Amonia klorido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amonia klorido
Ammonium.svg Cl-.svg
Kemia strukturo de la
Amonia klorido
Ammonium-chloride-3D-balls-ionic.png
3D Kemia strukturo de la
Amonia klorido
NH4Cl.png
Kristala strukturo de la amonia klorido
Ammonium chloride.jpg
Klorido de amonio en pulvoro.
Alternativa(j) nomo(j)
Salo de amoniako
Salo de Armanjako
Ammoniæ hydrochloras[1]
Kemia formulo
NH4Cl
CAS-numero-kodo 12125-02-9
ChemSpider kodo 23807
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka, hidroskopa kaj
senodora kristala solido.
Molara maso 53.49 g mol−1
Smiles [Cl-].[NH4+]
Denseco 1.5274 g/cm3 (likva)
Refrakta indico  1,642
Fandopunkto 338 °C (640 °F; 611 K)
malkomponiĝas, sublimiĝas
Bolpunkto 520 °C (968 °F; 793 K)
Solvebleco
  • Akvo: 244 g/L (−15 °C)
  • 294 g/L (0 °C)
  • 283.0 g/L (25 °C)
  • 454.4 g/L (40 °C)
  • 740.8 g/L (100 °C)[4]
  • Solvebla en likva amoniako,
    acetono, hidrazino, alkoholo
  • Nesolvebla en Etero, etilacetato
  • Solvebleco en metanolo:
  • 3.2 g/100 g (17 °C)
  • 3.35 g/100 g (19 °C)
  • 3.54 g/100 g (25 °C)
  • Solvebleco en etanolo 6 g/L (19 °C)
  • Solvebleco en glicerolo 97 g/kg
  • Solvebleco en SO2
  • 0.09 g/kg (0 °C)
  • 0.031 g/kg (25 °C)
  • Solvebleco en acetata acido:
    0.67 g/kg (16.6 °C)
Acideco (pKa) 9.24
Mortiga dozo (LD50) 1,650 mg/kg
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
Irita
Xi
Irita
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+312, P330, P305+351+338, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia kloridoNH4Cl estas neorganika kombinaĵo, blanka kristala salo, alte solvebla en akvo. Solvaĵoj de amonia klorido estas milde acidaj. Amoniaka salo estas la nomo de la natura mineralogia formo de la amonia klorido.

La mineralo ĝenerale formiĝas sur brulantaj karbonrestaĵoj, pro la kondensiĝo de karbonderivitaj gasoj. Ĝi same trovatas ĉirkaŭ kelkaj tipoj da volkanaj aperturoj. Ĝi uzatas kiel gustigilo en kelkaj specioj de Glycyrrhiza glabra kaj estas reakciprodukto inter la klorida acido kaj la amoniako.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Amonia klorido estiĝas pere de la Procezo Solvay uzata por la produktado de la natria karbonato

CO2 + 2 NH3 + 2 NaCl + H2O → 2 NH4Cl + Na2CO3

Krom esti la ĉefa metodo por produktado de amonia klorido, ĉi-metodo uzatas por malpliigo de amoni-eligo en kelkaj industriaj operacioj. Amonia klorido preparatas komerce per kombiniĝo de amoniako kun klorida acido en akva solvaĵo:

NH3 + HCl → NH4Cl

La salo puriĝas per kristaliĝo kaj sublimiĝo. Dum purigado, oni miksas ĝin kun 5% "kalcia fosfato" por eviti sublimadon de ajnaj volatilaj fersaloj dum sublimiĝo-procezo. La sublimiĝo okazas en fanditaj ferpotoj protektitaj per argilo fajrorezista kaj kun vitra kupolo.

Amonia klorido okazas nature en volkanaj regionoj, estigita sur volkanaj ŝtonoj apud fumeligaj aperturoj aŭ fumaroloj. La kristaloj sedimentiĝas rekte el la gasa stato, kaj ĝenerale estas mallongedaŭraj pro tio ke ili dissolviĝas facile en akvo.

Amonia klorido produktatas el reakcio inter amoniako, karbonata acido kaj natria klorido, laŭ la ekvacio:

Laboratorie, la amonia klorido estiĝas per reakcio inter la klorida acido kaj amoniako en akva solvaĵo.

Kelkfoje oni povas uzi la reakcion inter la amoniako kun kloro.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Klorido de amonio sublimiĝas per varmigo. Tamen, ĉi-procezo akompanatas per malkomponiĝo en amoniakon kaj kloridan acidon.

NH4Cl → NH3 + HCl

Simile, amonia klorido same reakcias kun karbonatoj de alkalaj metaloj sub altaj temperaturoj, estigante amoniakon kaj kloridon de la alkala metalo:

NH4Cl + NaOH → NH3 + NaCl + H2O


Amonia klorido reakcias kun forta bazo, ekzemple, natria hidroksido, kaj liberigas amonian gason:

2 NH4Cl + Na2CO3 → 2 NaCl + CO2 + H2O + 2 NH3

Akva solvaĵo 5% de amonia klorido havas pH inter 4,6 kaj 6,0. Kelkaj el la reakcioj de la amonia klorido kun aliaj kemiaĵoj estas endotermaj[3], ekzemple, ĝia reakcio kun "baria hidroksido"[4] kaj ĝia dissolviĝo en akvo.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Medicino[redakti | redakti fonton]

Amonia klorido uzatas kiel elkraĉigilo en kontraŭtusa traktado. Ĝia elkraĉiga agado kaŭzatas de iritiva agado sur la bronko-mukozo. Ĉi-tio kaŭzas produktadon de troa spirosistema fluidaĵo kiu supozeble estas pli facile forigebla. Amoniaj saloj estas iritaj al la gastra mukozo kaj eble induktas al naŭzo kaj vomo.

Amonia klorido uzatas kiel sistemo-acidigagento en la traktado de pluraj seriozaj metabolaj alkalozoj, en testoj por buŝacida enŝarĝo por diagnozo de la dista[5] reno-tuboforma acidozo[6], por konservado de la urino kun acido pH en la traktado de kelkaj malsanoj el la urina sistemo.

Nutraĵo[redakti | redakti fonton]

En pluraj landoj, amonia klorido, konata kiel amoniaka salo, uzatas kiel nutroaldonaĵo sub la E numero 510, kutime kiel nutrofermento por panfarado. Ĝi uzatas kiel nutrosuplemento por la brutaro kaj ingredienco en nutroindustrio por fermentoj kaj pluraj mikroorganismoj.

Amonia klorido uzatas kiel spico kelkaj dolĉaĵojn tre popularajn en Skandinavio, ĉefe en Finnlando; en panejoj por doni al la biskvitoj ian krispan konsistaĵon; kaj kiel gustigilo al la vodko konata kiel "Salmiakki Koskenkorva". En Hindio kaj Pakistano, ĝi nomatas "Noshader" kaj uzatas por plibonigi la krispecon de kelkaj manĝetoj tiel kiel samosoj kaj "ĵalebo"[7].

En laboratorio[redakti | redakti fonton]

Amonia klorido uzatas por produktado de maltaltaj temperaturoj en malvarmigaj banoj. Solvaĵoj de amonia klorido ofte uzatas kiel bufraj solvaĵoj.

En paleontologio, vaporaĵoj da amonia klorido precipitiĝas sur fosilioj, en kiu la substanco iĝas ia inerta tavolo da etegaj kristaloj, brile blankaj, tre facile forigeblaj kaj sendanĝeraj. Ĉi-substanco kovras ajnan koloriĝon kiun la fosilio eble prezentas, kaj kiam lumigita sur certa angulo, alte plibonigas kontraston por fotografiaj dokumentadoj de tri-dimensiaj specimenoj. La sama tekniko aplikiĝas en arkeologio por reflekto-forigo survitre kaj fotografie.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Belegaj prezentaĵoj de Youtube[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. British Pharmacopoeia
  2. LabChem
  3. Endothermic and Exothermic Reactions
  4. Bario: Perioda tabelo per bildoj
  5. La vortoj distaj kaj maldistaj, rilate al nomenklaturo de la vertebruloj, rilatas al partoj de la sistemo kiuj estas proksimaj aŭ malproksimaj al la ĉefa korpomaso.
  6. Rena tuboforma acidozo estas medicina kondiĉo rezultante en la akumuliĝo de acido en la korpo pro kolapso de la renoj kun samtempa urinacidigo.
  7. Ĵalebo estas tre populara manĝaĵo en sudo de Azio, Mezoriento, nordo de Afriko (escepte de Moroko kaj Orientafriko. Ĝi fariĝas per longedaŭra fritado de tritika faruno en brecoj aŭ cirklaj formatoj kiuj tiam estas trempitaj en siropo.