Amonia tioglikolato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia tioglikolato
Kemia strukturo de la
Amonia tioglikolato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Tioglikolato de amonio
  • Merkaptoacetato de amonio
Kemia formulo
HSCH2CO2NH4
CAS-numero-kodo 5421-46-5
ChemSpider kodo 20239
PubChem-kodo 21534
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora likvaĵo kun
naŭziga karakteriza odoro
Molmaso 109,14912 g mol−1
Smiles [O-]C(=O)CS.[NH4+]
Denseco 1,23 g/cm3
Bolpunkto 225.50
Mortiga dozo (LD50)
  • 165 mg/kg[1]
  • 105 mg/kg (rato, intravejna)
  • 380 mg/kg (buŝa, kuniklo) [2]
    (muso, intraperitonea)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22[2]
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero[2]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H301, H317
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P301+310, P302+352, P310[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Amonia tioglikolato, tioglikolato de amonioHSCH2CO2NH4 ankaŭ konata kiel salo de la konstanta onda hararo (aŭ permanenta hararanĝo), estas amonia kemia substanco de la tioglikolata acido aŭ "HSCH2CO2H".

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Ĉar tioglikolato de amonio estas salo de malforta acido kaj malforta bazo, la solvaĵo estigas la jenan kemian ekvilibron:

HSCH2COO + NH4+ HSCH2COOH + NH3

Tioglikolato, siavice, kapablas rompi la dusulfidajn pontojn (-HS2−), plenigante unuflanke per hidrogeno kaj aliflanke estigante novan dusulfidon[4].

La kemio de la hararanĝo[redakti | redakti fonton]

Solvaĵo da amonia tioglikolato enhavas multe da liberamonio, kiu ŝvelas la hararon, igante ĝin akvotrapenetrebla. La tioglikolata acido en la solvaĵo de amonia tioglikolato reduktas la ligojn de dusulfida cistino en la kortekso de la hararo. Iusence, la tioglikolato forigas la krucigitajn ligilojn. Post lavado, la hararo estas traktata per milda solvaĵo da hidrogena peroksido, kiu oksidigas la cisteinojn reen al cistino. Ĉi-novaj kemiaj ligoj donas la necesan strukturan rigidecon por la bonsukcesa hararanĝo.

La rigidiga procezo estas iom familiara al la vulkaniga proceso de kaŭĉuko, kie ordinaraj polisulfidaj ligiloj uziĝas por krucigi la polimerajn ĉenojn. Tamen, ne ĝuste kiel la dusulfidaj ligoj estis antaŭ ol la permanenta hararanĝo. Kiel rezulto, la hararo fariĝas pli malforta ol antaŭe kaj ripetataj aplikoj de la produkto povas eventuale kaŭzi hardamaĝon.

Ĉar la polaraj molekuloj estas malpli volatilaj ol ne-polaraj, la glikolata anstataŭanto igas la tiolon ne volatilan kaj do malpli bonodora. Aldona avantaĝo estas ke glikolato donas iom da solvebleco en akvo. Preskaŭ certe oni povus uzi amonian glikolaton por plibeligi la haranĝon malgraŭ la seriozaj flarkonsekvencoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]