Amonia okzalato
Amonia okzalato | |||
![]() | |||
Kemia strukturo | |||
![]() | |||
Rombaj kristaloj de amonia okzalato | |||
![]() | |||
Amonia okzalato trovatas en la feĉoj de la Guana kormorano | |||
Alternativa(j) nomo(j)
| |||
Etanodioata acido | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 1113-38-8 | ||
ChemSpider kodo | 13577 | ||
PubChem-kodo | 13531065 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ blanka solido, senodora | ||
Molmaso | 124.10 g mol−1 | ||
Smiles | [O-]C(=O)C ([O-])=O.[NH4+].[NH4+] | ||
Denseco | 1,48 g/cm3 (likva) | ||
Fandopunkto | 70 °C (158 F, 343.15 K) (malkomponiĝas) | ||
Solvebleco:Akvo | 45 g/l | ||
Ekflama temperaturo | Nebruliva | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | |||
Sekureco | |||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302+312, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P330, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia okzalato aŭ H4N-OOC-COO-NH4 estas organika salo de amoniako kun okzalata acido. Sub normaj kondiĉoj ĝi estas senkolora salo, senodora kaj nevolatila. Ĝi estas la ĉefa konstituanto en la "litiazo" kaj trovatas ankaŭ en la feĉo de la Guana kormorano.
Amonia okzalato estas neakordigebla kun acidoj, "amonia acetato", "furfurila alkoholo", arĝento, natria klorido, natria hipoklorito kaj oksidantoj, tamen ĝi atakas multajn metalojn. Amonia okzalato same atakas ŝtalon.
Produktado[redakti | redakti fonton]
La amonia okzalato estiĝas per neŭtraligo de okzalata acido kun amonia hidroksido:
- Kiam varmigita, la amonia okzalato malkomponiĝas laŭ la ekvacio:
La malkomponiĝo estigas fumojn da amoniako, karbona unuoksido kaj karbona duoksido, kelkfoje iom da nitrogenoksidoj kaj formiata acido.
- Amonia okzalato uzatas en gravimetria determinado de la kalcia oksido per precipitigo kiel kalcia okzalato, laŭ la ekvacio:
Do, en laboratorio, oni povas uzi solvaĵon de amonia okzalato por identigi la kalciajn jonojn. La kalcia katjono kune kun la okzalata anjono estigas precipitaĵon de kalcia okzalato, kiu estas blankokolora. Biologie, la amonia okzalato uzatas por eviti sangokoaguliĝon kune kun la "kalia okzalato"[2]. Ĝi ankaŭ uzatas por forigi verdigron el malnoval kupraj monumentoj, laŭ la ekvacio:
H4N-C2O4-NH4 + Cu2(OH)2CO3 + CuC2O2 → CuC2O4 + NH4HCO3
La amonia karbonato estas tute akvosolvebla kaj facile forigebla.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Proceedings of the Estonian Academy of Sciences, Chemistry 1997
- Journal of the American Chemical Society
- Advanced Engineering Chemistry[rompita ligilo], Manas Senapati
- Advances Practical Inorganic Chemistry
- Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson
- Analytical Chemistry: (Comprehensively Covering the UGC Syllabus)
- Handbook of Hazardous Chemical Properties, Nicholas P Cheremisinoff
- Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish, Stanley A. Greene
|