 10′ O (mapo)27.18694444444431.171388888889Koordinatoj: 27° 11′ N, 31° 10′ O (mapo) [+]
Alto 56 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Asjuto (Egiptio)
Asjuto (Egiptio)
DEC
Asjuto
Asjuto
Situo de Asjuto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Asyut [+]
vdr

Asjuto (arabe أسيوط, Asyūṭ ; kopte ⲥⲓⲟⲟⲩⲧ, Siowt; greke Λυκόπολις, Lykopolis), ankaŭ literumita AssjutoAssiuto, estas grandurbo en centra Egiptio kiu estas la provinca ĉefurbo de la samnoma gubernio. La urbo estas grava transportnabo por vojaĝoj al la Nova Valo en la Libia Dezerto [1].

Laŭ la stato de 2006 en la urbo vivis 389 307 loĝantoj [2] kaj havas la plej altan proporcion de koptaj enloĝantoj de ĉiuj egiptaj grandurboj. Ĝi havas unu el la plej grandaj episkopalaj koptaj preĝejoj en la lando [3].

La pratempa urbo de la sama nomo estas ĝuste apude. La urbo situas ĉe Nilo, mezvoje inter Asuano kaj Kairo, kaj estas grava centro por komerco kaj industrio kun teksaĵfabrikoj kaj la produktado de artefaritaj sterkoj [4]. Ekde 1957, la urbo havas sian propran universitaton. En 1902, diginstalaĵo estis konstruita kiu kolektas akvon de Nilo por hidrelektraj centraloj kaj artefarita irigacio de grandaj areoj de tereno.

En la urbo ekzistas islamisma movado kiu estis implikita ekde la malfruaj 1970-aj jaroj en severaj konfliktoj kontraŭ la lokaj koptoj kaj la egipta registaro [5].

Sudokcidente de la urbo troviĝas multaj rokaj tomboj el la 12-a dinastio de Egiptio (1991-1786 a.K.). En helenisma, ptolemea epoko, Asjuto estis konata kiel Lykopolis, la "lupurbo", ĉar ĝi estis la centro de la kulto de la diaĵo Upuaut, kiu estis prezentita en arto kiel lupo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Riding the Forty Days' Road. Arkivita el la originalo je 18 November 2015. Alirita 18 November 2015.
  2. Egypt. Citypopulation.de. Alirita 22 November 2014.
  3. The Coptic Orthodox Church in action - Al-Ahram Weekly. Alirita 2016-02-18.
  4. Asyūṭ Egypt. Alirita 18 November 2015.
  5. Около 500 христиан вышли на демонстрацию в Египте ruse

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]