Anizila buterato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anizila buterato
anizila buterato
Plata kemia strukturo de la Anizila buterato
anizila buterato
Tridimensia kemia strukturo de la Anizila buterato
Alternativa(j) nomo(j)
  • 4-Metokso-benzeno-karbinola buterato
  • Metokso-benzil-buterato
  • Metokso-fenil-metila buterato
  • Metokso-fenil-etila buterato
  • Anizila butanato
Kemia formulo
C12H16O3
CAS-numero-kodo 6963-56-0
ChemSpider kodo 213059
PubChem-kodo 243675
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun milda florodoro iom simila al ĉerizo aŭ pruno.
Molmaso 208,257 g·mol-1
Denseco 1,045g cm−3
Bolpunkto 287 °C[1]
Refrakta indico  1,5050
Ekflama temperaturo 116 °C
Solvebleco Akvo:0,08194 g/L
Mortiga dozo (LD50) 3400 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R24 R25 R50 R51 R53
Sekureco S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P370+378, P403+235, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Anizila buterato C12H16O3 estas estas organika aromata kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj, enhavanta anizilan grupon ligitan al butila grupo. Ĝi estas senkolora likvaĵo kun milda florodoro iom simila al ĉerizo aŭ pruno, uzata kiel odorigaĵo aŭ gustigaĵo en nutroindustrio, parfumfabrikado kaj produktado de kosmetikaĵoj. Ĝi estas derivaĵo el buterata acido kaj anizila karbinolo.

Butiralo de anizilo estas nesolvebla en akvo, kaj solvebla en etanolo kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Laŭŝajne ne trovata en naturo, ĝi estas en uzo ekde la jardeko 1930. Oni kredas ke la florodoro de la substanco dependas el la origino de la nature trovata anizila karbinolo kaj la pureco de la bazaj materialoj.

Anizila buterato estas gustigagento kaj stabila sub normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo. Prefereble ĝi devas stokiĝi en vitraj ujoj por konservado de ĝiaj proprecoj. Ĝi estas uzata por intensigo de la vanilodoro kaj pro ĝia alta bolpunkto ĝi utilas kiel fiksigagento.

En nutroindustrio, ĝi aldoniĝas al sovaĝfruktaj gustoj por aplikado en trinkaĵoj, dolĉaĵoj kaj konfitaĵoj en kvantoj kiuj varias ekde 3 ĝis 10 partoj po miliono. Ĝi reakcias kun oksigagentoj, fortaj acidoj kaj alkoholoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

anizila karbinolo+buterata acidoanizila buterato +akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

anizila karbinolo+butiraldehidoanizila buterato

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

anizila acetato+metila buteratoanizila buterato +metila acetato

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

anizila klorido+natria buteratoanizila buterato +natria klorido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Hidrolizo de anizila karbinolo:

anizila buterato +akvoanizila karbinolo+buterata acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Transesterigo kun etila buterato:

anizila buterato +etila acetatoetila buterato+anizila acetato

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Sapigo de anizila karbinolo:

anizila buterato +natria hidroksidoanizila karbinolo+natria buterato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Kataliza reduktado de anizila karbinolo:

anizila buterato metila anizolo+buterata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]