Amonia karbamato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Amonia karbamato
Ammonium carbamate 2-d.gif
Kemia strukturo de la
Amonia karbamato
Kemia formulo
NH2COONH4
CAS-numero-kodo 1111-78-0
ChemSpider kodo 451267
PubChem-kodo 517232
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj aŭ blankaj rombaj kristaloj
Molmaso 78,0705 g mol−1
Denseco 1.38 (20 °C) g/cm3
Fandopunkto 152 °C (306 °F; 425 K)
Bolpunkto 251 °C (484 °F; 524 K)
ĉe 760 mm Hg
Solvebleco
Ekflama temperaturo 105.6 °C (222.1 °F; 378.8 K)°C
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R23 R24
R34 R36 R38
Sekureco S3 S20 S24 S25
S43 S60
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P280, P302, P302+352, P305+351+338, P301+312, P338, P313, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia karbamato, karbamato de amonioNH2COONH4 estas neorganika salo de karbamata acido kaj amoniako. Ĉi-komponaĵo estas blanka solido, tre solvebla en akvo kaj etanolo, kaj iomete volatila ĉe meditemperaturo. Ĝi estas senpere estigita pere de reakcio inter la likva amoniako kaj seka glacio.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • La reakcio povas okazi en du etapoj[2]:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Amonia karbamato povas senhidratiĝi al ureo laŭ la jena ekvacio[3]:

Ĝi same povas malkomponiĝi al amoniako kaj karbona duoksido:

Amonia karbamato suferas retroirigan hidratiĝon al amonia karbonato:

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La kapableco de la amonia karbamato estigi ureon estis unue malkovrita en 1868[4] de Aleksandro Bazarov (1845-1907)[5], kiam li varmigis en sigelita vitra tubo ĉe temperaturoj variantaj inter 130 °C kaj 140 °C. Ĉi-tio permesis produktadon de ureo kaj akvo egalmolaj kvantoj. Tipa industria instalaĵo por produktado de ureo povas atingi 15000 tunoj potage. Troo da amoniako kaj karbona duoksido devas plenigi reaktoron en ĉi-procezo. Amonia karbamato produktiĝas kiel pera substanco en ĉi-reaktoro kaj povas senhidratiĝi al ureo laŭ la jena ekvacio:

Amonia karbamato aprobiĝas de la "Usona Agentejo por Vivmedia protektado" (EPA[6]) kiel inerta ingredienco ĉeestanta en formuliĝoj por pesticidoj surbaze de "aluminia fosfido". Ĉi-pesticido ordinare uzatas por kontrolo de insektoj kaj roduloj en areoj kie agrikulturaj produktoj enstokiĝas. La kialo por la uzo de la amonia karbamato kiel ingredienco estas igi la fosfinon malpli bruligebla per liberigo de amoniako kaj karbona duoksido por dilui fosfidan acidon estigitan pere de hidroliza reakcio.

Amonia karbamato povas same uziĝi kiel amoniigagento, tamen, kompare kun amoniako, ĝi ne estas tiel forta amoniiganto.

Sintezo de karbamila fosfato[redakti | redakti fonton]

Amonia karbamato plenumas gravan rolon en la formado de "karbamila fosfato", kiu necesas, kaj por la ciklo de ureo, kaj por la produktado de pirimidinoj. Laŭ ĉi-tiu enzimokataliza reakcio, ATP kaj amonia karbamato konvertiĝas en ADP kaj karbamila fosfato, tiel kiel en la jena reakcio:

Sintezo de karbamila fosfato
Adenosintriphosphat protoniert.svg
Ammonium carbamate 2-d.gif
ChemicalEquilibrium.png
Adenosindiphosphat protoniert.svg
Carbamoylphosphat deprotoniert.svg
ATP
Amonia karbamato
ADP
Karbamila fosfato

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]