Aluminono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aluminono
Kemia strukturo de la
Aluminono
Alternativa(j) nomo(j)
Triamonia salo de la
acido aŭrino-trikarboksilata
Kemia formulo
C22H23N3O9
CAS-numero-kodo 569-58-4
ChemSpider kodo 2016698
PubChem-kodo 2734958
Fizikaj proprecoj
Aspekto brun-flavaj kristaloj,
ruĝaj en akva solvaĵo
Molmaso 473.43 g mol−1
Smiles C1=CC(=C(C=C1C(=C2C=CC(=O)C
(=C2)C(=O)O)C3=CC(=C(C=C3)O)
C(=O)O)C(=O)O)O.N.N.N
Solvebleco:Akvo 800 g/l (20 °C)
Mortiga dozo (LD50) 9000 mg/kg (LD50, muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/38
Sekureco S26 S37/39
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Aluminono, aŭ "triamonia salo de la acido aŭrinotrikarboksilata", estas tinkturo kutime uzata kiel indikilo pri la ĉeesto de aluminia jono en akva solvaĵo. Kune kun la acetata acido, ĝi iĝas ruĝkolora lako, tre malmulte solvebla, kiuj precipitiĝas kiel ruĝaj skvamoj post kelkaj minutoj.

Al3+ + 3 C22H23N3O9 → 3 NH4+ + Al(C22H19O9)3

Akva solvaĵo de pura aluminono.
Aluminono + Fe3+.

Krom tiu aplikado en kvalita neorganika analizo, aluminono havas aplikojn en pigmentofabrikado. Ĝi estigas brile koloraj pigmentolakoj[1] kun aluminio, kromio, fero kaj berilio.

Aluminon estas preparata per reakcio inter la natria nitrito kaj acetilsalikata acido, aldonante formaldehidon kun posta traktado kun amonio[2]. Ĝi enhavas neniun aluminian elementon en sia molekulo, sed estas ĝia uzo, kiu originis ĝian nomon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pigmentolako estas kolorigilo produktita pere de precipitiĝo de tinkturo kun inerta ligentomordanto, ordinare iu metala salo. La esprimo lako de pigmento devenas el la sanskrito laksha aŭ lako ekstraktita el kelkaj specioj de orientaziaj arboj.
  2. Merck Index, 15th Ed, paĝo 60