Amonia sulfido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia sulfido
GHS piktogramoj[1]
Kemia formulo
(NH4)2S
CAS-numero-kodo 12135-76-1
ChemSpider kodo 23808
PubChem-kodo 25519
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj flavecaj kristaloj,
malagrabla odoro simila al putra ovo aŭ
sulfida acido, tre higroskopa
Molmaso 68.154 g/mol g mol−1
Smiles [S-2].[NH4+].[NH4+]
Denseco
  • 0.997 g/cm3 g/cm3 (likva)
Fandopunkto malkomponiĝas je meditemperaturo
Solvebleco:Akvo 128.1 g/100 mL
Solvebleco
  • solvebla en akoholo
  • tre solvebla en likva amoniako
Ekflama temperaturo 32.22 °C (90.00 ; 305.37 K)
Sekurecaj Indikoj
Risko R10, R31, R34, R50
Sekureco (S1/2), S26, S37, S45, S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H314, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P260, P280, P303+361+353, P305+351+338, P370+378
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia sulfido(NH4)2S estas malstabila neorganika salo rezultanta el reakcio inter la amonia hidroksido kaj sulfida acido. Ĝi estas komerce disponebla en akvosolvaĵoj kiuj estas iom pli stabilaj. Kun pKa supera al 15, la sulfida jono (S2−) ne kapablas senprotoniĝi al konsiderinda kvanto de la amoniako.

Tiamaniere ke, ĝiaj solvaĵoj enhavas miksaĵon da amonia bisulfido aŭ amonia hidrogenosulfida (NH4HS). Solvaĵoj de amonia sulfido okaze uzatas en fotografiaj disvolviĝoj; kiel aplikanto de patino al bronzo; kaj en tekstila manufakturado.

Krom tio, pro ĝia ofendodoro, ĝi estas aktiva ingredienco en variaĵo da malagrablaj ŝercoj, inkluzive de la ordinara "fetora bombo". En naturo, ĝi produktiĝas per la malkomponiĝaj procezoj. En la gasa formo ĝi troviĝas en la nuboj de la atmosfero de Jupitero.

Proprecoj kaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi-tio estas relative malstabila komponaĵo, kies kristaloj malkomponiĝas malsupra ol 18 gradoj sub nulo, sed ĝi ekzistas laŭ ties pli stabila formo en akvosolvaĵoj. Ĝia naŭzodoro, pro liberigo de sulfida acido igas ĝiajn solvaĵojn ege dangeraj.

Amonia sulfido uzatas en neorganika kvalita kemio por identigo de pezaj metaloj samkiel (nikelo, kobalto, fero, mangano, kromio, aluminio kaj zinko, precipitigante ilin pere de detektaj testoj.

Akvosolvaĵoj de amonia sulfido estas forta reduktagentoj kaj perforte reakcias kun fortaj oksidigantoj inkluzive de "glicidolo", organikaj peroksidoj, neorganikaj oksoacidoj, acidoj, per estigo de brulema sulfida acido kaj/aŭ sulfura duoksido. Ĝi korodas aluminion, bronzon, kupron, zinkon kaj kunrilataj alojoj. Ĝi atakas kelkaj plastaĵojn, kaŭĉukojn kaj farbotavolojn[3].

Kiam inhalita, amonia sulfido kun 500 ppm dum ĉirkaŭ 30 minutoj kaŭzas kapdolorojn, kapturnojn kaj bronka pneŭmonio. 600 ppm dum 30 minutoj povas kaŭzi morton. Ingestado kaŭzas iriton de la mukoza membrano kaj stomako. Kontakto kun la likvaxjo povas kaŭzi seriozajn brulvundojn en la okuloj kaj haŭtoirito. Amonia sulfido povas absorbiĝi de la haŭto kaŭzante venenadon per hidrogena sulfido.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Sintezo de amonia sulfido inter amonia hidroksido kaj sulfida acido:

Amonia sulfido reakcias kun "plumba (II) nitrato" kaj estigas precipitaĵon de plumba sulfido kaj amonia nitrato

Amonia sulfido malkomponiĝas en meditemperaturo kun liberigo de amoniako kaj sulfida acido.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GHS estas angla ĉefliteroj por "Globe harmoniiga sistemo por klasifado kaj nomenklaturo de kemiaĵoj"
  2. Sigma Aldrich
  3. Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish, Stanley A. Greene