Klorido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klorido estas kombinaĵo kiu enhavas la jonon, kiu formiĝas el la elemento kloro per akcepto de unu elektrono tiel formante la negative ŝarĝitan jonon Cl. La saloj de klorida acido (HCl) estas nomataj kloridoj. Ekzemplo estas la kuireja salo, kiu estas natria klorido (NaCl).

La vorto klorido ankaŭ uzatas pri kemia kombinaĵo en kiu unu aŭ pliaj kloraj atomoj estas kovalente ligitaj en la molekulo. Do kloridoj povas esti aŭ organikaj aŭ neorganikaj kombinaĵoj. La plej simpla ekzemplo de kovalente ligita klorido estas hidrogena klorido (HCl). Simpla ekzemplo de organika kovalente ligita klorido estas klorometano (CH3Cl). Aliaj ekzemploj de neorganikaj kovalente ligitaj kloridoj uzeblaj kiel reakciantojn estas:

Kelkaj kloridoj[redakti | redakti fonton]