Amonia per-reniato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Amonia per-reniato
Ammonium perrhenate.png
Kemia strukturo de la
Amonia per-reniato
Ammonium perrhenate Image.png
Kristala strukturo de
Amonia per-reniato
Ammonium perrhenate.jpg
Blankaj kristaloj de
amonia per-reniato
Kemia formulo
NH4ReO4
CAS-numero-kodo 13598-65-7
ChemSpider kodo 2341271
PubChem-kodo 3084163
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj kristaloj
aŭ blanka pulvoro
Molmaso 268,2359 g mol−1
Denseco
  • 3.97 g/cm3 20 °C
Bolpunkto 365 °C (malkomponiĝo)
Solvebleco:Akvo
  • 2.8 g/100 mL (0 °C)
  • 6.2 g/100 mL (20 °C)
  • 12.0 g/100 mL (40 °C)
  • 20.7 g/100 mL (60 °C)
  • 32.3 g/100 mL (80 °C)
  • 39.1 g/100 mL (90 °C)
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R36/37/38
Sekureco S17 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H319, H315, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P220, P261, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia per-reniato, per-reniato de amonioNH4ReO4 estas neorganika komponaĵo, amonia salo de la per-reniata acido. Ĝi estas la plej ordinara formo kiu renio estas komercita, kiel salo blanka kaj akvosolvebla. Ĝi estis sintezita iom post la malkovro de la kemia elemento far Walter Noddack (1893-1960), Ida Noddack (1896-1978) kaj Otto Berg (1873-1939).

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La kristala strukturo de la amonia per-reniato estas tiu sama de la skielito, en kiu la atomkatjono anstataŭiĝas de amonia molekula katjono. Ĝi suferas molekulan orientiĝon kiam malvarmigita sen ŝanĝo de la spaca grupo, sed kun alte anizotropa ŝanĝo en la formato de la ĉelunuo, rezultante en koeficiento de nuklea kvarpolara resonanco kun pozitivaj temperaturo kaj premo.

NH4ReO4 povas esti rigardita kiel prototipa strukturo de familio el amoniaj skielitoj, inkluzivante perteknetaton (NH4TcO4), perjodaton (NH4IO4), kvarklorotaliaton ((NH4TlCl4), kaj kvarkloroindiaton (NH4InCl4).

Preparado[redakti | redakti fonton]

Amonian per-reniaton eblas prepari praktike el ajna ordinaraj fontoj de renio. La metalo, oksidoj kaj sulfidoj povas oksidiĝi kun HNO3 kaj traktante la rezultan solvaĵon kun akva amoniako. Alternative, akva solvaĵo de Re2O7 eblas trakti kun amoniako kun sekva kristaliĝo.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Puran renian pulvoron eblas prepari el amonia per-reniato pere de reduktiĝo kun hidrogeno kaj varmigo:

Varmigo devas okazi malrapide ĉar amonia per-reniato malkomponiĝas al volatilaj oksidoj komencante ĉe 250 °C. En sigelita tubo ĉe 500 °C, amonia per-reniato malkomponiĝas al ĝia oksido:

Literaturo[redakti | redakti fonton]