Amonia formiato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Amonia formiato
Ammonium-formate-2D.png
Kemia strukturo de la
Amonia formiato
Ammonium-formate-3D-balls.png
3D Kemia strukturo de la
Amonia formiato
Kemia formulo
HCOONH4
CAS-numero-kodo 540-69-2
ChemSpider kodo 10442
PubChem-kodo 2723923
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj aŭ blankaj
kristaloj, delikvaj, senodoraj
aŭ iomete amoniakodoraj
Molmaso 63.06 g mol−1
Smiles
  • O=CO.N
  • C(=O)O.N
Denseco 1.26 g/cm3
Fandopunkto 116 °C (241 °F; 389 K)
Bolpunkto 180 °C (356 °F; 453 K)
malkomponiĝas
Solvebleco
  • Akvo:102g 100 ml (0 °C)
  • 142.7 g (20 °C)
  • 202.4 g (40 °C)
  • 516 g (80 °C)
Mortiga dozo (LD50) 410 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S26 S36 S37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P305+351+338, P264, P280, P302+352, P321, P332+313, P337+313, P362
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia formiato, formiato de amonioHCOONH4 estas organika kombinaĵo, senkolora, higroskopa kaj kristala solido, rezultanta el reakcio inter la formiata acido kaj amonia hidroksido. Ĝi uzatas ĉefe en la preparado de aminoj laŭ la reakcio de Leuckart-Wallach.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Amonia formiato estiĝas per reakcio inter la formiata acido kaj amonia hidroksido:

HCOOH + NH3 → HCOONH4

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Pura amonia formiato malkomponiĝas en "formiamido" kaj akvo kiam varmigita, kaj ĉi-tiu estas ĝia ĉefa apliko en industrio. Formiata acido same povas estiĝi per reakciado de amonia formiato kaj diluita acido, kaj pro tio ke amonia formiato ankaŭ estiĝas ekde la formiata acido, ĝi estas adekvata maniero enstokigi formiatan acidon.

Amonia formiato povas ankaŭ uziĝi en reduktiĝa reakcio de funkciaj grupoj per uzo de katalizilo paladio sur karbono aŭ Pd\C. En la ĉeesto de Pd\C, amonia formiato malkomponiĝas al hidrogeno, karbona duoksido kaj amoniako. Ĉi-hidrogena gaso adsorbiĝas sur la surfaco de la paladia metalo, kie ĝi povas reakcii kun diversaj funkciaj grupoj. Ekzemple, alkenoj povas reduktiĝi al alkanoj, aŭ formialdehido al metanolo. Akitivigitaj simplaj ligoj el heteroatomoj povas same anstataŭiĝi de hidrogeno (hidrogenolizo).

Amonia formiato povas ankaŭ uziĝi al reduktiva aminiĝo de aldehidoj kaj ketonoj (Reakcio de Leuckart), laŭ la jena reakcio:

Reakcio de Leuckart aŭ aminiĝa reduktiĝo por aldehidoj kaj ketonoj

Formiato de amonio same uziĝas kiel bufra solvaĵo en "Altefika Likva kromatografio" (HPLC), kaj ĝi estas utila por uzo en "Altefika Likva kromatografio kaj masa spektrometrio" (LC-MS). La pKa de la formiata acido kaj amonjono estas 3.8 kaj 9.2 respektive.

Malkomponiĝo[redakti | redakti fonton]

Amonia formiato povas malkomponiĝi kun estigo de formiata acido kaj amoniako:

HCOONH4 → HCOOH + NH3

aŭ per estigo de cianida acido kaj akvo[2]:

HCOONH4 → HCN↑ + 2 H2O

aŭ per estiĝo de formiamido kaj akvo:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]