Amonia glufozinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia glufozinato
Kemia strukturo de la
Amonia glufozinato
Alternativa(j) nomo(j)
Fosfinotricino
Amonia salo de amino-butano-fosfinata acido
Amonia amina butana hipofosfito
Kemia formulo
C5H9O4PNH4NH2
CAS-numero-kodo 77182-82-2
ChemSpider kodo 48392
PubChem-kodo 53597
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala pulvoro
Molmaso 198.16 g mol−1
Fandopunkto 205 °C (401 ; 478 K)
Bolpunkto 245 °C−305 °C
malkomponiĝas
Solvebleco Akvo:1,370,000 ppm
Mortiga dozo (LD50)
  • 1620 mg/kg (muso, buŝa)
  • 4000 mg/kg (muso, intrahaŭta)
Sekurecaj Indikoj
Risko R23/24/25
Sekureco S2
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H311, H312, H318, H332, H360Fd, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P280, P305+351+338, P308+313, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia glufozinato, glufozinato de amonio, aŭ C5H9O4PNH4NH2 estas grandaspektra sistema herbicida salo, amonia derivaĵo el "glufozinato". Fosfinatricino neinversigeble inhibas "glutaminan ligazon", iu enzimo necesa por la estiĝo de "glutamino" kaj amonia maltoksiĝo. Apliko de fosfinatricino al plantoj kondukas al reduktiĝo de glutamino kaj altegaj amoniaj niveloj en histoj, ĉesigante fotosintezon kaj rezultante en plantomorto. Ĝi trovatas en multaj ne-selektivaj sistemaj herbicidoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La malkovro de la herbicidaj proprecoj de la fosfinatricino en la jardeko 1970 rezultis je ĝia apliko en multaj malsamaj komercaj herbicidoj. La ne-selektiva herbicidaj efikoj igas ĝin ideala por kontrolado de variaj fiherboj en hortikulturaj, kultivaj kaj agrikulturaj aplikoj.

Fosfinatricino kutime uzatas kiel herbicido laŭ tri situacioj:

  • Direktaj sprajoj por fiherbaj kontroladoj
  • Uzo kiel kolekto-sekigaĵo por plifaciligi la rakolton
  • Uzo de produkto genetike modifita por fosfinatricina-rezistaj rakoltoj.

Glufozinato ankaŭ klare elmontras iom da protektado kontraŭ pluraj planto-malsanoj, kaj same ĝi agas por mortigado de fungoj kaj bakterioj kiam aplikita.

Glufozinato-rezistaj produktoj estis unue komercitaj en kolzoleo, en 1995, kaj ekde tiam ĝi daŭre komerciĝas por aliaj rakoltoj samkiel maizo (1997), kotono (2004) kaj sojo (2011). Uzante la horizontan gentransiĝon (HGT) el la Streptomyces hygroscopicus aŭ la PAT-geno[2] el la "Streptomyces viridochromeogenes", rikoltoj transformiĝas por rezisti al la herbicidaj proprecoj de la kemiaĵo.

La du genoj enkodigas alte homogenaj enzimoj "fosfinotricina acetil-transiĝazo" kiuj katalizas la n-acetiligon de la glufozinato, transformante ĝin en komponaĵon kiu ne inhibas la glutaminan ligazon. Uzo de HGT aŭ PAT genoj produktas tre alta nivelo da rezisto al la herbicido dum la tuta tempodaŭro de la plantovivo[3].

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bayer CropScience[rompita ligilo]
  2. La PAT-geno aŭ Phosphine(Fosfina) Acetila Transigazo estas modifita geno el natura grundo-bakterio, kiu kalalizas konvertiĝon de la amonia glufozinato al produktoj ne toksaj.
  3. Herbicide-Resistant Crops: Agricultural, Economic, Environmental, Regulatory ..., Stephen O. Duke