Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Alila izobuterato aŭ C7H12O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la izobuterata acido kaj alila alkoholo, senkolora livaĵo kun fruktodoro uzata kiel gustigagento en la nutrondustrio. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Alila izobuterato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Alila izobuterato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj.