Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Amonia duuraniato, duuraniato de amonio aŭ (NH4)2U2O7 estas neorganika kemia kombinaĵo de uranio kaj amonio, kune kun natria duuraniato, ĝi estas pera substanco de uranio rezultata el la produktado de urania flava torto, ia miksaĵo da uraniaj oksidoj.
Ĉi-substanco precipitiĝas dum produktado per aldono de akva amonia hidroksido post urania ekstraktado pere de terciaraj aminoj en keroseno, iu organika solvaĵo. La precipitaĵo tiam densiĝas kaj centrifugiĝas antaŭ ol kalcinigo al urania oksido. Kanada metodo preferas produkti uranian oksidon elde amonia duuraniato, anstataŭ elde uranila nitrato, kiel en aliaj partoj de la mondo. Iam amonia duuraniato uzatis por produktado de kolorigitaj emajloj en ceramikaĵoj.