Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalcia klorido estas senkolora aŭ blanka kristala higroskopa solido, neorganika kombinaĵo alte solvebla en akvo. Ĉi-kombinaĵo trovatas en multaj hidratigitaj formulaĵoj kaj uzatas kiel elsekigaĵo en laboratorio kaj industrio kaj kiel medikamento en la traktado de malsanoj kie okazas manko de kalcio en la organismo. Pro tio ke ĝi enhavas la kalcian jonon, ĝi uzatas kiel precipitanto en la traktado de eluzita akvo.