Forto de acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Averto: Tiu ĉi ĝermo entenas teknikajn erarojn. Bonvolu vidi la diskutpaĝon.

Forta acido estas tiu de aŭta baterio. Iom malforta acido estas vinagro.Estas mezforta acido en la homa stomako.

La mezuro de acideco nomiĝas pH. Sed estas iom inverse. La plej forta acido havas la plej malaltan pH-valoron. Pura akvo havas pH-valoron 7, oni diras ke ĝi estas neŭtra. Malacidoj, la (bazoj), havas pH-valoron pli altan ol 7.

Por kreski, plantoj bezonas grundon nek tro acidan nek tro malacidan.

Malforta acido estas pli facile neŭtrigebla per malacido. Ekzemple urtikoj kaj abeloj pikas per acido, kiu estas facile neŭtrigebla per bikarbonato. Sed se vi brulas vian haŭton per acido de aŭta baterio, endas iri al kuracisto. Tamen, la acida forto ne estas la nura kialo de veneneco de ĥemiaĵoj. Ekzemple, HF estas ne aparte forta acido, sed ĝi estas malgraŭ tio tre danĝera.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]