Saltu al enhavo

Amonia hidroksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia hidroksido
amonia hidroksido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidroksido de amonio
Kemia formulo
NH4OH
CAS-numero-kodo1336-21-6
ChemSpider kodo14218
PubChem-kodo14923
Fizikaj proprecoj
AspektoSenkolora likvaĵo, akrodora
Molmaso35.04 g mol−1
Denseco0.91 g/cm3 (25 %)
  • 0.88 g/cm3 (32 %) g/cm3 (likva)
Fandopunkto−57.5 °C

(−71.5 ; 215.7 K) (25%)

  • −91.5 °C (32%)
Bolpunkto
  • 37.7 °C (99.9 ; 310.8 K) (25%)
  • 24.7 °C (32%)
SolveblecoAkvo: Tre solvebla
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH290, H314, H335, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP260, P273, P380, P330, P331, P303+361+353, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia hidroksidoNH4OH, ankaŭ konata kiel amoniakvo, amonia likvoro aŭ simple amonio estas akva solvaĵo de amonio. Amonia hidroksido estas senkolora likvaĵo, kun forta odoro je amoniako, irita al la okuloj kaj potence damaĝa al humidaj buŝo kaj nazo, gorĝo kaj pulmoj kiam ĝiaj vaporoj estas inhalitaj.

Koncentrita amonia hidroksido havas multajn industriajn uzojn, samkiel manufakturado de rajono, sterkoj, dolĉaj trinkaĵoj, kaŭĉukoj, farmaciaĵoj, lubrikigaj sapoj, farboj, eksplodaĵoj kaj doma purigado. Kvankam la esprimo amonia hidroksido sugestas alkalon kun komponado [NH4]+OH], ĝi fakte estas neebla izoli specimenojn kun NH4OH pro tio ke ĉi-tiuj jonoj ne entenas signifoplenan frakcion de la totala kvanto de amonio escepte de treege diluitaj solvaĵoj.

Doma amoniakosolvaĵo estas diluita amonia hidroksido, uzata kiel ingredienco en pluraj aliaj purigagentoj, inkluzive de multaj formulaĵoj por fenestropurigado. Ĝi estas komercita pura, kun citronesenco (ĝenerale flave kolorigita) aŭ kun pinesencoj (verdkolora).

Per interagado de la piruvata acido kaj amonia hidroksido ekestas amonia piruvato, kaj interagado de la citrata acido kaj amonia hidroksido rezultas en amonia citrato tribaza.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]