Amonia bisulfito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia bisulfito
Kemia strukturo de la
Amonia bisulfito
Kemia strukturo de la
Amonia bisulfito
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena sulfito de amonio
Kemia formulo
NH4HSO3
CAS-numero-kodo 10192-30-0
ChemSpider kodo 8617070
PubChem-kodo 10441651
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkoloraj aŭ flavaj kristaloj
Molmaso 99.1096 g mol−1
Smiles [S](=O)(=O)[O-].[NH4+]
Denseco 2.03 sub 68

1.40 (72% akvosolvaĵo) g/cm3 (likva)

Fandopunkto −30 °C
Solvebleco:Akvo Solvebla
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H314, H315, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P234, P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P363, P391
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia bisulfito, bisulfito de amonioNH4HSO3 estas neorganika salo rezultanta el nekompleta reakcio inter la amoniako kaj sulfita acido. Amonia bisulfito estas blanka kristala solido, tamen, ordinare amonia bisulfito estas komerce trovata en akvosolvaĵo 60%. Ĝi uzatas por forigo de oksigeno el reziduaj akvoj kaj akvotuboj. Amonia bisulfito estas redukta blankiga agento.

Ĝi reduktas karbonilajn kaj alkoholajn grupojn, kiuj funkcias kiel kolorigiloj por la substancoj. Ĝi uzatas en mekanika blankigilo por paperpulpo, kotono, lano kaj kaolino. Aldonaj aplikoj inkluzivas ĝin kiel konservaĵo aŭ antioksidanto kaj agento por hararondigo. Amonia bisulfito uzatas en industrio por procezado de ledotanado, nutrado kaj fabrikado de trinkaĵoj, gaspurigado, akvotraktado por forigo de klorotroo, tekstila kaj pulpa procezado, krom aliaj. Ĝi estas reduktagento en kemia manufakturado. Ĝi estas alternativo al sulfura duoksido kiu uzatas en ekipaĵo-sterilizado.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Amonia bisulfito reakcias kun oksigeno per estigo de amonia sulfato kaj sulfata acido[2].

Biologie, citozino konvertiĝas en uracilon[3] per traktado kun "natria bisulfito" kaj "amonia bisulfito":
Konvertado de citozino al uracilo tra bisulfita perado.
Citozino
Amonia bisulfito
Uracilo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Safety Data Sheet. Arkivita el la originalo je 2016-09-10. Alirita 2017-06-05.
  2. Corrosion in the Petrochemical Industry, Linda Garverick
  3. Tietz Textbook of Clinical Chemistry and Molecular Diagnostics,Carl A. Burtis,Edward R. Ashwood,David E. Bruns