Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Alila klorido aŭ C3H5Cl estas organika kombinaĵo de kloro kaj alila grupo (H2C=CH-CH2-), senkolora, brulema, toksa likvaĵo kun tranĉa kaj malagrabla odoro, uzata kiel kemia reakciaĵo en analizaj sintezoj. Ĝi estas uzata en la produktado de la epikloridrino, kiu estas uzata en la fabrikado de plastaĵoj. Ĝi estas alkiligagento, tre taŭga sed danĝera por manipulado.
Klorido de alilo estas malpli densa ol akvo kaj nesolvebla en akvo, do ĝi flosas sur la akvo. Ĝiaj vaporoj estas irital al haŭto, okuloj kaj mukozaj membranoj. Ĝiaj vaporoj estas pli densaj ol aero. Ĝi eksplode kaj ekzoterme reakcias kun acidoj de Lewis (aluminia klorido, bora trifluorido, sulfata acido, ktp) aŭ metaloj (aluminio, magnezia, zinko aŭ galvanizita metalo).
Ĝi estas neakordigebla kun acidoj (nitrata acido, klorosulfonata acido), kun fortaj bazoj (natria hidroksido, kalia hidroksido), kun aziridinoj kaj etilenoduamino. Provoj je benzeno- aŭ tolueno- alkiligoj uzante alilan kloridon en ĉeesto de etilaluminiaj kloridoj rezultas en eksplodojn. Ĝi estas alte brulema kaj neakordigebla kun fortaj oksidigagentoj, acidoj, aminoj, peroksidoj, kloridoj de fero kaj aluminio, aromataj hidrokarbonidoj, ktp.
Alila klorido estis unue produktita en 1857 de la franca kemiisto Auguste Cahours (1813-1891) kaj la germana kemiisto August von Hofmann (1818-1892) reakciigante alilan alkoholon kun PCl3. Modernaj metodoj je preparado preterlasas ĉi-procedon, anstataŭante la relative altkostan fosforan trikloridon per klorida acido kaj katalizilo tia kia la kupra (I) klorido.