Amonia cianido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia cianido
Kemia strukturo de la
Amonia cianido
Kemia strukturo de la
Amonia cianido
Kemia formulo
NH4CN
CAS-numero-kodo 12211-52-8
ChemSpider kodo 140210
PubChem-kodo 159440
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora kristala
solido
Molmaso 440559 g mol−1
Smiles [C-]#N.[NH4+]
Denseco
  • 1.02 g/cm3 25 °C
Bolpunkto 36 °C (97 ; 309 K)
Solvebleco:Akvo tre solvebla
Solvebleco:Etanolo Etanolo:tre malmulte
solvebla
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R26/27/28 R32
R50/53
Risko (S1/2) S7 S28 S29
S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H330, H310, H300, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P302, P352
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia cianido, cianido de amonioNH4CNestas malstabila neorganika komponaĵo de amoniako kaj cianida acido. Ĝenerale cianido de amonio uzatas en organikaj sintezoj. Pro ĝia malstabileco ĝi ne estas komerce transportita aŭ vendita.

La substanco aŭ ĝiaj solvaĵoj estas alte toksaj, ingestado povas kaŭzi morton kaj ekspozicio al ĝia solida formo povas esti damaĝa pro tio ke ĝi malkomponiĝas en alte toksa cianidan acidon kaj amoniakon.

Amonia cianido povas analiziĝi pere de varmigo de ĝia salo kaj kaptante la malkomponitajn produktojn en akvo sub malaltaj temperaturoj. La akvosolvaĵo povas analiziĝi pri la cianida jono per arĝenta nitrato kaj la amoniako mezuratas per tritrado aŭ elektrokemia tekniko.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Amonia cianido kutime prepariĝas en la organika sintezo, pere de reakcio inter la cianida acido kaj amoniako:

HCN + NH3 (aq) → NH4CN (aq)

En seka medio, amonia cianido prepariĝas varmigante kalian cianidon kun amonia klorido:

KCN + NH4Cl → NH4CN + KCl

Ĝi same prepareblas per reakcio de la kalcia cianido kun amonia karbonato:

Ankaŭ ĝi estiĝas pere de reakcio inter la kalcia cianido kaj amonia sulfato:

Ca(CN)2 + (NH4)2SO4 → 2 NH4CN + CaSO4

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Amonia cianido malkomponiĝas en amoniako kaj cianida acido, ofte estigante nigran polimeron de cianida hidrogeno:

Amonia cianido reakcias kun glioksalo estigante aminoacidon glicinon:

NH4CN + (CHO)2 → NH2CH2COOH + HCN

Ĝi reakcias kun ketonoj estigante aminonitriloj:

NH4CN + H3CCOCH3 → (CH3)2C(NH2)CN + H2O

Literaturo[redakti | redakti fonton]