Amonia laŭrila sulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia laŭrila sulfato
Kemia strukturo de la
Amonia laŭrila sulfato
3D Kemia strukturo de la
Amonia laŭrila sulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dodekila sulfato de amonio
  • Amonia dodekila sulfato
Kemia formulo
CH3(CH2)10CH2OSO3NH4
CAS-numero-kodo 68081-96-9
ChemSpider kodo 15835
PubChem-kodo 16700
Fizikaj proprecoj
Aspekto Flava viskoza likvaĵo
Molmaso 283,428 g mol−1
Denseco 1,02 g/cm3
Refrakta indico  1,37
Bolpunkto 418 (784 ; 691 K)
Mortiga dozo (LD50) 630 mg/kg
(muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/38 R52/53 R51/53
Sekureco S26 S36/37 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P273, P280, P302, P305, P313, P313, P332, P337, P338, P351, P352, P362, P391
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Amonia laŭrila sulfato, (ALS) laŭrila sulfato de amonioCH3(CH2)10CH2OSO3NH4 estas organika kemia substanco rezultanta el kompleta neŭtraligo de la amonia hidroksido, sulfata acido kaj laŭrata acido.

La dodekila radiko signifas ke la molekulo enhavas 12 karbonatomojn en la ĉeno kaj tio permesas ligaĵo kun nepolaraj partoj de molekuloj dum la alte polara sulfata pinto permesas ĝian ligaĵon al polaraj molekuloj tiel kiel la akvo. ALS klasiĝas kiel alkila sulfato kaj neanjona surfaktanto[2] trovata ĉefe en ŝampuoj kaj likvaj tualetsapoj kiel ŝaŭmigagento. Laŭrilaj sulfatoj estas alte ŝaŭmigaj surfaktantoj kiuj disrompas la surfacan tension de la akvo, ĉefe pro formado de miceloj ĉirkaŭ la alte polara akvomolekulo en la interfaco de la aersurfaco.

Agado en solvaĵo[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj el la surfaktantoj, tiel amonia laŭrila sulfato iĝas bona deirpunkto por uzo kiel purigaĵo pro tio ke ĝi disrompas la hidrogenan ligaĵon[3] en la akvo. En akvaj solvaĵoj, la anjonoj laŭrilsulfatoj kaj la amoniaj katjonoj dissociiĝas unu de la alia. Krom la krita koncentriĝo de miceloj, la anjonoj kuniĝas al la micelo, en kiu ili formas grajnetojn kun la polaraj hidrofilaj pintoj de la sulfata porcio en la ekstera parto de la sfero kaj la nepolaraj hidrofobaj pintoj direktante sin al la centra parto de la molekulo.

La akvomolekuloj ĉirkaŭ la micelo siavice kuŝas ĉirkaŭ la polaraj ekstremaĵoj, kiu neniigas ĉian kapablecon de la hidrogeno ligiĝi al la ĉirkaŭantaj akvomolekuloj. La kompleta efekto de ĉi-miceloj estas kompleta redukto en la surfaca tensio de la solvaĵo, kaj tio donas pli grandan kapablon je penetrado kaj humidigo de pluraj surfacoj, inkluzive de porozaj strukturoj samkiel drapoj, fibroj kaj hararo. Sekve, ĉi tio permesas ke la solvaĵo pli facile dissolvu teron kaj grasojn krom aliaj substratoj.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Alte koncentrita ĉi-molekulo povas kaŭzi seriozajn iritojn al okuloj kaj haŭto. Inhalado kaj ingestado povas kaŭzi iriton al la spirsistemo, lungoj kaj stomako. En 1983, la usona instituto pri kontrolo je kosmetikaĵoj "Cosmetic Ingredient Review" raportas ke ŝampuoj enhavantaj ĝis 31% da ALS registris 6 sanplendojn el 6.8 milionoj da unuoj venditaj. Ĉi-plendoj inkluzivas du kazoj pri jukado en harhaŭto, du alergenajn reakciojn, unu damaĝon al hararo kaj unu okuliriton.

La usona Instituto pri Tributpagoj por Homaj kaj Vivmediaj Riskoj (HERA) plenumis seriozan esploron rilate al la alkilsulfatoj kaj ili konstatis ke ĉi-substancoj prezentas malaltan buŝan akutan toksecon, kaj nenian toksecon tra haŭto-ekspozicio, haŭtoirito kaj okulirito rezultaj de koncentriĝo. Ĝi laŭŝajne ne sensivigas la haŭton kaj la esploroj en ratoj faritaj dum du jaroj ne elmontris ke ĝi povas estis kancerogenera.

La raporto rivelis ke pli longaj strukturoj kun 16-18 karbonatomoj estas malpli iritaj al haŭto ol ĉenoj kun longo de 12-15 karbonatomoj. Krom tio, ili konkludis ke koncentriĝoj malpli altaj ol 1% estas esence ne-iritaj dum koncentriĝoj pli altaj ol 10% estigas mildan ĝis fortan iriton al okuloj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

La estigo de la amonia laŭrila sulfato okazas en du etapoj:

  • 1-e Reakcio inter la laŭrata alkoholo aŭ dodekanolo kaj sulfata acido per estigo de laŭrilsulfata acido.
  • 2-e Reakcio inter la Laŭrilsulfata acido kaj amonia hidroksido per estigo de la amonia laŭrila sulfato.
Sintezo de amonia laŭrila sulfato

(laŭrata alkoholo)


H2SO4

(laŭrilsulfata acido)


(amonia hidroksido)

(Amonia laŭrila sulfato)

H2O
Laŭrata alkoholo +
Sulfata acido
Laŭrilsulfata acido +
Amonia hidroksido
Amonia laŭrila sulfato
+ Akvo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PubChem. Arkivita el la originalo je 2016-12-12. Alirita 2017-06-18.
  2. Surfaktantoj estas kombinaĵoj kiuj malaltigas la surfacan tension inter du likvaĵoj aŭ inter iu likvaĵo kaj alia solido. Surfaktantoj aktivas kiel purigaĵoj, humidigagentoj, emulsiantoj, ŝaŭmigagentoj kaj dispersantoj.
  3. La hidrogena ligo estas la ĉefa kontribuanto por la alta surfaca tensio de la akvo.