Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:claudio Pistilli

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Claudio Pistilli!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 21:57, 29. Nov 2009 (UTC)

Saluton Claudio, nun mi bedaŭrinde ne havas tempon por traduki tiun paĝon. Mi jam estas laca. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:40, 4 Jul. 2012 (UTC)

Konsolido

[redakti fonton]

Saluton. Vi pravas, ĝi estas nek en papera PIV nek en la reta. Certe la nacilingva influo estas preskaŭ neevitebla. Mi konfesas, ke plej verŝajne mi uzis ofte tiun ekdenun ne tiom uzeblan radikon. Tamen mia opinio ne multe valoras tiurilate. Mi estas nek akademiano nek sperta vortaristo. Mia laboro en Vikipedio laŭ mi estas formika laboro (plej verŝajne ankaŭ nacilingva influo). Mi demandos en nacilingva dissendolisto pri tiu alternativa vorto. Longa vivo al plifirmigo!--kani (diskuto) 12:23, 12 Jul. 2012 (UTC)

Respondoj de miaj listanoj konfirmas vian preferon kaj krome akademiano memoras, ke fakte konsolido estas esperanta vorto por iu planto: rigardu ĉe la hispanlingva vikipedio Consolida pubescens aŭ Consolida.--kani (diskuto) 14:13, 12 Jul. 2012 (UTC)
Miaj amikoj listanoj estas ŝercemuloj. Tiele krom trovi nomon de planto iu pravis, ke konsolido fakte estas ido de konsolo. Alia nome Istvan Ertl aldonas jenan frazon: "Li milde, sindone, insiste konsolis ŝin. Post nau monatoj naskiĝis konsolido."--kani (diskuto) 02:36, 15 Jul. 2012 (UTC)
Se vi volas ŝerci, mi aldonos ke mi jam trovis la esprimon kun.solid.i por esprimi plifirmigon. Dankon pro via bonhumoro.Claudio Pistilli (diskuto) 13:11, 16 Jul. 2012 (UTC)

Misa kategorio filiologiistoj

[redakti fonton]

  Mi petos pri ties forigo. -- PEJNO Simono Diskuto  05:30, 19 Jul. 2012 (UTC)

Dankon! Rei Momo (diskuto) 21:27, 29 Jul. 2012 (UTC)

Caro Cláudio, como vai? Acabei de criar esta nova pagina, è muito breve, viu? Poderia colocar algo da biografia, por favor? O trabalho não vai te pegar mais de 5 minutos.

Muito obrigado e atelogo

Rei Momo (diskuto) 10:10, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Dankon para sua ajuda preciosa! Coloquei algo mais e uma foto, pode ver se està tudo certo, por favor? Rei Momo (diskuto) 05:38, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
Grazie mille !!!!!!!!! Rei Momo (diskuto) 11:01, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

Misuzado de setliĝi

[redakti fonton]

Kara Claudio, vi devus paroli pri la misuzado de setliĝi ĉe la lingvejo de la Diskutejo. Tie, vi havos bonan diskuton pri tio kaj ni solvos la problemon. Nur diri tion al Alaŭdo ne solvos la problemon, kaj li certe respondos al via mesaĝo en kelkaj tagoj, eĉ en kelkaj semajnoj.

Cetere, la malbono estas farita, ni ne plu povas forigi ĉiujn la misuzojn de setliĝi. Jes ni povas forigi tion, sed vi devos pasi tra la dekmiloj da artikoloj kiujn uzas la malĝustan vorton. Sed mi rekomendas diskuti pri tio en la diskutejo. Amike, HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:31, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

En la menuo maldekstre de via ekrano, klaku sur "Diskutejo". Kiam vi vidos "Lingvejo", klaku sur la plus-signo sub ĉi tiu vorto.
Tiel vi devus skribi en la lingveja parto de la Vikipedia Diskutejo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:44, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Certe ke sukcedi estis aldonita en la novaj PIV-oj, ĉar mi trovis tion en la reta PIV. Sed, rimarku ke mi ne havas iojn ajn librojn en Esperanto ĉe mi, eĉ ne nur alemenaŭ unu literon en Esperanto, do mi prenas miajn fontojn el lastaj Esperantlingvaj vortaroj de Interreto ! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:52, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu eblas al mi sendi al mi tiun retejan adreson? Anticipaj dankoj. Claudio Pistilli (diskuto) 16:56, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
vortaro.net --HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:57, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

La vorto stariga ne estas ĝusta titeme - laŭ mia opinio- ĉar gravas, ke la judoj povis libere setli, loksidiĝi en tiu zono. Ne gravas, ke la eblecon straigis, estigis la caro. Tiel la ĝusta esprimo (titolo de la artikolo) estus Setla zono, loksidiĝa zono. Narvalo (diskuto) 06:30, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Kara amiko Claudio Pistilli, vi demandis min pri la vorto "setli". Ĝian signifon difinas PIV (reta kaj papera, ambaŭ identas):

http://vortaro.net/#setli

"setl/i (ntr) (pp homgrupo) Ekloĝi, instali sin en nova loko, regiono aŭ lando."

Kara Claudio, como vai? Acabei de criar esta nova pagina, poderias, por favor, dar uma releiturinha rapida? Vai gastar sò 5 minutos, viu?

Muito obrigado por tua ajuda!

Rei Momo (diskuto) 07:40, 20 Sep. 2012 (UTC)

Caro Cláudio, obrigado pelos elogios, mas o artigo è bem escrito porque jà foi corrigido para dois outros amigos! Bom final de samana para você! Obrigado! Rei Momo (diskuto) 07:12, 21 Sep. 2012 (UTC)

Kara Cláudio, como vai? Tudo bem? Obrigado pelos parabens, viu?

Oh, uma pequena gentileza: o amigo Luigi Vadacchino (gente boa!!!) està pedindo se poderia fazer a gentileza de uma rápida re-leitura desta página que criou.

È uma Rádio da Terra dele, muito conhecida em toda a Itália do Sul. 5-10 minutos sòmente, poderia? Agradeço desde jà, tà?

Um abraço fraterno

Rei Momo (diskuto) 14:22, 6 Okt. 2012 (UTC)

Oh Cláudio, tudo bem? Aqui estamos começando com o frio... BBRRRRR....

Oh, por favor, poderia colocar algo nessa página que acabei de criar? Vai gastar pouco tempo, viu? Muito obrigado por tua atenção e ajuda!

Rei Momo (diskuto) 06:47, 17 Okt. 2012 (UTC)

Saluton Claudio! kaj dankon pro via reago. En esperantlingva vikipedio jam ekzistis urbo nomita Paola, naskiĝloko de Sankta Francisko, pro tio estis malfacile al mi nomi lin "Francisko de Paŭla" - tio ne kongruus. Aliflanke, alilingvaj vikipedioj pli multe uzas "paola" ol "paula" aŭ derivaĵoj. Por ke la tuta ĉeno estu kohera mi ankaŭ alinomis "Preĝejo de Sankta Francisko de Paŭla (Reggio Calabria)" al Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria). Miaopinie, nun estas pli facile kompreni kion reprezentas "Paŭla". Kompare, la nomo de la sanktulo en la franca estas fr:François de Paule, kio nepre pensigas pri virina nomo. Ĉiuokaze mi aprezas viajn valorajn ŝanĝojn en supre menciita artikolo. --Dominik (diskuto) 13:28, 18 Okt. 2012 (UTC)

Saluton, kara Cláudio, tudo bem contigo?

Olha, acabei de criar esta pagiona do nosso Toquinho italiano, viu? Pode dar, por favor, uma releitura e colcar mais noticias? Se não tover tempo, pode ser tambem esboço, como fiz na Wiki.EN, tà?

Muito obrigado por tua ajuda de sempre

Rei Momo (diskuto) 11:16, 22 Okt. 2012 (UTC)

Oh Claudio, como vai? Tudo bem? Olha, acabei de crear esta nova página, fiz a tradução com Google, mas acho que è feia, nè?

Me dà, por favor, uma ajudinha na releitura? Muito obrigado e um grande abraço

Rei Momo (diskuto) 14:44, 30 Okt. 2012 (UTC)

Saluton, kara Cláudio, como vai? Tudo bem por aì, muito calor?

Oh, acabei de criar esta nova pagina de este grande mito brasileiro. Sei que na pagina em Portuguès tem muitas coisas, mas como voê è Brasileiro e conhece mais do que eu, poderia, por favor, colocar umas noticias importantes sobre ela?

Eu te agradeço muito por tua ajuda, uma braço de longe

Rei Momo (diskuto) 14:04, 13 Nov. 2012 (UTC)

Obrigadoooooooooooo, oh, como se faz colocar na janelinha a idade para que apareçam quantos anos tinha quando ela faleceu? Rei Momo (diskuto) 14:27, 13 Nov. 2012 (UTC)
De cor non lo so, normalmento eu copio de alguém que já fez isto, caso você não encontre te ajudo. Un baccioClaudio Pistilli (diskuto) 14:33, 13 Nov. 2012 (UTC)

Oh Cláudio, tudo bem? Desculpas, depois não vou te encher o saco pèor 15 dias!!! (risos) Me ajuda por favor, um pouquinho, nessa pagina?

Grazie mille e buon fine settimana

Rei Momo (diskuto) 16:17, 16 Nov. 2012 (UTC)

Ele formou-se no Egito em 1975 e especializouse em Londres em 1985. O nome dele foi tirado à sorte por um menino: tiveram 3 bolas com nome de 3 candidatos, um deles era Tawadros. Se vc bota Tawadros II em Google Images pode ver o menino com o bispo em branco que proclama o nome dele.
Grazie mille por tua ajuda Rei Momo (diskuto) 18:35, 16 Nov. 2012 (UTC)

Favore spiegare cos'è apoteka usine en Damanhur. Claudio Pistilli (diskuto) 18:38, 16 Nov. 2012 (UTC)

Quiz dizer que ele era diretor de uma empresa farmaceutica na cidade de Damanhur. GRAZIE MILLE, carissimo! Rei Momo (diskuto) 19:46, 16 Nov. 2012 (UTC)

Rteeewss

[redakti fonton]
STOP Dankon, ke vi eksperimentas kun la Vikipedio. Via eksperimento funkciis kaj estis finfine forigita. Tiel longe kiel vi volas plu eksperimenti, prefere uzu provejon, ĉar provoj en artikoloj ĉiam rapide estas forigataj. Se vi volas ekscii pli pri kontribuado al la Vikipedio, rigardu la paĝon Helpo:Enhavo. Dankon.

--Tlustulimu (diskuto) 18:30, 16 Nov. 2012 (UTC)

Dank'al Dio ke vi helpis min, dankon!!! Claudio Pistilli (diskuto) 18:32, 16 Nov. 2012 (UTC)

Oi Claudio, come stai? Sò uma pequena gentileza, quanto tieveres um minutinho: poderia ver a didascalia da foto da igreja, que acabei de colocar?

Grazie mille per l'aiuto e buona domenica

Rei Momo (diskuto) 12:04, 24 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, kara Clàudio, como vai? Passou um bom domingo?

Olha sò que boa pagina brasileira que acabei de criar. Peço-te a gentileza de uma relectura para deixà-la melhor. Muito obrigado, grazie mille, por tua ajuda de sempre!

Grande abraço

Rei Momo (diskuto) 19:23, 2 Dec. 2012 (UTC)

Obrigadoooooooooooo!!! Rei Momo (diskuto) 13:37, 3 Dec. 2012 (UTC)

Oi Cluadio, tudo bem? Feliz Ano Novo!!!!!!!!!! Acabe de criar esta nova pagina, peço-te a gentileza de uma reòlectura e de colocar mais noticias, tà bom?

Um grande abraço e obrigado pela ajuda

Rei Momo (diskuto) 11:06, 22 Jan. 2013 (UTC)

Oi Cláudio, tudo bem? Muito calor?

Peço uma gentileza se pode dar uma releitura rapidinha nesta página que acabei de criar. Vai gastar sò 5 minutos, viu?

Um grande abraço e obrigadoooo!!!

Rei Momo (diskuto) 23:09, 28 Jan. 2013 (UTC)

Kara Cláudio, tudo bem? Olha sò que nova pagina que criei. Por favor, pode dar uma releiturinha?

Um, abraço e um grande OBRIGADO!!!

Rei Momo (diskuto) 08:21, 4 Apr. 2013 (UTC)

Grazie mille por tua grande ajuda! Bom findi para você Rei Momo (diskuto) 11:10, 5 Apr. 2013 (UTC)

Kara Cláudio, tudo bem? Aqui tà chegando a primavera, viu?

Oh, acabei de criar esta nova página sobre meu amdao Brazilo. Peço-te a gentileza de uma releitura rápida. Jà escrevi tudo, sò è corrigir meus enormes erros!

Muito obrigado por tua ajuda de sempre!

Rei Momo (diskuto) 19:42, 10 Apr. 2013 (UTC)

Bom, è perfeito porque o Kani, o Dominik, e o Pino deram uma boa releitura, tà? Mas o Shaolin agora vai bem? Rei Momo (diskuto) 11:38, 12 Apr. 2013 (UTC)

Kara Cláudio, tudo bem?

Oh, acabei de criar esta nova página sobre este canto de montanha que me lembra minha juventude, os amigos, quando foi Alpino em Bolzano e os litros de grappa e de bom vinho tinto bebidos!

Jà fiz tudo, è sò re-ler a pagina, peço-tte a gentileza de 5-10 minutos para corrigir meus erros.

Dankon e bom domingo para você!

Rei Momo (diskuto) 17:00, 27 Apr. 2013 (UTC)

Kara Cláudio, tudo bem? Por favor, teria 5 minutinhos por uma releitura rapide dessa nova pagina que fiz agora mesmo?

Dankon e bom findi para você!

Rei Momo (diskuto) 08:01, 3 Maj. 2013 (UTC)

Kara Cláudio, como vai?

Acabei de criar esta nova página, e peço-te o favorzinho de 5 minutos para uma re-leitura rapida, viu? È o musico que escreveu Signore delle cime.

Agraderço pela ajudo, desejo-te um ótimo find.

Rei Momo (diskuto) 06:57, 7 Jun. 2013 (UTC)

Kara Cláudio, como vai? Acho que esta pagina vai interessar-te muito, nè? Oh, poderia, por gentileza, dar uma releiturinha? Muito obrigado pela ajuda!!!

Atelogo

Rei Momo (diskuto) 23:07, 11 Jun. 2013 (UTC)

Oh Cláudio, tudo bem? Acabei de criar esta nova pagina sobre nosso amado Brasil. Pode, por favor, dar uma olhadinha para ver se està tudo certo?

Muito obrigado e bom final de semana para você

Rei Momo (diskuto) 10:58, 19 Okt. 2013 (UTC)

Saluton Claudio! Mi informas vin ke mi alinomis la artikolon "Viktor Brecheret" al Victor Brecheret, ĉar tio estas lia oficiala nomo en Brazilo kaj la artikolo ĝuste substrekas lian nomŝanĝon por fariĝis brazila ŝtatano. "Viktor" povus kredigi ke li elektis tiun nomon. --Dominik (diskuto) 13:17, 10 Feb. 2014 (UTC)

Luko Signorelli

[redakti fonton]

Saluton. Mi korektetis la artikolon kaj tiam kaj nun funkcias ĉe mi la alilingvaj ligiloj. Tiele mi ne komprenas vian problemon. Fakte oni jam ne enmetas ilin en la redaktopaĝo sed oni faras per aparta vikimedia sistemo el Aldoni ligilojn aŭ same el la origina versio, kiam temas pri traduko.--kani (diskuto) 18:41, 16 Apr. 2014 (UTC)

Ne metu ilin mane. Tio malhelpas. Foje la apero de Esperanto povas esti ne tuja. Oni atendu. Aŭ oni ripetu la vikimediaĵon.--kani (diskuto) 22:52, 16 Apr. 2014 (UTC)

Biografioj

[redakti fonton]

Por biografio la nuna kutimo en Vikipedio, kiu respektas neŭtralecon, estas ne marki per kruco la morton de biografiito. Kelkaj el tiuj ne estis kristanoj kaj estus malrespekto marki ilin per kristana markilo. Plej taŭge oni metas nur la datojn kaj oni supozas, ke la unua estas de naskiĝo kaj la dua estas morto. Kaze de dubo (ekzemple se estas nur unu dato) oni metas n. kaj m. respektive. Tion ĉiuj komprenas.--kani (diskuto) 23:51, 16 Apr. 2014 (UTC)

Por biografio la nuna kutimo en Vikipedio, kiu respektas neŭtralecon, estas ne marki per kruco la morton de biografiito. Kelkaj el tiuj ne estis kristanoj kaj estus malrespekto marki ilin per kristana markilo. Plej taŭge oni metas nur la datojn kaj oni supozas, ke la unua estas de naskiĝo kaj la dua estas morto. Kaze de dubo (ekzemple se estas nur unu dato) oni metas n. kaj m. respektive. Tion ĉiuj komprenas.--kani (diskuto) 15:02, 21 Apr. 2014 (UTC)
Same bone eblas pli longe skribi "naskiĝis la ..., mortis la ..." [kun datoj kompreneble en akuzativa formo] - pli longe, sed ankoraŭ malpli miskompreneble ol "n." kaj "m.". Pri la simboleco de kruco Kani tute pravas. ThomasPusch (diskuto) 14:08, 27 Apr. 2014 (UTC)

Saluton. Kial vi uzis "Bibliografio"? Vidu ke en Helpo:Lastaj_sekcioj#Lastaj_sekcioj estas skribita: "Bonvolu eviti samsignifajn formojn kiel "Bibliografio"". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:39, 24 Apr. 2014 (UTC)

Ne-verbo "afirmi"

[redakti fonton]

Kara, ĵus postferie mi havis unuan trankvilan momenton kaj respondis al via demando. Bonvolu kontroli mian diskutpaĝon - mi respondis rekte sub via demando. ThomasPusch (diskuto) 14:10, 27 Apr. 2014 (UTC)

ŝablonoj

[redakti fonton]

Mi scias neniom pri ŝablonoj kaj krome tio koncernas al Vikimedio ne al Vikipedio, do tie oni ne uzas esperanton kaj mi ne konas administrantojn kiu povas nuligi tion. En Vikipedio oni metas inter {{ la vorton forigu. Kaj iu forigas la eraran artikolon.--kani (diskuto) 20:53, 5 Maj. 2014 (UTC)

Saluton Claudio! en artikolo Listo de pentristoj ekzistas pli simpla maniero aranĝi tekston en kolumnoj, nome per ŝablono {{div col}}. --Dominik (diskuto) 04:18, 14 Maj. 2014 (UTC)

Dankon, Claudio, pro via reago. Mi ankaŭ tre ŝatas biografiojn. --Dominik (diskuto) 04:45, 16 Maj. 2014 (UTC)

Biografioj

[redakti fonton]

Dankon, ili estas pli bonaj kaj pli malbonaj, ĝenerale akcepteblaj kaj pluredaktaeblaj. Supozeble enŝoviĝis iom da eraretoj, gramatikaĵoj.--Crosstor (diskuto) 05:04, 14 Maj. 2014 (UTC)

Saluton, Claudio. Mi ĵus vidis, ke vi kopiis enhavon el Universitato je Lepsiko al Universitato de Lepsiko. Sed per tio la nova artikolo ne transprenis la artikolan historion de la malnova artikolo. Por korekti tion, taŭgas pli bone alinomigo. Bedaŭrinde tion nun nur povus ĝuste fari administranto, ĉar la nova artikolo nun havas jam pli ol unu version. Do, ĉu mi korektu la fuŝon? Krome la malnova titolo Universitato je Lepsiko lingve estas sufiĉe duba. Kaj via agado ankaŭ fuŝis la intervikojn, ĉar ili restis ĉe la malnovan artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 14:56, 11 Jul. 2014 (UTC)

(+) Bonvolu atenti la diskuton pri la ĝusta titolo en Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo, antaŭ ol vi plu redaktus ion en la artikolo. Alie iu korekto pri la artikolaj versioj fariĝus pli komplika. --Tlustulimu (diskuto) 15:08, 11 Jul. 2014 (UTC)

Saluton. Kial Vi uzis "*" anstataŭ "naskiĝis"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:05, 17 Jul. 2014 (UTC)

Universitatoj

[redakti fonton]

Saluton. Laŭ mi, tio ne estas grava afero. Nur kiam mi vidas ruĝan ligilon al paĝo jam ekzintanta, mi konvertas tiun en alidirektilo. Ne nova paĝo, sed alidirektiloj povas esti multaj. Tiele se iu metas tiun ligilon sen kalkuli pri la ĝusta titolo, povas fari ĝin bone.--kani (diskuto) 14:41, 18 Jul. 2014 (UTC)

Crato Hofmann

[redakti fonton]

Artikolo estas en Kategorio:Kuracistoj se en teksto ne estas skribita ke li estis kuracisto. Ĉu vere li estis kuracisto? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:36, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Salutojn kaj dankon pro via demando. Bedaŭrinde mi trovis malmultajn informojn pri tiu humanisto. Tamen en la artikolo Allgemeine Deutsche Biographie, kiun mi menciis, vi legos: Er beschäftigte sich auch mit Medicin, t. e., ke li ankaŭ iom dediĉis al Medicino (instruante aŭ aktive). Ĝenerale, instruistoj pri iu fako, oni konkludas ke li unue fakiĝis pri la scienco kiun li instruas. Dankegon. Estu bonvena.Claudio Pistilli (diskuto) 12:17, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Ĉu Vi povas skribi pri tio en artikolo? Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:22, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon denove. Jes, mi kredas ke ne estas kompleta la informo se oni ne pravigas la aserton. Fortan ĉirkaŭbrakon.Claudio Pistilli (diskuto) 12:27, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Vi faris Kategorio:Helenistoj sed en http://vortaro.net/#helenisto estas skribita:

"helenisto
1 ♜ Greklingva judo el la diasporo.
2 Scienculo aŭ klerulo, studanta la helenan literaturon."

Pri kiu senco Vi pensis? Kaj Vi ne aldonis super-kategorio al k:Helenistoj. Ĉu Vi havas ia sugestion? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:12, 9 Aŭg. 2014 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto%3AMarek_Mazurkiewicz&diff=5519000&oldid=5517748

Do mi proponas ke Kategorio:Helenistoj estos en Kategorio:Helenistoj. Tio signifas ke k:Helenistoj estas en tiu parto de kategorio-sistemo. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:09, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto%3AMarek_Mazurkiewicz&diff=5519634&oldid=5519227

Pardonu. Mi eraris. Mi volis skribi: "Do mi proponas ke Kategorio:Helenistoj estos en Kategorio:Humanistoj" Vi skribis: "mi ne komprenas la kompleksan sistemon de la kategorio en Vikipedio" - eble mi klarigos: Ĉu estas vere (vidu diagramo) ke ciuj helenistoj estas humanistoj, ĉiuj humanistoj (do ankaŭ helenistoj) estas filozofoj kaj ĉiuj filozofoj (do ankaŭ humanistoj (do ankaŭ helenistoj)) estas sciencistoj? Se estas - tio signifas ke bone ke Kategorio:Helenistoj estas en Kategorio:Humanistoj Ĉu mi klarigis? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:38, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

Vidu ankaŭ

[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas ke Vi aldonis ligilon Kombinaĵoj de hidrogeno en kelkaj artikolojn. Ĉu Vi intencas aldoni tion ligilon al ĉiuj kombinaĵoj de hidrogeno? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:09, 28 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton Claudio! la ĝusta ortografio de Antoine-Jerome Balard estas Antoine-Jérôme Balard. Estas menciinde que Pariza Metrostacio estas nomita laŭ la nomo Balard. --Dominik (diskuto) 11:31, 8 Sep. 2014 (UTC)

Saluton, dankEgon pro via informo.Claudio Pistilli (diskuto) 11:35, 8 Sep. 2014 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo aperas kemiaĵo pirolo. Sed tiu titolo estis uzata por birdo. Se tiu certe estas ankaŭ nomo por kemiaĵo devos esti alititole, ekzemple pirolo (kemiaĵo) aŭ io tia, ĉu ne?--kani (diskuto) 21:35, 9 Sep. 2014 (UTC)

Aŭstroj

[redakti fonton]

Saluton. La sufikso -io por landoj estas ankoraŭ ne universale akceptita, ĉar multaj preferas la iaman -ujo aŭ aliaj ebloj. La diferenco inter aŭstro kaj aŭstrioj estus, ke aŭstrio (eble ne tre uzata, sed ja ĉe aŭstra kaj aŭstria, ĉe rusa kaj rusia ktp.) estus ke kun sufikso -io oni faras emfazon al la ŝtato tiele ke iu aŭstria civitano povus esti hungara laŭ nacieco, sed ne laŭ ŝtataneco. Multaj hungaroj ne estas ŝtatanoj el Hungario (sed ekzemple el Rumanio), kaj Hungario havas nur hungariajn civitanojn. Plej ofte ambaŭ solvoj eblus kaj nur kaze de neceso oni uzu nur unu kaj ne la alian. Ĉu? Ĉiukaze mi ne estas akademiano. Amike.--kani (diskuto) 14:19, 10 Sep. 2014 (UTC)

Memoru, ke kiam estas franclingva bibliografio ofte aperas vortoj kun fino en -aux aŭ simile, kaj tiele oni devas skribi tion per duobla xx, tio estas oni devas aldoni al la originalo kroman x; se ne, ĉio fuŝas, ĉar aperos ŭ.--kani (diskuto) 11:25, 12 Sep. 2014 (UTC)

Kie ĝi okazis (tio estas, kie mi konstatis) ne estas problemo, ĉar mi korektis. Nur zorgu pri la estonteco. Amike.--kani (diskuto) 12:32, 12 Sep. 2014 (UTC)
Daŭre tio okazas: pensu ke kiam temas pri franclingvaj verkoj oftas tiaj kazoj.--kani (diskuto) 14:23, 21 Sep. 2014 (UTC)

Kemiaj fakesprimoj

[redakti fonton]

Saluton! Se mi bone rememoras, mi multajn kemiajn fakesprimojn prenis el la Kemia kaj scienc-teknika vortaro. Do antaŭ alinomigi ilin, mi petas konsulti min (por kontroli en la vortaro), se vi ne havas la vortaron.Narvalo (diskuto) 06:40, 16 Sep. 2014 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto%3AMarek_Mazurkiewicz&diff=5546333&oldid=5538640

Ĉu Ŝablono:Informkesto kemia substanco ne estas bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:39, 27 Sep. 2014 (UTC)

Saluton pri ŝablonoj mi absolute malkompetentas. Mi sugestas ĉiukaze ke vi rigardu tion kio jam estas farita, irante al Kategorio Kemio aŭ Kemiaĵoj, eble ankaŭ per Ĥo. Ankaŭ ne pri duobla bildo mi povas helpi. Mi scias, ke tio eblas por parta bildo kaj ankaŭ por bildoj ene de la ŝablono. Rigardu ekzemple ĉe Kuleranaso aŭ ĉe Amerika fajfanaso. Tamen mi uzis ĉiam ripetitajn ŝablonojn. Mi plukorektas viajn ux en francaj bibliografioj.--kani (diskuto) 15:53, 27 Sep. 2014 (UTC)

Saluton Claudio! Ĉu la proponita Ŝablono:Informkesto kemia substanco taŭgas por viaj artikoloj pri ĥemiaj substancoj? Mi kaptis multajn artikolojn, kiuj uzas tabelon por krei informkeston, kio estas tre malpraktika. Se vi spertas iujn problemojn, ni povas helpi vin pri uzado. Kunlabore. --KuboF (diskuto) 16:31, 2 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Kemia propono

[redakti fonton]

Saluton. Mi jam vidas, ke vi dediĉas vin ankaŭ al kemio. Pri tio mi scias absolute neniom. Mia nuna tasko, krom krei kelkajn novajn artikoletojn, estas pliampleksigi la 1000 plej necesajn artikolojn, ĉefe tiuj en pli malalta kategorio (malpli ol 10kb); nun mi estas ĉe la litero no, pli precize ĉe Nigra Maro kaj mi planas rekuperi almenaŭ 9 artikolojn el la no. Tie estas ankaŭ Nitrogeno kaj Neorganika kemio ĉe artikoloj en kategorio "Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB", ĉu vi iam deziros dediĉi iom al tiuj. Estas diversaj ebloj: aldoni tekston, aldoni bildojn, bibliografion, eksterajn ligilojn ktp. Kaj ĉefe certigi ke ĉio estas en orodo. Dankon ĉiukaze.--kani (diskuto) 22:49, 4 Okt. 2014 (UTC)

Vi kontentigEGas vian proponon, amikEGo, jes la ideo estas plifortigi iomete post iomete la kemian fakon ĝenerale, komencante per tiuj gravaj artikoloj. Kiam vi povos. Dankon.--kani (diskuto) 08:47, 5 Okt. 2014 (UTC)
Ekzemple mi aldonis la komencon de via lasta Nitrogena ciklo kaj jam klare la Nitrogeno estas en la dua kategorio, sed povas supreniri al la unua. Tiu dua kategorio kvankam oni diras 261 jam havas fakte 294 artikolojn, ĉar nur de tempo al tempo oni ĝidatigas ĝin.--kani (diskuto) 17:16, 7 Okt. 2014 (UTC)

Elkoran dankon pro via kreado de paĝoj pri ĉiuj kemiistoj, kiuj menciiĝas en la paĝo pri Ytterby, kie iliaj nomoj nun ne plu aperas kiel ruĝaj ligiloj. (Mi kreis tiun paĝon antaŭ pluraj jaroj post vizito al tiu loko, kiu troviĝas en komunumo najbara al Täby, kie mi loĝas.) Talnat (diskuto) 00:04, 9 Okt. 2014 (UTC)

Mi alinomigis la paĝon al esperanta titolo, sed tajperaris kaj kreis fuŝan Teodoriko la 4-aIV (Meißen), kies forigon mi petis. Tamen restas bone Teodoriko la 4-a. Mi esperas, ne esti kreinta troan ĝenon.--kani (diskuto) 18:43, 4 Dec. 2014 (UTC)

Preĝejo Sankta Marteno (Laives)

[redakti fonton]

Saluton Claudio! Ĉu vi povas iomete rigardi la artikolon Preĝejo Sankta Marteno (Laives). Ĉu estas klara? Ĉu estas senerara lingvo? Ĉu vi povus opinii en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ? La lingva kvalito estas tie grava objektivo. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:47, 7 Dec. 2014 (UTC)

Brazilaj princinoj, aŭstriaj kardinaloj, milanaj dukoj, kaj aliaj

[redakti fonton]

Estimata!

Mi volas danki vin por via diligenta laboro, aldonanta multegajn historiajn personojn al nia Vikipedio. Viaj artikoloj, kiujn vi modeste ofte nomas "ĝermoj", kutime estas pli ampleksaj kaj detalriĉaj ol multaj aliaj ekzistantaj vikipediaj eroj! Mi esperas ke por vi estas en ordo kiam mi kelkokaze postredaktas iujn viajn artikolojn, por iom pli adapti ilin al la vikipediaj konvencioj, i.a. rilate ŝablonojn, kategoriojn, artikoltitolojn ktp., kaj ke vi ne vidas tion kiel vandalismo kontraŭ via laboro sed (espereble) kiel etan plibonigon.

Pri du el viaj ĵusaj artikoloj mi volas proponi alinomadon, por sekvi la ekzistantajn konvenciojn pri similaj artikoltitoloj. Se vi ne kontraŭas, mi preferus alinomi "Izabela el Brazilo" al "Izabela de Brazilo", kaj simile, "Maria Leopoldina, Arkidukino de Aŭstrio" al pli simpla "Maria Leopoldina de Aŭstrio" - komparu ekzemple kun aliaj anoj de Kategorio:Habsburgo. Ĉu bone?

Sincere salutas Moldur (diskuto) 21:27, 6 Jan. 2015 (UTC)

Koran dankon! Kaj amikan saluton reen. Mi ĵus alinomigis Leopoldinan. Pri Izabela mi unue devas peti al iu administranto forigi la alidirektilon. Ĝis la reskribo, kaj bonan nokton al vi (en mia parto de la mondo nun noktiĝas, eble ĉe vi tagiĝas?). Sincere, Moldur (diskuto) 22:06, 6 Jan. 2015 (UTC)

Saluton. Krom la stranga konverto de Marot al Mahoto, ŝajne esta ia eraro, aŭ mi miskomprenis, ĉar oni diras ke A estas filo de B kaj poste ke B estas filo de A, ĉu ne?--kani (diskuto) 20:05, 12 Jan. 2015 (UTC)

Mi ŝanĝis Klemento Mahoto --> Clément Marot, ĉar "Klemento Mahoto" estas neatestita vorto en esperanto. --Dominik (diskuto) 04:42, 15 Feb. 2015 (UTC)
Mi ankaŭ ŝanĝis Johano Mahoto --> Jean Marot, pro la sama kialo. Krome "Mahoto" neniel respegulas la elparolon de "Marot" kiu neniel rekoneblas sub tia vesto - mi indikis la elparolon en ambaŭ artikoloj. --Dominik (diskuto) 05:00, 15 Feb. 2015 (UTC)

forigo de duobla kategorio

[redakti fonton]
Forigo
Saluton Claudio Pistilli, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Moldur (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Aŭstra nobelaro".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Forigo de kategorio

[redakti fonton]
Forigo
Saluton Claudio Pistilli, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Fimako (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Aboliciistoj".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
Saluton, Claudio. Mi petis forigon de la kategorio "Aboliciistoj" nur ĉar jam troviĝas samsignifa kategorio, "Kategorio:Kontrausklavistoj". Vi pravas, tiuj personoj ja meritas artikolojn. Do ni uzu tiun kategorion, laŭ landoj se vi preferas (oni jam kreis la kategorion pri tiuj francaj). Brakumon. --Fimako (diskuto) 20:34, 10 Feb. 2015 (UTC)

Adriano Barlando

[redakti fonton]

Kial Vi movis Adriano Barlando? Ĉu Vi havas referencon ke Adrianus Barlandus estas nomita Adriano Barlando? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:32, 13 Feb. 2015 (UTC)

Vi skribis: [1]
Mi respondas: Mi pensas pri Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Ĉu mi bone komprenas ke li orginale estis: "Adrianus Barlandus" kaj Vi esperantigis al "Adriano Barlando"? Ĉu Vi kontrolis ĉu estas en esperantlingvaj tekstoj pri li? Kiel li estas nomita en esperantlingvaj tekstoj? Mi pensas ke estas necesa uzi referencon por esperantigi proprajn nomojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:41, 13 Feb. 2015 (UTC)
Vi skribis [2]
Mi respondas: Mi volas helpi. Vi skribis: "Mareko Mazurkieviĉo" En mia vortaro (Tymiński 1989) estas skribita ke "Marek"="Marko" ne "Mareko". Mi pensas ke ni (vikipedistoj) ne povas mam esperantigi nomo de: (ekzemple) pl:Marek Mazurkiewicz sen esperantlingva referenco pri li. Jes mi pensa ke ĉio en artikoloj de Vikipedio oni devas havi referenco(j)n. Precipe Esperantlingvaj propraj nomoj. Mi vidis ke Vi mencias amason da literaturoj sed Vi bedaŭre ne skribis en kiu libro/retpaĝo estas skribita "Adriano Barlando". Mi vidas ke en literaturo estas: "Adriaan van Baerland" aŭ "Hadrianus Cornelius Barlandus" sed mi neniam vidas "Adriano Barlando". Ĉu mi estas blinda/ĉu mi malbone serĉi? Mi penas/strebas ne nur demandi sed ofte mi ne scipovas. Tute ne estas grava kiomjara mi estas. Jes mi ne povus skribi tion en artikolo sed referenco. Mi pensas ke referencoj estas gravaj ĉar: Vikipedio:Kontrolebleco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:12, 13 Feb. 2015 (UTC)

Ŝablono:Ĝermo-lingvo‎

[redakti fonton]

Saluton, Claudio. Mi ĵus malfaris vian ŝanĝon de {{Ĝermo-lingvo‎}}. Kion vi celis fari per tiu ŝanĝo? Ĉu eble aperu informo pri la latina lingvo en iu artikolo? Se jes, vi ne ŝanĝu la ŝablonon, sed uzu ĝin ĝuste. Sed tio ne eblas ĉe {{Ĝermo-lingvo‎}}, ĉar ĝi ne havas dokumentadon kaj estas eĉ evitinda. Do, vi uzu la jenon je la fino de la koncerna artikolo {{ĝermo|latina lingvo}}. Mi supozas, ke vi miksis kodigon kaj uzadon de ŝablono, kvankam ambaŭ aferoj estas malsamaj. --Tlustulimu (diskuto) 15:41, 24 Feb. 2015 (UTC)

hidrokarbono / Hidrokarbido

[redakti fonton]

Saluton. Vi movis paĝon Hidrokarbono al Hidrokarbido. Kial? En PIV estas skribita: "hidrokarbono. Substanco, CnHm, konsistanta el hidrogeno k karbono" kaj "hidrokarbid/o (evi) = hidrokarbono." (vidu [3] Kie Vi kontrolis ke "hidrokarbido" estas pli bona ĉefa nomo? Vidu ke karbido estas alia substanco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:35, 7 Mar. 2015 (UTC)

Vi skribis: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto%3AMarek_Mazurkiewicz&diff=5629550&oldid=5625688
Mi respondas. Ne "denove" sed "konstante"; ne "plendante kaj kritikante" sed "diskuti por interkonsento". Pardonu, eble mi malbone demandis. En Via respondo ne estis respondo al mia demando. Mi volas demandi pri kelkaj elementaj aferoj:
  • Ĉu ni konsentas ke Vikipedistoj ne povas mem decidi ĉu nomo estas bona/adekvata sed nur povas kolekti nomoj el referencoj? (laŭ Vikipedio:Kontrolebleco? Pri tio povas decidi: sciencistoj, lingvistoj kaj aliaj verkistoj ekster Vikipedio, ĉu jes?
  • En PIV (interreta versio) estas skribita ke hidrokarbono = hidrokarbido kaj hidrokarbono estas ĉefa nomo (laŭ PIV)?
  • Oficiala nomigo de IUPAC kaj aliaj kemiaj institucioj estas tre tre grava sed bedaŭre ne ekzistas en Esperanto, jes?

Mi pensas ke nia diskuto rezultas el alia diferenco vorto "karbido". En PIV estas:

Citaĵo
 karbido Ⓚ Salo aŭ kombinaĵo de anjona karbono: fera(III) karbido, F3C (Sin. cementito); kalcia karbido, CaC2 (antaŭe uzata por produkti acetilenon en lampoj). Sin. karbonido. 
— PIV

Mi pensas ke plej grava estas vorto "anjona". Ĉu mi bone komprenas ke laŭ Vi karbido estas "kombinaĵo nur karbono kaj alia elemento"? Kie mi povas kontroli tion (mi petas pri esperantlingva referenco). Ĉu mi bone komprenas ke laŭ Vi CmHn estas en unu familio kun CaC2 kaj Al4C3? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:00, 8 Mar. 2015 (UTC)

Vi skribis: [4]
Mi respondas: Pri tio mi demandis: "English Esperanto Chemical Dictionary" far D. R. Duncan. Dankon. Mi redaktis Hidrokarbido, mi petas kontrolu ĉu mi bone redaktis, ĉu mi bone komprenis Vin. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:50, 9 Mar. 2015 (UTC)

Saluton. Mi malfaris vian redakton ĉe "(Argumentoj favore al uzo de ĥ)", ĉar ĝi ŝanĝis citaĵon per komento kiu en la citita peco malestas. --- Sergio (diskuto) 08:09, 11 Mar. 2015 (UTC)

hidrokarbono / Hidrokarbido

[redakti fonton]

Saluton. Vi sanĝis: [5] Mi pensas ke tio kio Vi skrbis estas kontraŭ referenco. Mi pensas ke ni devas skrbi en artikolo ke en referncoj estas diversaj versioj. Mi proponas skrbi:

Hidrokarbidoj[1], hidrokarbonoj[2] estas kombinaĵoj el ...

  1. Duncan, Donald Russell. English Esperanto Chemical Dictionary.
  2. karbono en http://vortaro.net; La terminoj hidrokarbonido kaj hidrokarbido estas malkonsilindaj. malkonsilindaj laŭ vortaro.net

Kion Vi pensas pri tio? Ĉu mi povas korekti ĉu Vi ne konsentas kun mia propono? Ĉu Vi havas ankaŭ aliajn referencojn? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:20, 13 Mar. 2015 (UTC)

Dankon pro viaj personaj atakoj, mi fajfas pri tiuj! Mi ne devas akcepti arbitrajn, elpensitajn, laŭplaĉajn esperantigojn de iu ajn, precipe se tiuj esperantigoj estas senbazaj, eraraj aŭ celas nur arbitran enkondukan provon de propra-plaĉa nom-propono. Laŭ nia interkonsento en Vikipedio, oni esperantigas ĉefe nomojn de gravaj historiaj personoj.Narvalo (diskuto) 17:47, 23 Mar. 2015 (UTC)

Aromataj kombinaĵoj

[redakti fonton]

Saluton. Mi ne tre spertas pri ĥemio, sed mi vidis vian novan kategorion Kategorio:Aromataj kombinaĵoj kaj provis trovi por ĝi alilingvajn versiojn. Mi tamen trovis jam ekzistantan Kategorio:Aromatoj. Ĉu tiu hazarde estas la samo? Aŭ ĉu io de tio estu subkategorio de la alia? Amike. --KuboF (diskuto) 17:28, 12 Apr. 2015 (UTC)

Saluton. Vi alinomis paĝon ignorante regulojn de transliterigo. Iomete (diskuto) 18:29, 14 Apr. 2015 (UTC)

Dankon, pro via kunlaboro, sed la regulo devas esti la sama por la urboj: Leningrado (Ленинград), Beogrado (Белград), Petrogrado (Петроград), Volgogrado (Волгоград), Kirovogrado (Кировоград). Ĉu vi kongruas? Claudio Pistilli (diskuto) 18:39, 14 Apr. 2015 (UTC)
"Beogrado" transliterita el serba ĉar ĝi lokiĝas en Serbio. "Volgogrado" transliterita el rusa ĉar ĝi lokiĝas en Rusio. Kirovohrado lokiĝas en Ukrainio. Por korekta transliterumo legu Cirila alfabeto#La cirila alfabeto kaj Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj#Uzo en la ukraina. Iomete (diskuto) 19:22, 14 Apr. 2015 (UTC)
DankEGon pro viaj informoj. Mi ĝentile petas ke vi identiĝu. Claudio Pistilli (diskuto) 19:28, 14 Apr. 2015 (UTC)

Krom tio mi ne transliterigas la vorton, mi ĝin tradukas. Ekzemple:Petro estas traduko de Piotr, Petro, Piero, Pedro, Peter, pro tio, vortoj finantaj per samaj sufiksoj el malsamaj idiomoj devas posedi la saman tradukon en Esperanton. Mi esperas esti helpinta vin. Claudio Pistilli (diskuto) 19:49, 14 Apr. 2015 (UTC)

Vi povas trovi ĉiujn tiujn variantojn ĉe esperanta Vikipedio. Legu ankaŭ Esperantigo de loknomoj#Reguloj por transskribo el specifa lingvo. Do kial vi ŝanĝis originan nomon de mia urbo sen diskuto? Kiun regulon uzis? Iomete (diskuto) 21:32, 14 Apr. 2015 (UTC)

Teodozio --> Feodozo ???

[redakti fonton]

Mi kuraĝas ekscii, kial vi alinomis Teodozion al Feodozo? Raciaj kaj bone bazitaj argumentoj estas bonvenaj. Mevo (diskuto) 00:49, 17 Apr. 2015 (UTC)

Jen mi kopias vian respondon (kiun vi pro iu stranga kialo ne publikigis ĉi tie, sed sendis al mia ret-adreso):

Saluton, kara amiko, estas plezuro paroli kun vi. Mi legis vian biografion kaj forte interesiĝis pri viaj talentoj. Esperanto estas orgojla je viaj kunlaboraĵoj, kaj ni estas tie ĉi por aldoni kaj plibeligi nian Vikipedion, kiun vi laŭsajne lastatampe nur sporade ĉeestas, estas bedaŭro. Antaŭ ĉio, malarmigu vian koron kaj uzu la koron por povi kompreni "la raciajn kaj bone bazitajn argumentojn", kiujn vi petas de mi, kaj kiuj estas jene prezentitaj:
1 - Vidu [[6]]
2 - [por transskribo el specifa lingvo] - Transskribi laŭ la skriba formo de la nacia nomo (Ekz: ruse Феодосия, ukraine Феодосія, do esperante Feodozo, hispane Feodozia, English Feodosia, hungare Feodoszija, itale Fedozia, ktp ktp ktp ktp).
Jen mia respondo al vi. Pardonu, sed via argumentado estas ne nur malforta, sed eĉ, fakte, tute senbaza. Unue, la proponata de vi formo "Feodozo" estas neniel simila al la oficiala formo Феодосия (laŭlitere devus esti Feodosija). Due, vi ŝajne ne komprenas la diferencon inter la transskribo de la nomo kaj ĝia esperantigo. La formo "Teodozio", uzita de mi, laŭas la helenan etimologion de la nomo kaj, interalie, ankaŭ la formon uzatan en la lingvoj greka, latina, pola kaj franca. La bone esperantigita nomo ne devas nur transkribi la originalan nomon, sed devas ekvilibre konsideri multajn aliajn aferojn, inter kiuj la etimologio ne estas la plej malgrava. Trie, vi fakte faris fraŭdon, ŝanĝinte la etimologion de la urbonomo en la koncerna artikolo [7] - NPIV nenion diras pri Feodozo, sed male - parolas pri la nomo Teodozio (malgraŭ la fakto, ke NPIV parolas pri la helena vira nomo, la urbonomo havas absolute saman etimologion).
Pardonu min, sed mi devos malfari ĉiujn ŝanĝojn, faritajn de vi koncerne Teodozion kaj ĉiujn rilatajn artikolojn. Plie, mi ege petas vin ne plu fari tiel kuraĝajn redaktojn pri la temoj, pri kiuj vi ne estas plej kompetenta. Vikipedio ja bezonas plibonigojn, sed prefere ne fuŝu tion, kio jam estis farita sufiĉe bone. Dankon pro via komprenemo. Mevo (diskuto) 22:28, 19 Apr. 2015 (UTC)

Hello. I notice that you have been restoring references to books in the "Cram101" series that I deleted, with these edits: [8][9][10][11][12]; and that you have added a further reference to them at Cesare Bertagnini. You should not restore these references or add further references to those books, and you should remove the ones you have already restored or added, because the books are a wholly unreliable source. The books are mostly copied verbatim from articles on the English language edition of Wikipedia, by a computer program that copies indiscriminately and doesn't understand, let alone fact check, the Wikipedia articles it is copying. Accordingly, the books are completely unusable as references. On the English Wikipedia, a consensus to delete on sight all references to Cram101 was reached in this discussion, based partly on this damning review and the fact that all the books are to a large extent obviously indiscriminately copied from the English Wikipedia. I can't believe that the policies of the Esperanto Wikipedia are so different from those of the English Wikipedia as to allow the citation of these completely worthless sources. If you have any questions or comments, I can be reached most quickly via my user talk page on the English Wikipedia. Best regards. James500 (diskuto) 21:01, 23 Apr. 2015 (UTC)

Ŝablono:Refraktindico

[redakti fonton]

Saluton, Claudio. Mi ĵus legis, ke vi kreis la ŝablonon {{Refraktindico}}. Ĉar en ĝia fontoteksto kaŝiĝas alilingva teksto, mi demandas vin. El kiu alilingva vikipedio vi transprenis ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 07:38, 14 Maj. 2015 (UTC)

Saluton. Mi lastatempe metas la aludon al la ĵus enmetitaj terpenoj en la artikolo Terpeno. Kaj tiele mi ĵus metis Citronelolo inter la Unuterpenoj, supozante eble erare ke monoterpenoido estas same aŭ simile al Unuterpenoj, sed mi estas malfakulo je tiu temo. Do, se mi eraris, bonvolu forigi ĝin.--kani (diskuto) 16:46, 20 Maj. 2015 (UTC)

Saluton. Ĉu vi povas helpi por la artikolo Metilenbluo‎, ĉefe por la kompletigo de la informkesto. Antaŭdandon. Amike. --pino (diskuto) 13:53, 14 Jun. 2015 (UTC)

Multe dankon. Nun la la artikolo estas longa kaj interesa.--pino (diskuto) 07:54, 17 Jun. 2015 (UTC)

Mankas la bildo de Fluorata acido en Fluoro, se ĉi malfakulo ne eraras. Same mankas la alilingvaj ligiloj kiujn mi ne kapablis trovi, ĉar mi ne scias kiel nomiĝas tiu kemiaĵo en mia lingvo aŭ en alia konata de mi.--Seminario (diskuto) 08:19, 24 Jun. 2015 (UTC)

Kaj same por Perfluorata acido. Mi supozas, ke almenaŭ en la angla estas tiuj artikoloj.--kani (diskuto) 17:59, 24 Jun. 2015 (UTC)
Mi ne parolas pri la fontoj, sed pri la ligoj al similtema artikolo en alilingvaj versioj, ekzemple en la angla.--kani (diskuto) 21:33, 24 Jun. 2015 (UTC)

Kategorio:Funkcia grupo

[redakti fonton]

Saluton. Vi aldonis Kategorio:Funkcia grupo al amino. Kial? Ja amino estas grupo de kombinaĵoj. Funkcia grupo estas ekzemple aminogrupo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 06:59, 1 Jul. 2015 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Amonio&curid=30155&diff=5706543&oldid=5531109 Ĉu ne pli bona estus ŝablono? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:47, 4 Jul. 2015 (UTC)

Kial laŭ Vi oni ne povas esti {| class="wikitable"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:38, 9 Jul. 2015 (UTC)

referencoj

[redakti fonton]

Kial Vi redaktas kontraŭ referenco? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:43, 9 Jul. 2015 (UTC)

Saluton estimata, vi iam korektis al la artikolo. Nu mi klopodis plibonigi la artikolon. Ĉu vi povas ankaŭ iomete relegi ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 16:46, 13 Jul. 2015 (UTC)

Saluton, mi supozas, ke vi ne tajperaris el radiko karb- al karv- ĉar en PIV ekzistas nek karvo nek karvono. Se tio okazis, ankaŭ oni devas alinomigi, ĉu?--kani (diskuto) 10:28, 15 Jul. 2015 (UTC)

Bonege. Mi absolute estas malfamulo tiuterene. Sed foje mi konfuziĝis inter literoj bo kaj vo apudaj en klavaro.--kani (diskuto) 10:45, 15 Jul. 2015 (UTC)
Mi dezirus ke estus multaj kiel ni. Bia lavoro en kemio ege grabas por Bikipedio, kie mankas multo en scienco. Ĝis la benonta ;-)--kani (diskuto) 10:51, 15 Jul. 2015 (UTC)
Nun nur mi konstatas, ke mi neintence eraris kaj tajpis malfamulo anstataŭ malfakulo. Ankaŭ mo kaj ko apudas. Feliĉe ke foje nia lavoro ridigas nin.--kani (diskuto) 10:56, 15 Jul. 2015 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Natrio&type=revision&diff=5712959&oldid=5709221

Kial Vi eliminis nomojn kaj redaktis kontraŭ referenco? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:10, 17 Jul. 2015 (UTC)

Vikidatumoj

[redakti fonton]

Saluton Claudio, bonvolu klopodu aldoni ligilojn de aliaj Vikipedioj kiam vi kreas novajn artikolojn. Ĝi povas fari tion serĉante en Vikidatumoj. Dankon. ~pikolas d 00:32, 29 Jul. 2015 (UTC)

Saluton. Mi klopodas plialtigi la kategorion de tiu baza havenda artikolo. En ties ĉapitro Nenutraj produktoj aperas kelkaj kemiaĵoj pri kiuj mi scias absolute neniom. La traduko baze devenas el WikiTrans. Se kelkaj el ili kongruas kun via laboragado, vi povus iam bluigi kelkajn el tiuj ligiloj. Dankon ĉiukaze.--kani (diskuto) 21:44, 3 Sep. 2015 (UTC)

Pli da kemio

[redakti fonton]

Saluton. Mi denove petas vian kontribuan al kemiaj artikoloj. Mi klopodas plialtigi artikolojn el plej malalta kategorio inter la milo da havendaj artikoloj, nun jam nur 312. Mi nun prilaboras la literon O kaj iros al N. Mi iras inverse. En O estas Oksigeno kaj Organika kemio, pri kiuj mi povos fari preskaŭ neniom. Eble kiam vi havos tempon, emon kaj oportunon, vi povos dediĉi iome al tio. Ili havas iom pli ol po 3 000 kaj devas havi pli ol 10 000, do mankas preskaŭ du trionoj. Dankon kaj ĝis.--kani (diskuto) 21:32, 11 Sep. 2015 (UTC)

Alia peto. Mi petas tro, do ne atentu min tro. Mi prilaboras la artikolon Marilyn Monroe. Inter la notoj 145 kaj 146 aperas ruĝaj ligiloj al barbiturato kaj al amfetamino. Mi scias neniom pri ĥemio kaj krome mi ne certas ĉu tiuj tradukoj kiuj devenas el WikiTrans ĝustas aŭ ne. La anglaj ekvivalentoj estas Barbiturate pri kio mia hispanlingva vortaro donas Barbituraĵo anstataŭ barbiturato kaj Substituted amphetamine aŭ Amphetamine, inter kiuj mi dubas. Tie ja mia hispanlingva vortaro koincidas je amfetamino. Dankon.--kani (diskuto) 20:17, 2 Okt. 2015 (UTC)

Saluton Claudio! Mi vidis jenan kombinaĵon en artikolo Natria hipoklorito: NaClO + NaCl + H_2O -- ĝi estas tiu de Hipoklorita akvo aŭ "Akvo de Javel", ĉu? --Dominik (diskuto) 16:02, 26 Sep. 2015 (UTC)

Denove saluton! Mi bedaŭrinde ne kapablas redakti pri ĥemiaĵoj :-( --Dominik (diskuto) 04:50, 27 Sep. 2015 (UTC)

Saluton Claudio! Kiam mi volas ligi alivikipedian artikolon, mi unue iras al la jam ekzistanta artikolo (ekzemple: ru:Теллурат натрия) kaj tie alklakas al "Redakti ligilojn". Tiam malfermiĝas skatolo en kiu mi indikas "eo" kiel lingvon kaj Natria telurato kiel nomon de artikolo. Necesas jesi por akcepti la ŝanĝon. Mi tiam revenas al "Natria telurato" aldonante "?action=purge" post la nomon de la artikolo en la adres-linio de la retumilo. Post premo sur klavo <Eniru>, aperas ligitaj fremdaj lingvoj en la maldekstra kolumno. --Dominik (diskuto) 01:23, 14 Okt. 2015 (UTC)

Mi estis rekomendonta saman rimedon "?action=purge". Mi jam vidis bone farita la ligon, eble ĉar Dominik faris ĝin. Malfacilaĵoj venas ofte kiam la ligota artikolo estas orfa (sen unua ligo, kiu Espernato estos) kiel tiu rusa.--kani (diskuto) 16:54, 14 Okt. 2015 (UTC)
Mi sciis tion ne ĉar mi estas lerta komputilisto, ĉar tio mi absolute ne estas, sed ĉar mi iam trovis saman aŭ similan malfacilecon.--kani (diskuto) 20:59, 14 Okt. 2015 (UTC)

Kondensatoj

[redakti fonton]

Saluton. ‎RG72 metis artikolojn Stabila kondensato kaj Nestabila kondensato, eble ĉar tiu ne scias la alilingvajn korespondojn. Ĉu vi povus ligigi ilin? Mi absolute scias neniom pri kio temas.--kani (diskuto) 21:11, 14 Okt. 2015 (UTC)

Azia Monato

[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi volas partopreni en maratono pri Azio? --Ochilov (diskuto) 08:37, 23 Okt. 2015 (UTC)

Minuskla titolpaĝo

[redakti fonton]

Mi ne bone scias ĉu mi povos helpi. Mi povas diri ke ekzistas ekzemple artikolo pH (kemia parametro) sed kreita antaŭ multaj jaroj fare de anonimulo. Krome plibonigenda artikolo. Se vi malfermas la redaktan paĝon estas la sekreto en la koemnco, sed la artikolo fakte nomiĝas majuskle (rigardu ĉe redakta paĝo de PH (apartigilo)), sed ja la titolo aperas minuskle.--kani (diskuto) 14:38, 27 Okt. 2015 (UTC)

Por minuskligi titolon, aldonu al komenco de artikolo la kodon {{Minusklo}} (tiun kodon, kiun vi vidas en kutima, lega montro, ne dum redaktado ;). --KuboF (diskuto) 15:26, 27 Okt. 2015 (UTC)
Saluton, amiko, mi ne komprenis, ekz-e mi volas krei p-Tolueno sulfonata acido, do mi devas tajpi P-Tolueno sulfonata acido, sed la sistemo eĉ ne komprenas la ŝablonon. Claudio Pistilli (diskuto) 21:26, 27 Okt. 2015 (UTC)
Pardonon, amiko, mi jam sukcesis kompreni, unue mi devas krei la artikolon normale en majusklo, kaj ene de la artikolo enmeti la ŝablonon "{{Minusklo}}". Mil dankojn, Claudio Pistilli (diskuto) 21:40, 27 Okt. 2015 (UTC)
Nedankinde! Parenteze, ŝufiĉas, ke vi en tiu ĉi diskuto skribu {{Re|KuboF}} kaj mi ricevos sciigon, ke vi mesaĝas al mi ;) Tiel estos unu diskuto en unu loko kaj facile sekvebla. --KuboF (diskuto) 21:48, 27 Okt. 2015 (UTC)

Nitrogen trichloride

[redakti fonton]

Saluton, ĉu la traduko de Nitrogen trichloride el la angla estus Nitrogena triklorido? Mi uzis ĝin en artikolo Michael Faraday.--kani (diskuto) 20:34, 29 Okt. 2015 (UTC)

kategorioj

[redakti fonton]

Vi redaktis: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Etano&type=revision&diff=5793234&oldid=5711848

Ĉu Vi memoras ke egzistas Kategorio:Hidrokarbidoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:58, 11 Nov. 2015 (UTC)

Saluton, vi uzas la vorton "hejtata" en multaj de vi kreitaj artikoloj. Hejti signifas "Varmigi per tiucela aparato fornon, ĉambron, loĝejon." En viaj artikoloj mi proponas uzi la vorton varmigi (varmigata, varmigita). Esperanto uzas la formon de varmokapacito.Narvalo (diskuto) 12:01, 19 Nov. 2015 (UTC)

Dankon pro via observo, sed mi komprenas ke hejti kaj varmigi estas sinonimoj (hejti lakton, karbon, akvon), cŭ mi eraras? Mi petas vian helpon. Claudio Pistilli (diskuto) 12:05, 19 Nov. 2015 (UTC)
Ŝajnas, ke en via gepatra lingvo, vi uzas iun vorton por ambaŭ signifoj. Hejti celas atingon de varmo ie (loĝejo, forno, ĉambro, vapor-lokomotivo), per forbrulo de io (karbo, gaso, ligno) aŭ per varmega akvo (centra hejtado). En la reta vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/), vi povas legi tion kaj la alilingvajn tradukojn. Se vi bezonas ankaŭ opinion de aliaj personoj, mi proponas aperigon de mia propono en la lingvejo. (Alikaze, oni bruligas karbon por atingi varmon (hejtado)).Narvalo (diskuto) 13:25, 19 Nov. 2015 (UTC)
Mi ŝatis vian observon, ŝajne en la angla ekzistas tiu paradokso: Kiam mi serĉas hejti en la esperanta parto de la angla vortaro (Pocket Esperanto Dictionary, D-ro Andrew McLinen) mi trovas heat (iom simila al hejti), stoke. Tamen se mi serĉas heat en la angla parto de la Esperanta Vortaro mi trovas varmigi. Dankon pro viaj konsideroj. Claudio Pistilli (diskuto) 13:43, 19 Nov. 2015 (UTC)
Vidu ankaŭ Varmigilon, kiu laŭ vi devas esti hejtilo.

Administrado de nia vikipedio

[redakti fonton]

Saluton, mi invitas vin partopreni al la diskuto. Mi profitas ankaŭ de la okazo por gratulas vin por viaj tre kompletaj artikoloj pri kemio. Kore. --pino (diskuto) 14:06, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Alkoholo

[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi vidas, ke alkoholo kunlaboraĵo de la semajno! Eble ĉu vi ankaŭ partopreni. Antaŭdankon. Amike. --pino (diskuto) 14:33, 27 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Alfabeta ordigo

[redakti fonton]

Estimata! Mi malfaras vian redakton en Koperniko, ĉar ĝi havas malbonan efikon, kaj krome estas nenecesa. Per via aldono de "|K" en la kategorioj, nia kara Nikolao estus ordigita kvazaŭ lia nomo estus unulitera "K". Sed lia nomo ne estas "K", lia nomo estas "Koperniko", kaj tiel ni volas enordigi lin. Sed tio ja jam estas farita - per la ŝablono "vivtempo". Rigardu ekzemple en Kategorio:Polaj astronomoj kaj vidu ke li aperas korekte, post Franciszek Karliński. Se vi enkategoriigas lin per [[Kategorio:Polaj astronomoj|K]], li aperas malkorekte, komence de la K-nomoj. La jam ekzistanta ŝablono {{Vivtempo|1473|1543|Koperniko, Nikolao}} havas la saman efikon kiel se vi skribus [[Kategorio:Polaj astronomoj|Koperniko, Nikolao]]. Uzo de "vivtempo" estas la preferinda metodo. Mi esperas ke tio helpas vin bone uzi korektan alfabetigon! Sincere, Moldur (diskuto) 20:42, 28 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Tre estimata! Mi aprezas vian diligentan laboron, sed mi denove petas vin atenti pri la alfabeta ordigo, kiel mi klarigis ĉi-supre. Mi malfaris vian redakton en Martin Ruland la Juna, same kiel en Koperniko. Mi esperas ke vi komprenas! Sincere, Moldur (diskuto) 20:16, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Chemical structures

[redakti fonton]

Saluton Claudio Pistilli,

sorry for writing in English. I appreciate you work as Esperanto chemist here, but I just don't like chemical structures with errors or with very low quality. There is a common manual of style (bond lengths, ...), which should be met.

Filing deletion requests on Commons was wrong from me. I would be glad, if you could delegate your structure drawing work to me. I hope you can accept this deal. If not, please tell me, what I must do.--Kopiersperre (diskuto) 07:48, 21 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Dosiero:Cinnamic acid Synthesis.png
Dosiero:Terpinyl acetate sigma aldrich.jpg
Dosiero:Guaiacol production.png

Thank you for helping, I think substitution is better deletion, the chemical structure is correct. Accept my strong hug on you.Claudio Pistilli (diskuto) 08:20, 21 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Thanks either way. So I hope you will stop uploading structures from ChemSpider or Sigma-Aldrich in the future.--Kopiersperre (diskuto) 10:59, 21 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Should I replace your structures by new ones by myself or should I put them in this table and let you do this work?--Kopiersperre (diskuto) 07:40, 22 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉu vi povus kaj volus fari artikolon Acetato, eĉ se mallonge? Mi plibonigas artikolon Animacio, kie ĝi aperas kiel ruĝa ligilo kaj mi vidas ke estas grava koncepto kiu ekzistas en multaj lingvoj. Mi farus ĝin se mi scius iomete pri kemio. Animacio estas havenda artikolo.--kani (diskuto) 20:26, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Artikoloj pri kemio

[redakti fonton]

Saluton. Mi nun plibonigas kaj plialtigas la kategoriojn de la 1000 havendaj artikoloj. Nun mi prilaboras la literon A kaj jam plialtigis kelkajn el la meza al la alta kategorio. Tamen restas ankoraŭ du en la suba kategorio videbla en [13]. En Analiza kemio estas malmulta teksto, kion eblas preni el la alilingvaj artikoloj. En Acido mankas nur iom por atingi la 10 000 bitokoj. Ĉu vi iam faros tion?--kani (diskuto) 16:49, 12 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto kemia substanco‎

[redakti fonton]

Saluton, Claudio. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis parametron de la ŝablono Ŝablono:Informkesto kemia substanco‎. Nun tutcerte multaj artikoloj kun la malnova parametro estas fuŝaj. Ĉu vi atentis tion? Se ne, estus pli bone unue demandi ĉe la pli spertaj ŝablonkreantoj. Por tiaj ŝanĝoj estas rekomendite provizore uzi alternativajn parametrojn kaj post la ŝanĝo de ĉiuj koncernataj artikoloj forigi la malnovajn parametrojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 2 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Artikoloj pri kemio

[redakti fonton]

Saluton kaj dankon pro la plibonigoj en la listo de la 1000 havendaj artikoloj. Acido jam kuŝas en la meza kategorio sed kun Analiza kemio okazis du problemoj. Ŝajne kiam vi komencis vian laboron tie, vi forigis finan ŝablonon de havenda artikolo, sed estas mistero ke post mi restarigis la ŝablonon ankoraŭ estas 999 artikoloj (same kiel antaŭ la restarigo), fakte estas unu perdita delonge, eble pro la sama tialo: forigo de la ŝablono kio estas la neceso por ke aperu tiu verda marko supre kaj dekstre de la havendaj artikoloj. Krome kvankam oni atingis 10 000 bitokojn, la artikolo ankoraŭ restis en la kategorio de Etaj; tamen mi aldonis nur tri bildojn kaj tri librotitolojn kaj tio sufiĉis por plialtigi certe al la meza kategorio. Do, ĉio en ordo tiurilate kaj mi ripetas la dankojn. Nun mi iom prilaboras la artikolon Arĝento kaj aldonas artikolojn por ke aperu bluaj ligiloj kaj ne ruĝaj. Tamen mi dubas kiel bluigi artikolojn por bromido kaj jodido, se mi ne eraras, fareblaj el la portugalaj Brometo kaj Iodeto aŭ de alilingvaj korespondaĵoj. Ĉu vi volus fari tiujn du artikolojn eĉ se nur kiel ĝermo, tio estas kun almenaŭ tri frazoj kaj du tri ligiloj? Dankon. Se vi ne povas aŭ estas engaĝita aliloke, ne gravas, mi faros tion poste sed mi timas fuŝi.--kani (diskuto) 19:30, 25 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankegon.--kani (diskuto) 12:16, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Hi Claudio. Please note that the old chemicals' labels will become obsolete by tomorrow (read more). As far as I can tell, most articles in eo.wikipedia currently still use the old labels. --Leyo (diskuto) 23:13, 30 maj. 2017 (UTC) PS. See also Ŝablono-Diskuto:Informkesto kemia substanco.[Respondi]

Thank you for helping. I will try to update Esperanto GHS hazard pictograms and GHS hazard statements pages.Claudio Pistilli (Diskussion) 14:27, 31. Mai 2017 (CEST)
Please note that concerning GHS/CLP information in article de.wikipedia has spent much more effort than en.wikipedia: de:Vorlage:H-Sätze is contained in 8495 articles, while en:Template:H-phrases is contained in 409 articles only. In addition, the use of appropriate references is better in the former. Hence, it might be better to take over information from de.wikipedia. --Leyo (diskuto) 21:10, 31 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Hi, my friend. Where can I find H-Phrases and P-Phrases for non-existing chemicals in German and English Wikipedia. Can you help us? Claudio Pistilli (Diskussion) 20:55, 2. Jun. 2017 (CEST)

The best sources are the table of harmonised entries in Annex VI to CLP, the C&L Inventory of ECHA and the GESTIS Substance database. --Leyo (diskuto) 20:26, 6 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Kalia karbonato

[redakti fonton]

Saluton! Se vi havas tempon, bonvolu krei artikolon pri Kalia karbonato, pri kio estas jam 47 diverslingvaj art. Mi kreis Lago Szelidi, kie ĝi restis sole ruĝa. --Crosstor (diskuto) 13:14, 22 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kiu estus la esperanta traduko de tiu portugallingva kemiaĵo? Dankon.--kani (diskuto) 14:42, 1 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon. Mi bezonis nur la tradukon por la fino de la artikolo pri Napoleono Bonaparte.--kani (diskuto) 09:23, 2 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kiu estus la esperanta traduko de tiu portugallingva kemiaĵo? Ĉu silicia karbonido? Dankon.--kani (diskuto) 20:24, 16 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

Thank you for being one of Wikipedia's top medical contributors!

[redakti fonton]
please help translate this message into your local language via meta
The 2017 Cure Award
In 2017 you were one of the top ~250 medical editors across any language of Wikipedia. Thank you from Wiki Project Med Foundation for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do! Wiki Project Med Foundation is a user group whose mission is to improve our health content. Consider joining here, there are no associated costs.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 03:32, 26 apr. 2018 (UTC)

Poly(methyl methacrylate)

[redakti fonton]

Bonvolu krei artikolon pri en:Poly(methyl methacrylate) kaj ĉ. 30 aliaj lingvoj, ĉar tio estas farbo, kiun uzas pentristoj kaj mi ne povis fari ligon al tio.--Crosstor (diskuto) 13:15, 17 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

W. Commons

[redakti fonton]

Bedaŭrinde mi ne povas helpi, sed mi metis la peton al Diskutejo-Teknikejo [14], kie supozeble vi ricevos respondon. --Crosstor (diskuto) 03:43, 27 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Molaro (kemio) ---> Molumo

[redakti fonton]

Kara samideano, mi bone ricevis vian mesaĝon, laŭ kiu ni ambaŭ konsideras alinomenda tian artikolon. Bedaŭrinde, mi ne scias kiel aŭtomate ŝanĝi la malbonan terminon en la aron da pli ol 1 000 aperoj de nia Vikipedio. Mi kompletis la ĉefŝablonon de l'artikolo (per ligo al Vikipedio:Alinomendaj artikoloj), por ke iu administranto baldaŭ minimume alinomu l'artikolon. Kore, DidCORN (diskuto) 12:18, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kalia orto-silikato aŭ K4SiO4 estas neorganika oksigena kemia kombinaĵo de natrio kaj silicio, ĉu de natrio, ne de kalio? Memoru, ke mi estas malfakulo kemie.--kani (diskuto) 13:29, 4 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

En kiu referenco vi trovis la nomon azolo? Ĉu anticipe vi kontrolis ke la nomo jam estis uzita por planto-genro? Bonvolu kontroli en PIV Ĉu ekzistas en kemio nomo azoleo? Se ne azolo do eble azoleo - necesas kontroli ĉu azoleo ne signifas iun alian kemian kombinaĵon kaj eventualne oficialigi ĝin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:56, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton amiko. Ĉiu ie iam azolo en la kemia senco estis publikigita surpapere ekzemple en la esperantolingvaj vortaro, libro, revuo? Mi demandas ĉar tiam mi havus perfektan referencon. Tiam volonte mi akceptus vian ideon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:24, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
En ordo. Dankon! Tiam mi sekvos vian pronon. Plezure kun vi kunlabori! Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:45, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi jam trovis kelkajn fojojn ke teknikaĵoj ofte koincidas, ekzemple sama vorto por besto kaj planto. Kompreneble en Esperanto oni devas eviti tion, se eblas... Evidente azole, azol, azoli en Esperato estu azolo, eĉ se tio ankoraŭ aperis nek sur papero nek en retejo.--kani (diskuto) 18:36, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ŝanĝis la titolojn al Etilviniletero kaj Metilviniletero (tiel sen spacoj), ĉar mi konstatis, ke en la redakto estas tiel. Mi esperas, ke mi ne eraris. La malnova titolo restas kiel alidirektilo, sed reversi mi ne scias.--kani (diskuto) 18:36, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu estus solvo metil-vinil-etero? Ĉar tio estas facile realigebla, dum reversi mi ne scias, kiel mi diris. Mi pardonpetas pri mia stulteco.--kani (diskuto) 20:31, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Fakte el gramatika vidpunkto metil vinil etero estas pli malĝusta ol metilvinila etero.--kani (diskuto) 20:33, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Do, ĉu mi faru ion?--kani (diskuto) 21:04, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Alŝuti dosierojn

[redakti fonton]

Saluton. Ne, mi ne scias fari tion kaj mi dezirus scii. Mi memoras, ke tio iam estis facila. Dekomence mi metis dosierojn nur en Vikipedio. Poste la sistemo ŝanĝiĝis. Kaj mi ricevis multajn avertojn pri forigoj de miaj metitaj dosieroj. Ne gravas ĉu oni estas aŭtoro, la administrantoj parolas nur la anglan kaj komprenas nenion: ili estas nur aspirantoj al Stalin-Hitler kiuj premas butonon. Se vi iam lernas kiel fari tion, nome meti dosieron nur en Esperantujo, bonvolu komuniki tion al mi, sed mi timas, ke jam ne plu eblas. La stultaj supozitaj defendantoj de la falsaj aŭtorrajtoj venkas por la momento.--kani (diskuto) 22:37, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon. Mi stulte perdis la uzadon de tiu paĝo, kiun mi iam uzis. Mi klopodos uzi ĝin, kiam venos la oportuno.--kani (diskuto) 23:01, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton Claudio! Mi iomete scivolis, kial vi volas, ke nur la Esperanta Vikipedio ĝuu de viaj bonegaj dosieroj. Ĉu io okazis? ~nmaia d 12:48, 28 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Dua mondmilito

[redakti fonton]

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike. Kani.--kani (diskuto) 13:33, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Bedaŭrinde mi ne povas helpi, ĉar mi havas similan problemon, kaj ne scias solvi ĝin. Mi devas uzi la fakon Specialaj signoj supre aux la suban linion por la supersignoj. Kaj por tekstoj kaj retmesagxoj mi devas uzi gxis nun la sistemon ikso. Mi sercxos solvonton sed nun mi veturas tra Portugalio kaj povas fari nenion.--kani (diskuto) 21:01, 10 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri tiu nova afero, mi ne scias fakte kiu kaj kia estas la strangaĵo, ĉar mi malfermis viajn kvar lastajn artikolojn kaj vidis nenion strangan. Foje okazis, ke la komputilo (aŭ la navigilo) ne kapablas funkciigi. En tiuj okazoj estas rimedo kiu konsistas en aldono en la plej supra spaco de la navigilo, tio estas post https ktp, de la bloko ?action=purge Provu tion; se tio ne funkcias, mi ne scias pri kio temas.--kani (diskuto) 20:58, 23 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Recent uploads

[redakti fonton]

(Sorry for the English…) Is there a particular reason you have been uploading diagrams of chemical structures to this wiki instead of to Wikimedia Commons? - dcljr (diskuto) 02:25, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Administranta balotado

[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:20, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

"unuoksido" kontraŭ "monooksido" (karbona -, artikolo Formiata acido)

[redakti fonton]

Miaj pardonpetoj, sed kial ĉi tiu lastatempa modifo, aldoni la vikiligilon "karbona unuoksido" en la artikolo "Formiata acido", dum la artikolo estas "karbona monooksido", kaj ke ĉi tiu ligo "karbona unuoksido" estas alidirekto ? --Eric.LEWIN (diskuto) 17:30, 30 maj. 2019 (UTC). (Noto Bene : mi estas ankoraŭ tre komencanto en Esperanto, kaj krom la nuna diskuto, mi humile akceptas la rimarkojn pri mia maniero esprimi min. Multan dankon, anticipe, pro ĉi tiuj).[Respondi]

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:36, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:55, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:17, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:34, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Alŝutado de bildoj en Vikipedio -- Bonvolu uzi la Komunejon

[redakti fonton]

Saluton, Claudio - Mi notas ke alŝutis multajn bildojn en Vikipedio por ilustri artikolojn. Dankon! Tamen, estus pli bona estontece se vi povus alŝuti al la Komunejo, anstataŭ nia loka Esperanto-Vikipedio. La Komunejo havas multmultajn administrantojn por zorgi bildojn. La Esperanta Vikipedio havas malmultajn. Ankaŭ, viaj bildoj havos pli vastan utilecon en multaj aliaj Vikipedioj.

Vidu la Esperanto-interfaco por la Esperanto-Komunejo ĉi tie: https://commons.wikimedia.org/wiki/Special:UploadWizard?uselang=eo

-- Kore Salutas Yekrats (diskuto) 16:10, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Bonvole alŝutu al la centra dosierdeponejo "commons". Taylor 49 (diskuto) 17:09, 14 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nomenklaturo pri prefiksoj en ĥemio

[redakti fonton]

Dankon pri via forta ĉirkaŭbrako kaj ricevas ankaŭ saluton kaj fortan ĉirkaŭbrakon de mi. Viaj kunlaboraĵoj por la disvolvado de la Esperanta Vikipedio estas pli gravaj ol la kompreno de iu radikalo. Mi volas diri ke mi admiras viajn klopodojn multe pli ol vi povas admiri miajn laborojn. Ni kunigu niajn fortojn por igi Vikipedion grandan enciklopedion. Pri vi same kiel pri mi la komunumo de nia Vikipedio ne ĉiam konsentas kun ĉiujn enhavoj de ĉiuj el niaj verkoj, tamen laŭ la regulo de Vikipedio, oni devas sekvi la decidojn de la majoritato, eĉ se laŭ nia propra vidpunkto ni pravas. Mi tute komprenas vian reagon antaŭ tia frustriĝo, kiun mi ankaŭ spertas. Sed ni devas resti pozitivaj kaj daŭre plu labori. Aparte por vi, kiam mi vidas la altkvalitojn de viaj fakaj artikoloj. Pri la sola vidpunkto laŭ kiu ni ne akordas: se vi alligas al la artikolo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj sub la temo sulfura dioksido, vi vidos ke nia komunumo preferas sekvi la PIV-vortaron kaj uzi la prefikson di- ol du- pri ĥemiaj kombinaĵoj. Komence la du opcioj egalis por mi, sed la komunumo decidis sen iu ajn dubo por unu prefikso, kaj mi devas sekvi la majoritaton por la bona kaj kohera kvalito de nia Vikipedio. Do bonvolegu daŭrigi vian kunlaboron al Vikipedio, kun miaj stimuloj. Amike DidCORN (diskuto) 14:35, 24 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Minuskla komenclitero

[redakti fonton]

Estimata Claudio Pistilli! Se mi bone komprenas, la nomo "p-Kumarila aldehido" estu normale skribita kun minuskla p. Pro teknika limigo de Vikipedio, artikolnomoj estas normale montrataj kun majuskla komenclitero. Por aperigi minusklan komencliteron eblas uzi "DISPLAYTITLE", kiel mi nun faris. Se mi malbone faris, bonvolu malfari. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 10:31, 10 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Pli simple: {{minusklo}}! - Sincere, Moldur (diskuto) 10:37, 10 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Pink Floyd

[redakti fonton]

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:49, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. En mia laboro plibonigi la 1000 havendajn artikolojn mi ĵus pliboingis kaj pliampleksigis la artikolon pomo, en kies mezo estas alineo kun kelkaj ruĝaj kemiaĵoj, pri kio mi scias absolute neniom. Se iu el tiu kongruas kun viaj taskoj, eble vi povos bluigi kelkajn. Krome, povas esti eraroj en ties titoloj. Aŭ se vi ne bluigas kelkajn kaj vidas, ke ili ne estas tiom gravaj kaj ke ne meritas la penon restigi ilin kiel ontaj ligiloj, simple oni povas forigi la krampojn. Kion vi opinias? Dankon.--kani (diskuto) 22:23, 1 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

P-fluoro-aniline3D.png

[redakti fonton]

Saluton. Vi alŝutis multajn tridimensiajn bildojn pri kemiaĵoj, ekzemple P-fluoro-aniline3D.png, kiuj nun ne uzatas kaj aperas en la teknika listo Specialaĵo:Neuzataj bildoj ... estas certa ŝanco ke iu fervora forĵetanto iam forigus ilin ĉar evidente neniu ŝajnas bezoni ilin. Ĉu vi ne povus pripensi kiel uzi ilin ĉi-vikie aŭ transferi ilin al la komunejo, kie bildoj ne-jam-uzataj pli facile povas resti? ThomasPusch (diskuto) 07:42, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  • Pri Ethyl anisate3D.png restas la sama demando, kaj pri Phenyl anisate3D.png, kaj Iodophenol3D.png kaj P-fluoro-anisole3D.png, kaj du-dimensie Iodo-anisole.png, Ethoxy-aniline.png, Ethyl anisate.png kaj Cinnamyl isovalerate2D.png. Se vi ne transferos ilin al la komunejo, kie bildoj ne-jam-uzataj pli facile povas resti, la dosieroj iam forviŝiĝos de la esperantlingva vikipedio, se ili daŭre ne uzatos... ThomasPusch (diskuto) 22:39, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

pH (kemia parametro)

[redakti fonton]

Estimata verkisto. Mi ne komprenas vian tabelon pri "Kelkaj indikiloj" en tiu artikolo. Ĉu povos vi skribi klarigojn por pli facile komprenigi kiel uzi la "turnopunktojn" kaj la kialojn de la diversaj koloroj kaj ciferoj kiuj sinsekve aperas? Autaŭdankon pri via helpo. Amike--DidCORN (diskuto) 18:20, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Pri kiu artikolo vi parolas? Claudio Pistilli (diskuto) 19:05, 27 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Temas pri pH (kemia parametro), fakte polurinda artikolo.--kani (diskuto) 16:55, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Krome rebonvenon, kara amiko.--kani (diskuto) 16:55, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por mi la koloraj indikiloj estas klaraj, kvankam mi nek scias pri kemio nek estis kiu menciis la artikolon, sed DidCORN, kiu eble celis aludon al la dekomenca averto por polurneceso. Mi nur precizigis pri kiu artikolo temas. Amike.--kani (diskuto) 12:17, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Biografioj

[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon pro kreitaj artikoloj. Fine de la biografioj mi devis aldoni Bibliotekoj inter {{}} kaj Kategorio:Germanaj botanikistoj inter [[]] aŭ ion tian.--kani (diskuto) 21:21, 6 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus ampleksigis la artikolon Dmitrij Mendelejev kaj kreis la artikolon Medalo Davy. Eble tio estos interesa al vi. Eble tie estas eraroj. Ĉiuokaze profitu je tio. Aliflanke mi sekvas mian laboron ĉe la 1000 havendaj artikoloj, kie restas en la plej malalta kategorio nur tri artikoloj pri kemio kiuj devus transiri la limon de la 10 000 bitokoj, nome Lipido, Proteino kaj Salo (kemio). Eble vi iam dezirus aldoni tradukon al kelkaj el tiu triopo. Dankon kaj ĝis.--kani (diskuto) 22:31, 11 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankegon.--kani (diskuto) 22:41, 11 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Rodrigo de Castro

[redakti fonton]

Solvite. Mi forigis Vivtempo|De Castro, Rodrigo. Mi kredas, ke tio estas jam ne plu valida kaj anstataŭe oni uzas DEFAŬLTORDIGO:. Sed mi ne certas, ĉar pri teknikaĵoj, mi malfakas; tamen tiuokaze mia intuicio funkciis. Amike.--kani (diskuto) 23:36, 13 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias, Eble tio rilatas al la fakto, ke vi uzas ŝablonon kun informo, dum mi uzas nur Informkesto homo, sen io pli. Aŭ tio rilatas al la fakto, ke tiu biografiito havas artikolon nur en la germana, kaj tie ne estas tabelo. Ĉiuokaze, se vi deziras, ke tio aperu, oni povas aldoni tiun kategorion en la fino--kani (diskuto) 23:46, 13 sep. 2021 (UTC).[Respondi]
En la skatolo jam aperis, ĉar vi metis tion. Nun mi metis la kategoriojn per la kutima maniero.--kani (diskuto) 23:58, 13 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:36, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 00:09, 17 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:40, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Januaraj legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:51, 11 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara afabla kemiisto, mi klopodas plibonigi artikolon pri Louis Pasteur, nome unu el la mil havendaj artikoloj. Tie restos unu ruĝa ligilo kiun mi ne povos bluigi (aliaj jes). Temas pri tartrato laŭ angla tartrate. Ĉu vi bonvolos kaj povos krei tiun artikolon, eĉ se per malmultaj frazoj? Ĉiuokaze, dankon.--kani (diskuto) 21:04, 29 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, samideano. Jes, mi kontrolos tion. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 21:10, 29 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Heptyl nitrate (Q82919825)

[redakti fonton]

Saluton, Kani. Ĉu vi povas diri al mi kial ne aperas Esperanton en kelkaj Wikidata? Claudio Pistilli (diskuto) 22:22, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

d:Q82919825 Cxu la problemo estas solvita nun? Taylor 49 (diskuto) 17:06, 14 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Evitendaj HTML-etikedoj

[redakti fonton]

Saluton, Claudio. Jam en 2010 mi proponis, ke ni rezignu pri la HTML-etikedoj <font>, <center> ktp. Sed ial HTML 3.2 ne emas forlasi la interreton de HTML5. Fakte temas pri ĉiuj etikedoj, kiuj en la artikolo HTML5 aperas en la ĉapitro "Forigitaj elementoj". Ĉu mi eble devus denove diskuti en nia diskutejo pri tio? - Mi ne emas atendi ĝis tiu tago, je kiu subite tiaj etikedoj en la Vikipedio ne plu funkcios. - Krome multaj el la problemaj etikedoj iel miksas aranĝon (formatigon) kun strukturo. Por la aranĝo tamen jam ekzistas CSS. - Jam ekde kelka tempo mi foje "ĉasas" <center> kaj metas anstataŭe {{centre}} aŭ <div class="center">, sed nur se ĝi taŭgas. - Kaj mi eĉ jam skribis paĝon Helpo:Evitindaj HTML-etikedoj, certe ankoraŭ plibonigendan. Amike Tlustulimu (diskuto) 16:07, 26 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi penos plibonigi la estontajn artikolojn, tamen mi ne scias kion fari kun la jam uzitajn HTML-etikedojn. Claudio Pistilli (diskuto) 19:00, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Jen la solvo: [15]. Taylor 49 (diskuto) 17:03, 14 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
===Fosfatoj===
Saluton, vi petas ke ni ne plu uzu <font>, <center> sed mi ne sukcesas uzi
{{{1}}}
en la supra dosiero. Ĉu vi povas helpi min? Claudio Pistilli (diskuto) 19:46, 28 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:30, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via partopreno. Nun mi plibonigas artikolon Plantoj. Kaj tie en ĉapitro 7.2 Nenutraj produktoj estas kelkaj farotaj artikoloj pri kemiaĵoj. Se iu el ili kongruas kun viaj fakaj interesoj, bv krei ĝin. Mi ne povus fari tion pro manko de sciaro. Dankon ĉiuokaze.--kani (diskuto) 21:33, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon, Kani. Mi amegas fitokemiaĵon kaj iatrokemion (kuraciloj elde kemiaĵoj). Estonte mi kreos artikolon pri tiuj temoj. Fortan ĉierkaŭbrakon, amiko. Claudio Pistilli (diskuto) 12:54, 15 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:11, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto

[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 21:58, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara amiko. Mi ankaŭ ne ŝatis, sed al kiu tio gravas? Neniu petis mian opinion. Tamen, mi plukunlaboros ĉar la esperanta afero estas pli grava. Mi nur bedaŭras ke vi intencas halti vian kunlaboradon, vi, kiu antaŭ multe da jaroj tiel multe kontribuis kaj kontribuas kun miloj da bonaj artikoloj.Claudio Pistilli (diskuto) 22:31, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Nu, mi povis reveni al la iama aspekto. Do, nun ĉio estas en ordo. Dankon.--kani (diskuto) 21:27, 25 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, Kani. Kiel tio eblas? Ĉu vi povas diri al mi ĉar miaj kemiaj artikoloj malbele aspektas post tiu ŝanĝo. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 14:05, 26 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi jam ne povas vidi la nuntempan aspekton de la nova formato. Sed ekzistas facila solvo por tiuj kiuj deziras reveni al la antaŭa aspekto: iru al preferoj/aspekto, elektu 'vektoro' kaj alklaku 'konservi preferojn'. Tiam estis anglalingva stulta frazo en la maldekstra marĝeno. Tien oni klaku. Estas iom pli da informo en Diskutejo en la fino. kani (diskuto) 00:12, 29 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Eŭreka! Funkciis. DankEGon pro via helpo! Mi ne komprenas kial ŝanĝi a vidaspekton! Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 10:23, 29 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Ŝajne temas pri favoro al uzantoj de poŝtelefonoj. Feliĉe, ke ili lasis la iamajn sistemojn; malfeliĉe ili ne avertis prie. kani (diskuto) 13:16, 29 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la informo!!! Claudio Pistilli (diskuto) 13:17, 29 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Artikoloj pri ĥemio

[redakti fonton]

Ĉaŭ! Mi nomiĝas Francisko kaj estas sufiĉe nova ĉi tie en Vikipedio. Mi vidis, ke vi foje interesiĝas pri ĥemio. Nuntempe unu el "miaj" artikoloj havas ruĝajn ligilojn kaj bezonus la kreadon de la jenaj artikoloj pri ĥemio:

Se via agadkampo en Vikipedio rilatas al kelkaj el ili, mi estus tre tre dankema, se vi povus verki kelkajn (aŭ eĉ ćiujn!) tiujn artikolojn. Kore salutas vin Super nabla (diskuto) 13:47, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Salutojn! Baldaŭ mi penos verki pri la artikoloj de vi menciitaj. Estu bonvena Claudio Pistilli (diskuto) 13:52, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Vaŭ. Do, dankegon! Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 13:53, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Nedankinde Claudio Pistilli (diskuto) 13:54, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Burokratoj

[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:11, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Klariga noto

[redakti fonton]

Ĉaŭ, Claudio. Mi lasas ĉi tiun mesaĝon nur por informi vin, ke oni decidis ŝanĝi la nomo de la ŝablono {{Noto}} en la novan nomon {{Klariga noto}}. Bonvolu ekde nun ekuzi la novan nomon Klariga noto.

Ekzemple:

Ekzemplo

Ĉi tiu estas ekzemplo pri klariga noto.

Ni decidis fari tiun ŝanĝon, ĉar baldaŭ ni volas ekuzi la nomon {{Noto}} kiel sinonimo (t.e., alidirekto/alinomo) de la ŝablono ke nuntempe nomiĝas {{Efn}}. Ĝis baldaŭ, — Super nabla (diskuto) 15:30, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Se vi preferas, anstataŭ uzi <centre>Teksto</centre>, vi povus uzi la ŝablono {{centre}}. Ekzemple: {{centre|Teksto}}}. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 15:00, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon, jes, ekde nun mi uzos {{centre}}. Elkorajn salutojn — Claudio Pistilli (diskuto) 15:04, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonon, mi ne sukcesas uzi
teksto
por fermi etajn dosierojn, ekzemple: Propila_fosfato
Claudio Pistilli (diskuto) 15:15, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉaŭ Claudio, 👋🏼

Mia redakto en la paĝo Propila fosfato videblas alklakante ĉi tie. Tamen, mi estas pensante, ke ĉar la strukturo de via paĝoj pri ĥemio estas tre regula (kaj la informkesto, kaj la parto maldekstre kun la sintezoj) oni povus enmeti ĝin en ŝablonoj: tiamaniere, mi kredas, estus pli facile redakti la artikolon ĉar oni devas nur enmeti la informojn en la ŝablonoj, anstataŭ ol skribi la tutan strukturon de la tabeloj kaj de la informkesto. Alia avantaĝo estas, ke la ŝablonoj estas pli facile redakteblaj ĉar se oni ŝanĝas parton de la ŝablonon, tio ŝanĝas aŭtomate en la tutaj paĝoj. Se vi volas, mi povus "ŝablonigi" la strukturojn de viaj paĝoj.

Postskribo: ĉi-semajne mi faris proponon pri stilogvido de datoj. Se vi volas, vi povus partopreni la diskuton kaj lasi komenton ĉi tie: Uzanto:Super nabla/Datoj. Salutas vin Super nabla (diskuto) 20:08, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, amiko. Gratulojn, mi amegis vian solvon por centrigo de miaj kemiaj reakcioj. Rilate al ŝablonigo de miaj informkesto, mi aprovas, kvankam ĝi devas facile permesi enmmetojn kaj demetojn de kemiaj proprecoj, ekzemple: kelkfoje mi enmetas "akvon solveblecon" kaj kelkfoje mi ne metas akvon solveblencon ĉar mi ne havas tiujn informojn. Sed, entute mi amegis viajn proponojn. Elkorajn salutojn Claudio Pistilli (diskuto) 21:21, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone, bone. Mi faru skizon por tiu ŝablono. Ĉi-semajne mi ne havas multe da tempo, sed mi klopodu fari tion baldaŭ. — Super nabla (diskuto) 13:23, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankegon! Claudio Pistilli (diskuto) 13:31, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Sakuton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:03, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus ampleksigis artikolon Suko kaj en ĝi estas kelkaj partoj kun redaktoj pri kemio. Ne temas nun pri kreado de artikoloj, sed nur pri supraĵa reviziado de la kemia teksto, ĉar parton de la redakto faris mi, kiu scias neniom pri kemio, kiel vi scias.--kani (diskuto) 17:30, 5 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

La artikolo estas bonega, altkvalita kaj instrukcia, gratulojn pro la verkado kaj riltate al kemiaj raportoj mi devas diri ke ĉio estas en ordo. Bonajn kontribuaĵojn Claudio Pistilli (diskuto) 16:17, 11 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝango de bildoj

[redakti fonton]

Saluton, vi ofte ŝanĝas "Dosiero:Butyramide-3D-balls.png" al "Dosiero:Butyramide 3D.png". Se vi ŝanĝas ĉiujn ligilojn al la dosiero, tio estas tre facila laboro por mia roboto. Facile skribu min "Ŝanĝu ĉiujn bildojn xxx.png al yyy.png". Amike LiMr (diskuto) 16:31, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, mi bezonas tiun servon (rilate al aliaj laboroj ankaŭ). DankonClaudio Pistilli (diskuto) 16:33, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Ekzemple:Mi bezonas ŝangi 92 dosieroj "Dosiero:Carbonic-acid-3D-balls.png" al "Dosiero:Carbonic acid 3D.png". Dankon!Claudio Pistilli (diskuto) 16:35, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto

[redakti fonton]
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Claudio Pistilli,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:29, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, Kani estas bona amiko kaj mi apogas lin. Claudio Pistilli (diskuto) 11:15, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Peto kunvoĉdoni

[redakti fonton]

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:22, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉг ŝerco?

[redakti fonton]

Kolego, ĉг via "Por" en Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/LiMrBot estas bona ŝerco aŭ bela emistajpo? En ambaŭ kazoj rezultas bone. VladimirPF (diskuto) 14:21, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne, mi vere apogas lin Claudio Pistilli (diskuto) 16:09, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Interesa diskuto

[redakti fonton]

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena.RG72 (diskuto) 08:47, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kapsaicino => Kapsikino

[redakti fonton]

Saluton oni proponas tiun alinomon laŭ PIV; ĉu vi konsentas? Mi sindetenas.--kani (diskuto) 02:24, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, amiko. Jes, mi jam ŝanĝis. DankEGon Claudio Pistilli (diskuto) 09:48, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Thank you for being a medical contributors!

[redakti fonton]
The 2023 Cure Award
In 2023 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2024, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 22:25, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Bikarbonato

[redakti fonton]

Saluton. En diversaj artikoltradukoj, ĉefe rilate al la digesta sistemo mi trafis la hispan-portugalan vorton bicarbonato, angle bicarbonate, kies artikoloj ne havas esperantlingvan version. Mi jam vidas, ke ekzistas Natria bikarbonato kaj ke estas kelkaj nomproblemoj; ekzemple mia vortaro donas eblon hidro(gen)karbonato, kio povas rezulti diversmaniere. Ĉu vi povus krei tiun artikolon eĉ se ĝerme aŭ kun bazo en Natria bikarbonato, por ke oni sciu kiel ĝuste traduki bicarbonato. Dankon ĉiel.--kani (diskuto) 10:47, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes, bikarbonato aŭ hidrogenkarbonato estas sinonimoj. Hodiaŭ mem mi verkos tian artikolon. Claudio Pistilli (diskuto) 11:01, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankegon. kani (diskuto) 11:20, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi orgojlas esti via amiko. Claudio Pistilli (diskuto) 11:21, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Duoblan dankegon. Pro la artikolo kaj pro via nemeritata orgojlo. Mi samopinias pri amikeco.--kani (diskuto) 20:13, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi admiras vin pro viaj artikoloj kaj via etiko. Claudio Pistilli (diskuto) 20:44, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:32, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Tute alia temo

[redakti fonton]

Ciao Claudio,

vi modele pioniras pri kemiaj temoj kaj en la lastaj tagoj modele kunlaboris kun Thomas, sed mi volas atentigi vin pri stranga diskuto ekster tiu temaro. Temas pri listoj pri tagoj, kiuj laŭ ideo havu tute koncizajn notojn kiuj kontribuu al tutmonda perspektivo pri eventoj ĉiutagaj. En ili en la lastaj jaroj la uzanto RG72 laŭdinde provis haltigi uzanton kaj anonimulojn kiuj en pola patriotismo metis tutajn artikoletojn pri suferoj kaj sekvaj militaj triumfoj de la pola nacio en la dua mondmiltito al la teksto, tute malekvilibrante (kaj en mia opinio misuzante) la listojn, sed li en multaj paĝoj malsukcesis kaj la neekvilibraj redaktoj simple obstine reaperis. Ĉiuj admonoj al la konata aldonanto (kun anonimuloj ne eblas rekte komuniki) en la lastaj jaroj ne helpis. Nun nur 9 tagoj de la 5-a ĝis 13-a de majo estas vere reviziitaj, tie ĝis nun ankoraŭ ne reaperis aldonegoj, kio povas tuj ŝanĝiĝi, sed 357 tagoj estas en grandparte mizera stato, kaj estas malkonsento ĉu nova tute diskreta admono kiu nur videblas se oni redaktas la paĝojn sufiĉas por vere protekti la listojn, aŭ ĉu estu ankaŭ alvoko pri neŭtraleco en la diskutpaĝo, io tia kiel ĝin metis Thomas antaŭ du semajnoj. Problemo estas ke Taylor 49 amase malŝatas ĉiun videblan mencion pri kritiko, čar en unuaj komentoj aperis ankaŭ la nomo de RG72, kiun Taylor 49 ŝajne persone malŝategas. Tial Taylor postulas forigon de ĉiuj diskutpaĝoj, kvankam Thomas eĉ zorge forigis ĉiujn aludojn al iuj ajn uzantoj el la diskutpaĝoj. Mi aliflanke helpis al Thomas en purigo de la unuaj 9 tagoj, mem traktis 2 el ili, konfirmas ke estas granda laboro pesi ĉiun vorton de la listegoj ĉu eblas iel koncizigi ĝin: Mi ne pretas daŭrigi tian frustrigan laboron se ĉiaspeca alvoko pri ekvilibro en la diskutpaĝoj estos forigita. Kaj Thomas ankaŭ videble ĉesis la koncizigon de la listoj. Tial mi petas vin pripensi ĉu vi povas trovi opinion en la diskuto en paĝo VP:FA, serĉvorto "366 listoj", kaj se jes esprimi ĝin. Mi ne (!) amase varbos voĉdonantojn por la diskuto, simple elektis vin ĉar vi skribas saĝe kaj estas tute neŭtrala pri la temo, ĉar vi kutime simple redaktas en via fako. Aidas (diskuto) 08:34, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, amiko. Bedaŭrinde kelkaj homoj ne pozitive akceptas kritikojn. Mi prefere verkas miajn kemiajn artikolojn kaj plezure apogas ĉiujn kunlaborantojn. Claudio Pistilli (diskuto) 08:56, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Komunejo kaj vi

[redakti fonton]

Saluton, Claudio. Mi ĵus ricevis respondon de germana stevardo per skajpo. Li sendis ligilon al mi, nome https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Blocking_policy/pt#Recorrer_de_um_bloqueio - Eble vi ja povas provi protesti kontraŭ la forbaro. - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:38, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Tion mi jam faris en 2021 kaj ili rifuzis mian peton. Eĉ kiam la forbaranto estas forpelita pro vandalaj uzoj de siaj rajtoj. Kaj estas regulo kiu ripeta petado de forbaro estas konsiderata vandalismo. Do kion mi faru? Claudio Pistilli (diskuto) 18:58, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Klara Claudio, mi vidas ke vi sendis mesaĝon al mi, sed mi ne sukcesas legi ĝin. Bonvole metu ĝin en mian diskutpaĝon.Roberto (diskuto) 17:58, 16 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Havendaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plue laboras por plialtigi nian rangon en la klasigo pro Havendaj artikoloj: nun ni estas 8a inter ĉiuj lingvoj (anstataŭ 37a laŭ artikolnombro) kaj havas jam pli ol 800 en plej alta kategorio, malpli ol 200 en la meza kategorio kaj neniun en la baza kategorio. Mi scias, ke vi estas ĉiam tre okupita kaj peti specialan dediĉon al plialtigo de artikoloj estus troa postulo, sed ĉiuokaze mi listigos al vi artikolojn, el kiuj eble vi povus elekti almenaŭ unu aŭ du kaj klopodi por plialtigi ilin de meza al alta kategorio. Memoru, ke estas rimedoj kiuj evitas fortan penon, barakton aŭ laboregon, nome kopio de bildoj, bibliografio, kaj jam publikigita teksto en subfaka artikolo. Ekzemple mi en Fiziko metis enkondukojn el Klasika fiziko, Moderna fiziko ktp. Krome ĉiam eblas traduki ion el angla, portugala, hispana ktp. Mi aludas ĉefe al Acido, Bazo (kemio), Enzimo, Etanolo, Hidrogeno, Kemia elemento, Kemia kombinaĵo, Molekulo, Neorganika kemio, Nitrogeno, Oksigeno, Organika kemio kaj Salo (kemio). Eble iam vi trovos iom da trankvileco por plialtigi almenaŭ unu aŭ du el tiuj artikoloj, pri kiuj vi certe fakulas. Mi dediĉos mian laboron al la ceteraj kaj eble oni povos plialtiĝi de 800 al 900 plejaltkategoriaj artikoloj. Ĉiuokaze mi dankas kaj gratulas pri viaj ĉiutagaj kemiaj artikoloj, kaj mi bedaŭras pro mia konmanko tiurilate. Amike.--kani (diskuto) 11:49, 10 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Baruĥ Spinozo kaj alfabeta ordigo

[redakti fonton]

Estimata Claudio Pistilli, Bonvolu permesi al mi rimarkigon pri unu redakto via. Mi vidis ke vi faris ŝanĝon en la paĝo pri Baruĥ Spinozo, kaj mi komprenas vian celon - ke la artikolo estu alfabete enordigita en diversaj kategorioj laŭ la familia nomo, ne laŭ la persona nomo de tiu grava filozofo. La intenco estas bona, tamen bedaŭrinde la maniero kiel tio estas farita havas mankojn. Bonŝance ekzistas tute bona rimedo por alfabeta ordigo en vikipediaj kategorioj, nome {{DEFAULTSORT:}} (aŭ esperantigite: {{DEFAŬLTORDIGO:}}). Permesu al mi konsili pri kiel (kaj kial!) fari tion pli bone. Mi forte rekomendas al vi sekvi tion, por plibonigo de nia Vikipedio.

Jen kiel vi faru: Ĉiujn tiujn aldonojn de "|S" kiujn vi faris - bonvolu nepre forigi ilin. Mi klarigos sube kial. Anstataŭe, vi aldonu linion {{DEFAŬLTORDIGO:Spinozo, Baruĥ}} antaŭ la kategorioj, do tiel: {{DEFAŬLTORDIGO:Spinozo, Baruĥ}}
[[Kategorio:Baruĥ Spinozo| ]]
[[Kategorio:Filozofoj de la 17-a jarcento]]
[[Kategorio:Sefardaj judoj]]
[[Kategorio:Judaj filozofoj]]
[[Kategorio:Nederlandaj filozofoj]]
[[Kategorio:Latinlingvaj verkistoj]]
kaj tiel plu. {{DEFAULTSORT:}} funkcias ĉie en Vikipedio, ne nur por homoj kun familia nomo kaj persona nomo, sed ankaŭ, ekzemple, por titoloj de libroj kiel {{DEFAULTSORT:Bona Lingvo, La}}. Se vi preferas esperantlingvan formon, vi uzu {{DEFAŬLTORDIGO:}} anstataŭe.

Kiam la artikolo temas pri homo, ne libro aŭ io alia, ekzistas ankoraŭ alia ebleco (kiun mi persone preferas eĉ pli): Anstataŭ {{DEFAŬLTORDIGO:Spinozo, Baruĥ}}, vi skribu {{Vivtempo|Spinozo, Baruĥ}}. La ŝablono "Vivtempo" havas la saman efikon sur alfabeta ordigo kiel la DEFAULTSORT aŭ DEFAŬLTORDIGO, sed havas plue kroman efikon ke ĝi enmetas la paĝon en kelkajn pliajn utilajn kategoriojn, ekz-e pri naskiĝo kaj morto. Kiun el tiuj metodoj vi preferas, ja estas via propra elekto. Notu nur la etan sintaksan diferencon: Devas esti vertikala streko post "Vivtempo", sed dupunkto post "DEFAULTSORT" aŭ "DEFAŬLTORDIGO".

Ĉiuj tiuj metodoj efikas la alfabetan ordigon en tiuj kategorioj kie ne estas jam donita ordigilo per vertikala streko. (Do se vi skribas [[Kategorio:Sekularismo|S]], li tie listiĝos sub "S", sed se vi skribas [[Kategorio:Sekularismo]], li tie listiĝos sub la ordigilo de DEFAULTSORT/DEFAŬLTORDIGO/Vivtempo.)

Nu, kial do oni ne faru tiel - simple aldoni "|S" al ĉiuj tiuj kategorioj? Do jen:

  • Unue, tio ja simple estas tro multa, nenecesa laboro. Ĉe Baruĥ Spinozo oni bezonus aldoni la alfabetan ordigilon al pli-malpli 34 kategorioj. Kial skribi tion 34 fojojn, se eblas skribi tion 1 solan fojon?
  • Due, la sola litero "S" ja tute ne donas la ĝustan alfabetan ordigon. Ĝi ordigas lin kvazaŭ lia plena nomo estus nura "S"! Tute ne kiel intencite. Lia plena nomo, por la alfabeta ordigo, ja estas "Spinozo, Baruĥ", tiel ke ĝi aperu post "So" kaj antaŭ "Sq". Kun la nura "S", li fuŝe aperas antaŭ ĉiuj aliaj "S"-nomoj. Ekz-e en Kategorio:Raciistoj, li erare aperas antaŭ "Schmidt", en Kategorio:Sekularismo erare antaŭ "Sekulareco". Do, por la dezirinda rezulto, tute ne sufiĉas skribi 34-foje "|S", oni bezonus skribi "|Spinozo, Baruĥ" 34-foje!
  • Jen tria kialo, kiu ne estas tiom evidenta. La artikolo membras ne nur en tiuj kategorioj kiuj estas eksplicite skribitaj en la teksto, sed ankaŭ en iuj aŭtomate aldonitaj (per ŝablonoj). Ekzemple, vi povas vidi en Kategorio:Naskiĝintoj en 1632 ke Baruĥ Spinozo estas ankaŭ tie. Ĝuste nun li tie aperas erare sub "B" laŭ sia persona nomo, anstataŭ sub la atendata "S". Korekti tion oni tute ne povas per la metodo kun vertikala streko, sed nur per la supre menciita(j) metodo(j).

Bonvolu ne prenu tion kiel kritiko kontraŭ via laboro. Vi faras multajn diligentajn kontribuojn al nia Vikipedio, kiujn mi tre aprezas. Ni ĉiuj kunlaboras por bona celo - plibonigi nian Vikipedion, kaj mi esperas vidi vin daŭrigi viajn riĉajn kontribuojn.

Sincere salutas Moldur (diskuto) 20:33, 3 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Pardonon, mi jam korektis, vi estis tre ĝentila instruinte min. Sed mi ne komprenas {{Vivtempo|Spinozo, Baruĥ}}. Ĉiam kiam mi ĝin uzas aperas "Vivantaj homoj", kial? Dankegon pro viaj klarigoj. Claudio Pistilli (diskuto) 20:45, 3 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Koran dankon por via respondo! Pardonu, pri la "Vivantaj homoj". Jes, "Vivtempo" uzas iun programkodon kiu ie havas erareton, tiel ke ĝi ne por ĉiuj homoj funkcias tute glate. Kelkfoje ĝi erare aperigas "Vivantaj homoj". Se tio okazas, do prefere ne uzu ĝin. Sed en plej multaj artikoloj ĝi funkcias bone. - Amike, Moldur (diskuto) 20:54, 3 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Nedankinde, sed se mi eraras, bonvolu korekti min. Claudio Pistilli (diskuto) 20:56, 3 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Laŭ mia sperto, {{Vivtempo}} aperigas la eraran kategorion "Vivantaj homoj" ĉe tiuj homoj, kiuj havas pluroblajn mortodatojn en siaj Vikidatumoj, ekzemple ĉe Hans el Kulmbach. Laŭ unu fonto li mortis la 1-an de decembro 1522, laŭ iu alia la 3-an de decembro. Tamen Baruĥ Spinozo havas nur unu solan mortodaton. Se vi provos, vi trovos ke ĉe li la ŝablono bone funkcias. - Amike, Moldur (diskuto) 23:42, 3 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
DankonClaudio Pistilli (diskuto) 23:46, 3 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Naskiĝintoj kaj Mortintoj en urbo

[redakti fonton]

Estimata Claudio Pistilli, Mi vidis ke vi kreis tiujn kategoriojn pri Lisbono, kaj vi ankaŭ permane aldonis multajn homojn en tiujn kategoriojn. Mi volas sciigi al vi ke mi alligis tiujn novajn kategoriojn al Vikidatumoj. Tio havas la efikon ke ĉiuj homoj kiuj en Vikidatumoj havas Lisbonon kiel sian naskiĝ-/mortlokon aŭtomate aperas en tiuj kategorioj. Per tio ne necesas permana enkategoriigo. Sincere, Moldur (diskuto) 05:31, 10 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon, kara amiko. Ĉu tio valoras al Naskĝintoj kaj Mortintoj en Koimbro, Romo, Milano, Parizo? Fortan ĉirkaŭbrakon. Mi jam konstatis Naskĝintoj kaj Mortintoj en Koimbro, Romo, Milano, Parizo, via Vikidatumo funkcias bonege. Gratulojn. Claudio Pistilli (diskuto) 17:40, 10 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Diskuto pri referencoj

[redakti fonton]

Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno.
Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto.
Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.

Jen estas ligilo al la diskuto: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto. VladimirPF (diskuto) 05:51, 26 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Apolonio de Kitiono

[redakti fonton]

Gratulon pri la lanĉo de la nova artikolo pri Apolonio de Kitiono antaŭ trionhoro (kaj pri multaj redaktoj de pliaj grekoj). Povas esti ke vi ankoraŭ prilaboras aŭ pripensas la tekston, sen ke oni en Vikipedio vidus ke vi tion faras. Tial povas esti ke viaj indikoj por vikiedatumoj ankoraŭ venos. Se ne, mi volus peti vin, tuj post meto ne nova teksto ankaŭ plenigi esperantajn nomon kaj priskribon en vikidatumoj, kie nun nur estas: (sen etikedo) (Q619395), sen priskribo. Mi pensas ke ni jam iam ie traktis tiun temon, kaj vi eble diris ke ĉe vi estas iu problemo trakti vikidatumojn. Ĉu mia memoreto ĝustas? Kaj ĉu ankoraŭ tiel estas? Eble estas ŝanco forigi tian obstaklon, kvankam mi pensas ke mi iam vidis redaktojn de vi en vikidatumoj. Ĉiukaze tie notiĝas ĉiufoje kiam vi ligas esperantan paĝon al alilingva paĝo de la sama temo, kio estas tre bona unua paŝo al interligiĝo, simple mankas ankoraŭ paŝoj du kaj tri. Ĉiukaze bonas ne ellasi tiujn paŝojn kaj vidi ke post jaroj iu alia esperantisto kompletigos la truojn, sed bonas tuj meti la vikdatumajn indikojn kiam oni faras novan paĝon. Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 19:51, 17 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon, pro viaj rimarkoj. Vi estas tre ĝentila. Mi admiras vin. Frate Claudio Pistilli (diskuto) 10:01, 18 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ankaŭ mi dankas kaj gratulas pro tiom da artikoloj pri helenaj gravuloj. Nun mi atentigas pri la fakto, ke multaj lingvoj (inter kiuj tiuj via kaj tiu mia) ne diferencigas inter lernejo kaj skolo, kaj en multaj kuntekstoj eĉ malfacilas scii pri kio precize temas. Ekzemple ĉe Erotiano oni mencias lian verkon "Pri la Lernejo de Hipokrato", ĉu vere Hipokrato estris institucion kie oni instruis lernantojn aŭ kreiĝis aro da sekvantoj kiuj kunhavis liajn idearojn, ĵuron kaj eĉ instruojn. Pri kio temas tiu verko? Tre ofte simple malfacilas distingi kaj ambaŭ elektoj eblus provizore. Tamen, kiam la diferenco evidentiĝas, mi foje korektis (ne nepre en viaj artikoloj, sed eble ankaŭ en iu el ili) lernejon al skolon, kaj neniam inverse, ĉar kiu elektas skolon, scias pri kio temas. Amike.--kani (diskuto) 21:09, 25 nov. 2024 (UTC)[Respondi]