Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Alila buterato aŭ C7H12O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la buterata acido kaj alila alkoholo, senkolora likvaĵo kun frukta odoro uzata kiel gustigagento en la nutrondustrio. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Alila buterato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Alila buterato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj.