Saltu al enhavo

Amonia sulfito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia sulfito
Kemia strukturo de la amonia sulfito
3D Kemia strukturo de la amonia sulfito
Kemia formulo
(NH4)2SO3
CAS-numero-kodo10196-04-0
ChemSpider kodo23404
PubChem-kodo25041
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkoloraj higroskopaj
kristaloj
Molmaso116.14 g/mol g mol−1
Smiles[H][N+]([H])([H])[H].[H][N+]
([H])([H])[H].O=S([O-])[O-]
Denseco1,41 g/cm3
Refrakta indico 1,515
Fandopunkto65 °C (149 ; 338 K)
malkomponiĝas
Solvebleco:Akvo
  • 35 g/100 mL
  • 32.4g/100mL sub 0 °C
  • 60.4g/100mL sub °C
SolveblecoNesolvebla en acetono
kaj alkoholo
Ekflama temperaturoNe bruliva
Sekurecaj Indikoj
RiskoR31, R36/37/38,
SekurecoS26, S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia sulfito(NH4)2SO3 estas neorganika salo rezultanta el reakcio inter la amonia hidroksido kaj sulfita acido. Amonia sulfito estas forta reduktagento, kaj liverigas sulfuran duoksidon kaj nitrogenajn oksidojn kiam varmigita ĝis malkomponiĝo inter 60 °C kaj 70 °C. En akvo, ĝi estigas bazan reakcion, pro tio ke la anjono SO32− estas konjuga bazo de malforta acido.

Amonia sulfito estas ĉefe uzata kiel konservanto kaj pesticido en agrikulturo; kiel plilongiga kaj ondiga hararagento; en medicino, kiel metala lubrikiganto, eksplodaĵo, fotografio kaj kiel reakcianto en laboratorioj. Produktoj surbaze de natrio estis anstataŭitaj de amoniaj derivaĵoj pro la detruiga naturo de la natria hidroksido rilate al hararo. Kiel lubrikanto, amonia sulfito uzatas por malpliigi frotadon, konservado de malalta temperaturo, kaj forigo de mapuraĵoj el la metaloj.

La plej ordinara nutroprodukto kun amonia sulfito estas la karamela kolorigilo. Laŭ "Usona Administraro pri Nutraĵoj kaj Drogoj" (FDA), karamelaj kolorigiloj enhavas amonian, kalian kaj natrian sulfitojn.

Amonia sulfito uzatas kiel reduktagento en fotografio. Kiam fotografiaj filmoj disvolviĝas, amonia sulfito povasestis unu el la reduktagentoj uzataj por disvolvi la negativon. Ĝi same uzatas en brikofabrikejoj. La brikoj faritaj per uzo de amonia sulfito estas ĉefe uzataj kiel interna garnaĵo por altaj fornoj.

Amonia sulfito ofte uzatas en gaslaviloj. La amonia sulfito reakcias kun acidaj specimenoj el la aero kiel reduktagento. La aero reduktiĝas al pli neŭtrala ph kaj tio iĝas ĝin malpli damaĝa al la medio.

Amonia sulfito estiĝas per saturita akvosolvaĵo de amoniako kun sulfita acido:

La anhidra salo de amonia sulfito prepareblas per vakua sekiĝo:

Kiam varmigita, amonia sulfito fariĝas kristaleca amonio bisulfito:

Amonia sulfito iom post iom oksidiĝas al amonia sulfato pro la atmosfera oksigeno

En diluitaj acidosolvaĵoj amonia sulfito malkomponiĝas en amonia acidosalo, sulfura duoksido kaj akvo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]