Kromio
Kromio[1] (aŭ ĥromo, laŭ la greka χρῶμα, aŭ kromo) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cr kaj la atomnumero 24. Ĝi estas brila transirmetalo kun alta frostopunkto, utila en alojoj. Kromo havas nek odoron nek guston, kaj ĝi estas fleksiĝema. Ĝi estas la unika elemento de la perioda tabelo, kiu estas antiferomagneta ĉe la media temperaturo.
- Simbolo: Cr
- Atomnumero: 24
- Molmaso: 51.9961(6) g·mol−1
- Kemia Serio: transirmetalo
- Denseco: 7.19 g·cm−3
- Frostopunkto: 2180 K (1907 °C, 3465 ℉)
- Bolpunkto: 2944 K (2671 °C, 4840 ℉)
- Eltrovintoj: Louis-Nicolas Vauquelin kaj Johann Gottlob Lehmann
Historio
[redakti | redakti fonton]
La 26-an de julio 1761, Johann Gottlob Lehmann trovis oranĝkolora-ruĝan mineralon en Uralo, kiun li nomis Siberia ruĝa plumbo. Li pensis, ke tiu mineralo estis plumba kombinaĵo kun seleno kaj fero, sed ĝi estis plumba kromiato (PbCrO4), kiu nun nomiĝas krokoit (angle crocoite). En 1770, Peter Simon Pallas vizitis la saman ejon, kaj trovis tiun saman ruĝan "plumban" mineralon. Ĉi tiu mineralo estis tre utila kiel pigmento, do ĝia uzado kiel farbo populariĝis. Ankaŭ, flava koloro kreita de krokoito populariĝis kiel moda koloro.
En 1797, Louis Nicolas Vauquelin ricevis krokoiton. Li produktis kromian oksidon (CrO3) per miksado de crocoite kaj klorida acido (HCl). En 1798, Vauquelin produktis metalan kromon per lignokarba forno. Li trovis kromon en gemoj kiel rubeno kaj smeraldo. Li sukcesis izoli puran kromon.
Dum la 1800-oj, kromo estis uzata kiel farbo kaj tanada salo. Nun ĝia uzado estas primare (85%) en metalaj alojoj, aparte en rustorezista ŝtalo [2]. Ĝi estas ankaŭ uzata en la kemiaj kaj metalaj industrioj.
Kromo nomiĝis pro la greka vorto "Chrôma" (kiu signifas koloro), ĉar estas multe da koloraj kombinaĵoj kun kromo.
Trivalenta kromo (Cr(III)) nature troviĝas en multaj nutraĵoj kaj estas vendita kiel nutra suplemento, kvankam ne estas sufiĉaj pruvoj, ke nutra kromo provizas nutrajn avantaĝojn al homoj.[3][4] En 2014, la Eŭropa Aŭtoritato pri Nutraĵsekureco konkludis, ke esplorado pri nutra kromo ne pravigis ĝian agnoskon kiel esenca nutraĵo.[5]
Dum kroma metalo kaj Cr(III)-jonoj estas konsiderataj netoksaj, kromato kaj ĝiaj derivaĵoj, ofte nomataj "heksavalenta kromo", estas toksaj kaj kancerigaj.[6] Laŭ la Eŭropa Agentejo pri Kemiaĵoj (ECHA), kroma trioksido, kiu estas uzata en industriaj galvanizaj procezoj, estas "substanco de tre alta zorgo" (SVHC).[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Formo laŭ PIV.
- ↑ "Kiel Nikelo kaj Kromo Afektas la Ecojn de Aŭstenitaj Neoksideblaj Ŝtalaj Pulvoroj". Stanford Powder. Prenite la 13an de marto 2025.
- ↑ "Chromium". Office of Dietary Supplements, US National Institutes of Health. 2 June 2022. Retrieved 17 October 2024.
- ↑ Chromium". Micronutrient Information Center, Linus Pauling Institute, Oregon State University, Corvallis. January 2024. Retrieved 17 October 2024.
- ↑ "Scienca Opinio pri Dietaj Referencaj Valoroj por Kromo". EFSA Journal. 12 (10). Eŭropa Aŭtoritato pri Nutraĵsekureco: 3845. 18 septembro 2014. doi:10.2903/j.efsa.2014.3845. Prenite la 17an de oktobro 2024.
- ↑ "Kiel Kromo Afektas La Korpon". Stanford Advanced Materials. Prenite la 13an de junio 2025.
- ↑ "Substancaj Informoj – ECHA". echa.europa.eu. Arkivita de la originalo je la 23a de novembro 2021. Prenita la 17an de januaro 2022.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kromiato (kromia acido)
- Kromito (erco)
- Kalia dukromiato
- Natria dukromiato
|