Amonia perklorato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia perklorato
2D Kemia strukturo
Kristala strukturo
Kristala aspekto de la amonia perklorato
'
Kemia formulo
NH4ClO4
CAS-numero-kodo 7790-98-9
ChemSpider kodo 23041
PubChem-kodo 24639
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkoloraj aŭ blankaj kristaloj,
ortorombaj kaj kubikaj strukturoj
Molmaso 117.49 g/mol g mol−1
Smiles [O-]Cl(=O)(=O)=O.[NH4+]
Denseco 1.95 g/cm3 (likva)
Fandopunkto Ekzoterma malkomponiĝo
Solvebleco:Akvo
  • 11.56 g/100 mL (0 °C)
  • 20.85 g/100 mL (20 °C)
  • 57.01 g/100 mL (100 °C)
Solvebleco
Ekflama temperaturo 240 °C (464 ; 513 K)
Memsparka temperaturo 240 °C
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H201, H271
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P221, P283, P210, P373, P401
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Amonia perkloratoNH4ClO4 estas neorganika kombinaĵo, rezultanta el reakcio inter la perklorata acido kaj amoniako. Ĝi estas potenca oksidanto, kaj tio klarigas ĝian ĉefan uzon kiel solida propulsanto. Pluraj akcidentoj jam okazis pro ĝia maladekvata uzo kaj la plej fama estas la katastrofo de PEPCON[1], en la 4-a de majo 1988.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Amonia perklorato estiĝas per reakcio inter la amoniako kaj perklorata acido, kaj ĝi estas la ĉefa kialo por industria produktado de perklorata acido. Ĝi same estas produktebla per reakcio inter la amoniaj saloj kun natria perklorato. Ĉi-procezo faras uzon el la solvebleco de la NH4ClO4 kiu estas dekfoje malpli ol tiu de la natria perklorato.

NH4OH + HClO4 → NH4ClO4 + H2O

2 NaClO4 + (NH4)2CO3 → 2 NH4ClO4 + Na2CO3

2 NaClO4 + NH4Cl → 2 NH4ClO4 + NaCl

HClO4 + NH4Cl → 2 NH4ClO4 + HCl

Uzoj kaj reakcioj[redakti | redakti fonton]

Amonia perklorato estas la malpli solvebla salo el ĉiuj kombinaĵoj de amonio: ĉirkaŭ 20 gramoj dissolviĝas en 100 ml da akvo. Kiam varmigita supra ol 200 °C ĝi malkomponigas kun estigo de klorida acido, oksigeno, nitrogeno kaj akvo.

Amonia perklorato uzatas, kune kun aglutinaĵo, kiel solida raketo-propulsilo; en la fajro-artefaritaĵoj kiel eksplodaĵo. La eksplodaj produktoj rezulte de la malkomponiĝo de la amonia perklorato ekspansiiĝas pro la varmo kreita en la reakcio. La amonia jono agas kiel reduktagento, kaj la perklorata anjono kiel oksidanto. La oksigeno kaj nitrogeno rezultanta povas interreakcii.

Tiamaniere ke, oni povas aldoni 30% da aluminia polvo kiu servas kiel aktiva brulaĵo, kaj pro la alta temperaturo de la reakcio, la interago de la substancoj daŭras. La specifa impulso[2] estas la plej malgranda ol la plejmulto de la likvaj brulaĵoj. La senkontrola brulado de la amonia perklorato estas tre danĝera. Ekzemple, la kemia akcidento en PEOCON, urbo Henderson, Nevado, Usono sentiĝis 45 km-oj malproksima.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Belaj prezentaĵoj de Youtube[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sun, Sin & Suburbia: An Essential History of Modern Las Vegas, Geoff Schumacher
  2. Specifa impulso estas la periodo en sekundoj, dum kiu 1 kg da maso de propergolo estigos ekpuŝon kun 1 kg da forto (kg/s).