Amonia pikrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia pikrato

Kemia strukturo de la
Amonia pikrato
3D Kemia strukturo de la
Amonia pikrato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dunito
  • Karbazoato de amonio
  • Eksplodaĵo D
  • Pikratolo
Aspekto Flavaj aŭ ruĝaj kristaloj
Kemia formulo
C6H2O(NO2)3NH4
CAS-numero-kodo 131-74-8
PubChem-kodo 8577
ChemSpider kodo 8259
Fizikaj proprecoj
Molmaso 246.14 g•mol−1 g mol−1
Smiles C1=C(C=C(C(=C1[N+]
(=O)[O-])[O-])[N+](=O)[O-])
[N+](=O)[O-].[NH4+]
Denseco 1.719[1] g/cm3
Fandopunkto 265 °C (509 ; 538 K)
Solvebleco Akvo:10 g/L (20 °C)
Sekurecaj Indikoj
Risko R3 R23/24/25
Sekureco S(S1/2) S28
S35 S37 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H201, H315, H317, H319, H402, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P230, P240, P250, P261, P264, P270, P272, P273, P280, P302, P302+352, P305+351+338, P301+312, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P370+380, P372, P373, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia pikrato, pikrato de amonioC6H2O(NO2)3NH4 estas eksplodema salo rezultanta el kompleta neŭtraliga reakcio inter la "pikrata acido" kaj amonia hidroksido. Kemie ĝi rilatas al la pli stabila eksplodaĵo trinitro-tolueno.

Ĝi estas la unua eksplodaĵo uzita en aerbombada operacio de la milita historio, plenumita de italaj pilotoj en Libio, en 1911. Ĝi estis grande uzata de la Usona Mararmeo dum la 1-a Mondmilito. Kvankam amonia pikrato estis ordinare konsiderata nesensiva substanco, ĉirkaŭ 1911 la Usona Armeo forlasis ĝian uzon favore de aliaj alternativoj.

Tamen, la Usona Mararmeo plu uzis ĝin en kirasdetrua artilerio kaj fajrarmilaro por marborda defendo. Pikrato de amonio povas uziĝi kiel antaŭanto de la alte stabila eksplodaĵo TATB aŭ 1,3,5-TriAmino-2,4,6-Trinitrobenzeno, unue senhidratigante ĝin al pikramida formo (ligante ĝin al amonio el amina grupo anstataŭe de amonijono) sekvata de posta aminigo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Amonia pikrato rezultas el kompleta neŭtraligo de "pikrata acido" kaj NH3 en varma akvo:

Sintezo de amonia pikrato

Pikrata acido
NH3
Amonia pikrato

Amonia pikrato estas malpli sensiva ol "pikrata acido" kaj posedas pli altan fandopunkto (fp 265 °C ĝis 271 °C).

Reakcio[redakti | redakti fonton]

Guanidina pikrato prepareblas el "guanidina nitrato" kaj amonia pikrato (fp 319 °C)

Sintezo de guanidina pikrato

Guanidina nitrato
Amonia pikrato
Guanidina pikrato
Amonia nitrato

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]