Amonia borano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia borano
Plata kemia strukturo de la Amonia borano
Tridimensia kemia strukturo de la Amonia borano
Alternativa(j) nomo(j)
  • Azano
  • Borazano
  • Borano
Kemia formulo
BNH6
CAS-numero-kodo 13774-81-7
ChemSpider kodo 371215.html 371215[rompita ligilo]
PubChem-kodo 419330 419330
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj aŭ blankaj kristaloj
Molmaso 30865 g·mol−1
Denseco 0,78g cm−3
Fandpunkto 104
Solvebleco Akvo:336 g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R5
Sekureco S14 S15 S26 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P102, P202, P235, P264, P302+352, P303+361+353
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

La amonia borano estas kemia kombinaĵo, senkolora, vakseca solido kun molekula maso de 30,86534 g/molo, denso de 0,780 g/cm3. Ĝi estas la plej simpla bor-nitrogen-hidrido. Ĝi gravas kiel ebla fonto de hidrogenfuelo.

Ĝi havas similan strukturon al tiu de etano, sed la simileco al etano estas eta, ĉar boran-amoniao estas solido kaj etano estas gaso: iliaj frostopunktoj malsamas je 284 . La B-N-diferenco estas 1,58 Å, la B-H-distanco estas 1,15 Å kaj la N-H-distanco 0,96 Å.

Apliko[redakti | redakti fonton]

Amonia borano estas diskutita kiel rezervaĵo por hidrogengaso kiel fuelo por veturilo. La hidrogeno liberiĝas pro varmigo, kie ĝi transformiĝas unue al (NH2BH2)n kaj al (NHBH)n. Ĝia hidrogenrezerva denso estas pli granda ol tiu de likva hidrogeno.