Amonia tiosulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amonia tiosulfato
Ammonium thiosulfate.svg
Kemia strukturo de
la amonia tiosulfato
Ammonium-3D-balls.png Thiosulfate-3D-balls.png
3D Kemia strukturo de
la amonia tiosulfato
Alternativa(j) nomo(j)
Duamonia tiosulfato
Kemia formulo
(NH4)2S2O3
CAS-numero-kodo 7783-18-8
ChemSpider kodo 4807475
PubChem-kodo 6857883
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj senodoraj kristaloj
Molmaso 148.20 g mol−1
Smiles [O-]S([O-])(=O)=S
.[NH4+].[NH4+]
Denseco
  • 1,679 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 150 °C (malkomponiĝas)
Solvebleco:Akvo 103.31 g / 100 ml
Mortiga dozo (LD50) 2890 mg kg
Sekurecaj Indikoj
Risko R20 R35
Sekureco S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P305+351+338, P330, P331[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia tiosulfato(NH4)2S2O3 estas neorganika kombinaĵo, kristalblanka solido kun amoniakodoro, tre facile solvebla en akvo, iom solvebla en acetono kaj nesolvebla en etanolo kaj etero. La salo rezultas el reakcio inter la "tiosulfata acido" kaj amonia hidroksido. Amonia tiosulfato uzatas por ora kaj arĝenta ekstraktado, kiel katalizilo en la ĉeesto de kupro kaj amoniako.

Ĉi-procezo estas alternativa netoksa orcianigo. Ĝi same uzatas kiel sterko. Laŭ kelkaj esploroj antaŭnelonge faritaj, amonia tiosulfato uzatas kiel aldonaĵo al miksaĵoj da karbonrestaĵoj por reduktado de tre danĝeraj dioksinoj kaj furanoj. Amonia tiosulfato uzatas ankaŭ kiel fotografio-fiksanto, pli efika ol la egalvalora natria tiosulfato. La fiksado implikas kelkaj kemiajn reakciojn kun la arĝenta bromido.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Reakcio inter la amonia sulfito kaj sulfuro.

Reakcio inter amoniako, sulfida acido kaj hidrogena peroksido:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Amonia tiosulfato malkomponiĝas kiam varmigita per estigo da amonia sulfato, amoniako kaj sulfida acido:

En diluitaj solvaĵoj ĝi iompostiom malkomponiĝas en "amonia sulfito" kaj sulfuro:

En diluitaj acido-solvajoj ĝi laŭgrade malkomponiĝas en amonia salo de la acido, sulfura duoksido, sulfuro kaj akvo.

En varmaj kaj koncentritaj acido-solvaĵoj ĝi reakcias per estigo de amonia salo de la acido, sulfata acido kaj sulfida acido.

Amonia tiosulfato reakcias kun halogenidoj kaj akvo:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]