Cianido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cianido estas ajna kemia kombinaĵo kiu inkluzivas cianidan grupon, kiu estas atomo de nitrogeno ligita al atomo de karbono pere de triobla ligo (C≡N). Cianido mem estas la jono CN; neorganikaj kombinaĵoj de cianido posedas cianidon tiel ĉi; en organikaj kombinaĵoj ĝi havas ligon de la karbono al alia atomo; tiuj kombinaĵoj nomiĝas nitriloj.

La vorto cianido ofte signifas la gepatran acidon, hidrogena cianido.

Cianidoj aŭ nitriloj
Metila cianido
Etila cianido Propila cianido Izopropila cianido Fenila cianido
Metila cianido
Etila cianido
Propila cianido
Izobuteronitrilo
Fenila cianido
Benzila cianido
Fenetila cianido Natria cianido Cianata acido Cianata jono
Benzila cianido
Fenetila cianido
Natria cianido
Cianida acido
Cianida jono

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Neorganikaj cianidoj estas grave danĝeraj al la sano (se ili estas solveblaj) - nur 100mg de natria cianido estas por homo mortiga dozo. Simplaj cianidoj liberigas gasan hidrogenan cianidon kiam ili kontaktiĝas kun acido; tio estas aldona danĝero.

En la naturo[redakti | redakti fonton]

Cianidoj estas produktataj de bakterioj, ŝimoj kaj algoj, kaj ili ankaŭ troveblas en multaj plantoj. La maniokaj tuberoj entenas cianidojn, kaj pro tio necesas longe kuiri ilin antaŭ ol manĝi ilin. Ankaŭ entenas cianidojn la kernoj de ĉerizoj, de abrikotoj, de pomoj, kaj la amaraj migdaloj. La manĝo de 50 amaraj migdaloj (ne kuiritaj) povas mortigi homon.