Salo (kemio)
Saloj estas jonaj kombinaĵoj, kiuj posedas ian ajn negativan jonon krom hidroksida jono (OH−), kaj ajnan pozitivan jonon krom hidrogena jono (H+).
Multaj saloj troviĝas en la naturo, kaj miriadoj da aliaj estis preparitaj en la laboratorio. Natria klorido (NaCl), kuir-salo aŭ tabla salo, estas verŝajne la plej konata el ĉiuj saloj. Sed kiam oni uzas la terminon salo, oni devas pensi en ĝenerala maniero, kaj ne uzi ĝin sole por NaCl.
Kelkaj ordinaraj saloj[redakti | redakti fonton]

Ordinaraj estas la saloj, kiuj konsistas el unu tipo de salo kaj povas esti priskribitaj per unu formulo.
- amonia klorido - NH4Cl (diureziga substanco)
- baria sulfato - BaSO4 (por iks-radia ekzameno de la stomako kaj intesta kanalo)
- fera sulfato - FeSO4 (kuracado de anemio)
- hidrarga klorido - Hg2Cl2 (laksiga kaj diureziga medikamento)
- kalia bromido - KBr (kvietigenzo)
- kalia iodido - KI (ekspektorigenzo)
- arĝenta nitrato - AgNO3 (mikrobiocido kaj adstringenzo)
- natria hidrokarbonato - NaHCO3 (agas kontraŭ stomak-acido)
- natria klorido - NaCl (fiziologia sal-solvaĵo por irigacio kaj por intravejna anstataŭigo de fluidoj)
- natria hipoklorito - NaClO (por tralavi vundojn)
- stana fluorido - SnF2 (por redukti dentan karion)
Mineralriĉaj saloj[redakti | redakti fonton]
Mineralriĉaj saloj estas miksaĵoj de multaj ordinaraj saloj. Por ili ne eblas trovi unu formulon, sed necesas ilin priskribi per multaj aliaj kun elcentaĵo de enhavo.
- Mara salo - salo, kiun oni ricevis boligante maran akvon.
- Himalaja salo - salo, kiun oni trovas en ekzemple Pakistano.
Mineralriĉaj saloj, kiel mara salo kaj Himalaja salo, enhavas 84 mineralojn. Inter ili: magnezio, kalio, jodo, seleno, Kalcio kaj multaj sporaj elementjoj. Fakte la minerala enhavo de malkoncentrita marakvo/Himalaja salo 98% similas al la minerala enhavo de sango.
En la 19-a jarcento franca kuracisto René Quinton eksperimentis je vagabondaj hundoj, li donis al ili marakvotransfuzon. Samtempe estis krizo kiu malsanigis bebojn en la ĉirkaŭaĵo. Li kreis senpagajn malsanulejojn kaj sukcese sanigis infanojn per injektado de malkoncentrita marakvo. Li daŭrigis sian kuradon en Afriko, kie malfacilegis trovi sufiĉe da sango por sanigi ĉiun. Poste Francio malrajtigis lian kurmetodon sub influo de la farmakologia industrio.
Oni foje demandas sin kio estas la diferenco inter mineralriĉaj saloj kaj la plej ofte uzata tabla salo. Fakte la kialo por malriĉigi salon estas industria. Multaj kemiaj procedoj bezonas natrian kloridon. Tial la industrio malriĉigas salon. La kuireja uzado estas nur flankafero (ĉirkaŭ 2%). Oni povas sin demandi ĉu pli sanas malriĉigi marsalon ĉu ŝtonsalon kiuj ĉie ĉirkaŭ la mondo havas tre similan konsiston... Verŝajne ne! Certe se vi konstatas ke poste multegaj gravedaj virinoj havas krurspasmojn pro manko de magnezio kaj devas preni suplementojn. Krom tio multegaj homoj havas tro altan sangopremon (kaj la Eŭropa normo jam estas pli alta ol la Sudamerika). Mineralriĉaj saloj entenas kalion, magnezion kaj kalcion kaj ili malplialtigas sangopremon. Supozeble pli bonas ne uzi pli da salo, sed uzi bonan, mineralriĉan salon.
En Aŭstralio Gerry Amena [1] eĉ uzas la restaĵojn de la salo de marakvo post forigo de natrio por sterki legomojn kaj herbojn. Laŭ li, la herboj kreskegas kaj sanegas, eĉ sen pesticido. La eksperimentoj faritaj de usona kuracisto Maynard Murray, kaj la daŭrigo de lia firmao de Don Jansen donis al Amena eblecon por kreskigi sian firmaon. [2]