Amonia kvartiomolibdenato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia kvartiomolibdenato
Kemia strukturo de la
Amonia kvartiomolibdenato
3D Kemia strukturo de la
Amonia kvartiomolibdenato
Kemia formulo
(NH4)2MoS4
CAS-numero-kodo 15060-55-6
ChemSpider kodo 10764593
Fizikaj proprecoj
Aspekto ruĝaj kristaloj
Molmaso 260.281 g mol−1
Smiles [NH4+].[NH4+]
.[S-][Mo]([S-])(=S)=S
Fandopunkto malkomponiĝas ~ 155
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R36/37/38
Risko S22 S26 S60 S36/37/39 S60
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 02 – Treege brulema
03 – Eksplodema 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P302+352, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 kaj 100 kPa)

Amonia kvartiomolibdenato, kvartiomolibdenato de amonio(NH4)2MoS4 estas kemia komponaĵo enhavanta amoniakon, molibdenon kaj sulfuron. Ĉi-brile ruĝa amoniaka salo estas grava reakcianto en la analiza kemio de la molibdeno kaj uzatas kiel konstrubloko en bioneorganika kemio. La anjono tiomolibdenata havas distingan proprecon suferi oksidigon en la sulfuraj centroj kune kun reduktiĝo de la metalo el Mo(VI) al Mo(IV).

La salo estis unue sintezita en 1826 de Jöns Jakob Berzelius (1779-1848), reakciante sulfidan acidon kun amonia molibdenato. Ĉi-substanco helpas en la organika kuproforigo en la traktado de la malsano de Wilson[1] (Brewer, 1995). Kiam prenita kun nutraĵo, amonia kvartiomolibdenato, kiu eble estigas kompleksaĵon kun proteino kaj kupro, evitas kuproabsorbiĝon[2].

Preparado kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La salo enhavas la kvaredran anjonon [MoS4]−2. La kombinaĵo prepareblas per traktado de molibdenaj solvaĵoj kun sulfida acido en la ĉeesto de amoniako:

La varmo-malkomponiĝo de la amonia kvartiomolibdenato kun estigo de molibdena trisulfido kaj sulfida acido:

La trisulfido de molibdeno plu malkomponiĝas al molibdena dusulfido kiam temperaturo varias inter 300 kaj 820 . Perfekta malkomponiĝo al MoS2 sub inerta gaso postulas minimume 800 , laŭ la sekva ekvacio:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ia problemo pri kupra tokseco en bestoj.
  2. Antidotes: Principles and Clinical Applications[rompita ligilo], Robert Flanagan, Alison Jones, Robert L Maynard