Amonia permanganato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia permanganato
Kemia strukturo
Kemia formulo
  • NH4MnO4
CAS-numero-kodo 13446-10-1
ChemSpider kodo 55512
PubChem-kodo 61604
Fizikaj proprecoj
Aspekto rombaj nadlosimilaj kristaloj
aŭ polvo kun riĉa violbruna
aŭ malhelpurpura metala brilo,
fariĝas griza dum stokado;
magenta–rozo en solvaĵo,
kristala strukturo, ortoromba
Molmaso 136.974 g/mol
Smiles
  • [O-][Mn](=O)(=O)=O.[NH4+]
  • [O-][Mn](=O)(=O)=O.[N+]
Denseco g/cm3, solido g/cm3 (likva)
Fandopunkto malkomponiĝas
Solvebleco:Akvo 8.0 g/100 ml ĉe 15
Ekflama temperaturo 30
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H302, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P264, P270, P273, P280, P301, P330, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Amonia permanganatoNH4MnO4 estas kemia kombinaĵo rezultanta el la reakcio inter la permanganata acido[1] kaj amonia hidroksido[2]. Ĝi estas akvosolvebla kaj forta oksidanto, pro la ĉeesto de la permanganata anjono aŭ MnO4. Ĝi estas modere forta eksplodaĵo pro la kombiniĝo de la oksidiga permanganatjono kaj la redukta katjono. Seka amonia permanganato povas eksplodi pro varmo, ŝoko aŭ frotado, kaj ĝi eksplodeblas kiam temperaturo superas al 60 (140 ).

Permanganato de amonio malkomponiĝas spontanee al "mangana duoksido", nitrogeno kaj akvo[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Amonia permanganato estis unue preparita de Eilhard Mitscherlich, en 1824, per reakcio inter la arĝenta permanganato kaj egala molkvanto da amonia klorido, filtrante la arĝentan kloridon kaj vaporigante la akvon.

Ĝi same estas preparebla laŭ simila maniero kiam "baria permanganato" reakcias kun amonia sulfato, laŭ la ekvacio:

Amonia permanganato malkomponiĝas malrapide kiam stokita eĉ ĉe normalaj temperaturoj. Specimenoj stokitaj dum tri monatoj kaj kun 96% da pureco, post 6 monatoj ĝi fariĝas jodokolora (bruna aŭ viola) kaj posedas fortan odoron je nitrogenoksidoj. Ĝi eligas toksajn fumojn kiam malkomponita per varmigo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV
  2. Emergency Characterization of Unknown Materials[rompita ligilo], Rick Houghton
  3. Reactions in the Solid State, Michael E. Brown, D. Dollimore, A.K. Galwey