Hidrazino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hidrazino
Hydrazine-2D-A1.png
Plata kemia strukturo de la
Hidrazino
Hydrazine-3D-balls.png
Tridimensia kemia strukturo de la
Hidrazino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dunitrogena kvarhidrido
  • Duazano
Kemia formulo
N2H4
CAS-numero-kodo 302-01-2
ChemSpider kodo 8960
PubChem-kodo 9321
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora fumiganta likvaĵo
Molara maso 32.0452 g·mol-1
Denseco 1.021g cm−3
Fandpunkto 2 °C
Bolpunkto 114 °C
Refrakta indico  1,47
Ekflama temperaturo 37 °C[1]
Acideco (pKa) 8.10
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 59 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R45 R10 R23/24/25 R34 R43 R35
Sekureco S53 S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H300, H301, H301, H311, H314, H317, H330, H331, H350, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P281, P284, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P311, P312, P320, P321[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La HidrazinoDuazano estas neorganika komponaĵo kies molekula formulo estas N2H4. Ĝi estas senkolora bruligebla likvaĵo kun amoniakosimila odoro. Hidrazino estas alte toksa kaj substanco kaj danĝere malstabila escepte se manipulita en solvaĵo. Ĉirkaŭ la jaro 2000, proksimume 120 mil tunoj da hidrazinhidrato estis jare produktitaj en la tuta mondo, kio peze egalvolaras al 64% de akva hidrazinsolvaĵo.

Hidrazino estas ĉefe uzata kiel ŝaŭmiga agento en la preparado de polimeraj ŝaŭmoj, tamen ĝi ankaŭ uzatas kiel antaŭiloj de polimerizaj kataliziloj kaj farmaciaĵoj. Krom tio, la hidrazino uzatas kiel porraketa brulaĵo, kaj por prepari la gasgeneraĵojn uzatajn en la protektaj aerkusenoj. Hidrazino ankaŭ uzatas en la vaporcikloj de la Elektrostacioj nukleaj kaj konvenciaj kiel oksigenkonsumilo por kontroli la dissolvitan oksigenon kiel klopodo por redukti la korodan procezon, laŭ la ekvacio:

N2H4 + O2N2 + 2 H2O

Ĝi ankaŭ uzatas kiel ĵetpafanto de artefaritaj satelitoj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

La hidrazinoj estas reakciproduktoj inter du aminoj primaraj aŭ sekundaraj.

R - NH    +   NH - R  →  R - N - N - R  + H2
    |         |               |   |
    R         R               R   R

Sintezo kaj fabrikiĝo[redakti | redakti fonton]

Theodor Curtius (1857-1928) unue sintezis la hidrazinon, en 1889, per tre malfacila procezo. Emil Fischer kojnis la vorton en 1875. Sed la pura anhidra hidrazino estis preparita de la nederlanda kemiisto Lobry de Bruyn, en 1895. La hidrazino ankaŭ produktiĝas en la Procezo Olin-Raschig de Natria hipoklorito (la aktiva agento en multaj blankigiloj) kun amoniako, kies procezon li anoncis en 1907. Ĉi-metodo sin bazas sur la reakcio de la kloramino kun amoniako.

NH2Cl + NH3 → H2N-NH2 + HCl

Alia maniero por la hidrazinproduktiĝo rilatas al la urea oksidado kun Natria hipoklorito:

(H2N)2C=O + NaOCl + 2 NaOH → N2H4 + H2O + NaCl + Na2CO3

La hidrazino ankaŭ estas sintezebla elde la amoniako kun Hidrogena peroksido laŭ la Procezo Pechiney-Ugine-Kuhlman, akorde kun la jena formuliĝo:

2 NH3 + H2O2 → H2N-NH2 + 2 H2O

Alia laboratoria maniero produkti la hidrazinon estas per interagado de amoniako kun natria hipoklorito:

2 NH3 + NAClO → H2N-NH2 + NaCl + H2O

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]