TNT

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de TNT rigardu en TNT (apartigilo).


Strukturformulo de TNT

TNT (aŭ trinitrotolueno) estas helflava, solida, organika nitrogena kemiaĵo. Ĝi estas uzata ĉefe kiel eksplodaĵo, en minejoj kaj armiloj.

TNT estis produktita unuafoje fare de Julius Wilbrand (1863), la grand-kvanta produktado komenciĝis en 1891 en Germanio. Ĝi estis unuafoje uzata en la rusa-japana milito en 1905.

Ĝia konsistformulo estas C6H2CH3(NO2)3.

Oni produktas ĝin per plurŝtupa nitrizido de la tolueno. La TNT degela je 82 kaj ne eksplodas sub 240 , tiel ĝi estas degelebla en vapor-varmigitaj ujoj kaj estas verŝebla en aliajn ujojn. Ĝi estas sensensema je tremetoj, tiel ĝi ne eksplodas sen eksplodmeĉo.

TNT-ekvivalento estas ne-norma unuo por mezuri la fortecon de eksplodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]