Amonia dukromiato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amonia dukromiato
Ammonium-dichromate-2D.png
Kemia strukturo de
la amonia dukromiato
(NH4)2Cr2O7.JPG
Kristaloj de amonia dukromiato
Ammonium-dichromate-xtal-2007-CM-3D-balls.png
Kristala strukturo de
la amonia dukromiato
Kemia formulo
(NH4)2Cr2O7
CAS-numero-kodo Yes 7789-09-5 Yes
ChemSpider kodo 23002
PubChem-kodo 24600
Fizikaj proprecoj
Aspekto oranĝo-ruĝaj kristaloj
Molara maso 252.07 g/mol g mol−1
Smiles [O-][Cr](=O)(=O)O[Cr]
([O-])(=O)=O.[NH4+].[NH4+]
Denseco
  • 2.115 g/cm3 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 180 °C (356 °F; 453 K) decomposes
Bolpunkto ICSC 1368
Solvebleco:Akvo
  • 18.2 g/100ml (0 °C)
  • 35.6 g/100ml (20 °C)
  • 40 g/100ml (25 °C)
  • 156 g/100ml (100 °C)
Solvebleco
  • Nesolvebla en ketono
  • Solvebla en alcoholo
Ekflama temperaturo 190 °C (374 °F; 463 K)
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco S45 S53 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H340, H340, H360FD, H330, H301, H372, H312, H314, H334, H317, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P210, P260, P280, P304+340, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia dukromiato(NH4)2Cr2O7 estas neorganika salo de kromio, rezultanta el reakcio inter la dukromiata acido kun amoniako. En ĉi-kombinaĵo, samkiel e ĉiuj kromiatoj kaj dukromiatoj, kromio prezentas oksidiĝo-nombron egalvalora al +6, ordinata konata kiel heksavalenta kromio. Ĝi estas salo konsistante je amoniaj katjonoj kaj dukromiataj anjonoj.

Amonia dukromiato kelkfoje konatas kiel "Vezuvia Fajro", pro ĝia laboratoria apliko kiel malgrandskala vulkano. Tamen, ĉi-ekspozicioj fariĝis nepopularaj en lernejoj pro ĝia karcinomiga naturo. Ĝi plue uzatas en pirotekniko kaj antaŭe en fotografio.

Oksidigaj reakcioj[redakti | redakti fonton]

Amonia dukromiato uzatas en kemio kiel oksidanto de primaraj alkoholoj kaj tioloj en specialaj kondiĉoj. Samkiel la amonia perklorato, amonia dukromiato uzatas kiel propulsaĵo de raketoj. Ĝi perforte reakcias kun fortaj reduktantoj tiel kiel sulfurofosforo. Ju pli forta estas la reduktagento, des pli perforta la reakcio.

Amonia dukromiato, en la ĉeesto de Mg(HSO4)2 kaj humida SiO2 povas funkcii kiel efika reakcianto por la kupliĝo de la tioloj sub solvaĵosenaj kondiĉoj. La reakcioj produktas bonan koncentriĝon sub relative mildaj medioj. La kombinaĵo same uzatas por oksidigo de alifataj alkoholoj al ĝiaj kunrespondaj aldehidoj kaj ketonoj en ZrCl4 en kondiĉoj solvaĵosenaj, kun relative alta produktado.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Kalia kaj amonia dukromiato estiĝas per metatezo inter la natria dukromiato kaj amonia klorido, ekzemple:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Kiam varmigita, amonia dukromiato malkomponiĝas estigante nitrogenon, kromian (III) oksidon kaj akvon. Tiu reakcio estas konata kiel "vulkano de amonia dukromiato".

En akva solvaĵo, amonia dukromiato hidroliziĝas estigante katjonojn kaj anjonojn.

Se sulfida acido trapasas acidan solvaĵon kun sulfata acido, la solvaĵo oranĝokolora fariĝas verda kaj samtempe la likvaĵo iĝas malklara pro liberigo de sulfuro:

Amonia dukromiato reakcias kun diluitaj acidoj estigante salojn de la respektiva acido, ekzemple:

Alkaloj konvertas dukromiatojn en kromiatojn:

Kiam "amonia tiocianato" en polvo fandiĝas kaj miksiĝas kun amonia dukromiato, perforta reakcio okazas kun liberigo de amoniako, kaj la rezultanta estiĝo formiĝas je ruĝaj plakoj, konata kiel salo de Reineck, laŭ la ekvacio:

8 NH4CNS + (NH4)2Cr2O7 → 2 NH4[(NH3)2Cr(CNS)4] + 4 NH3 + 7 H2O

Kiam sulfura duoksido trapasas koncentritan solvaĵon de amonia dukromiato, enhavante sufiĉan kvanton da sulfata acido, kvantoj egalmolaj da amonia sulfato kaj kromiata sulfato estiĝas, laŭ la ekvacio:

(NH4)2Cr2O7 + 3 SO2 + H2SO4 → Cr2(SO4)3 + (NH4)2SO4 + H2O

Literaturo[redakti | redakti fonton]