Konstanta ondumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
aparato por konstanta ondumado, 1929
muzeo en Todtnau en la Nigra Arbaro, lulilo de la ondumad-tekniko

Konstanta ondumado[1] estas ĥemia transformprocezo. Tie glata hararo iĝas ondumita aŭ buklitaj. Ĝin kreas profesie frizistoj en sia lokalo, sed intertempe ekzistas ankaŭ helpiloj por privata, hejma faro.

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

Hara deformado venas per ĥemia reago sur harkeratino. La cistinaj ligoj en la harkeratino, kiuj respondecas pri la mekanika forto, estas rompitaj per redukto kun tioglikola acido. La moligitaj haroj nun povas esti formataj en la deziratan formon per buklilo. Per oksigenado kun hidrogena peroksido, la disulfidaj ligoj, kiuj disponigas stabilecon, povas esti restarigitaj de la reduktitaj sulfhidrilgrupoj. La haroj nun restas en la dezirita formo.

Inventis la menciitan teknikon frizadmajstro Karl Ludwig Nessler el Todtnau en 1906 kaj patentigis ĝin en 1910[2]. En la kulturdomo de Todtnau spekteblas daŭra ekspozicio pri Nessler kaj liaj revoluciaj atingoj.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erich-Dieter Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto, VEB Verlag Enzyklopädie, Leipzig 1983, p. 111
  2. Reinhard Welz: Die Technik der Haararbeiten und ihre Verwendung. Welz Vermittler Verlag e.K., 2004, ISBN 978-3-937805-50-4, p. 224
  3. Dauerwellen-Ausstellung