Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria)
kristana preĝejo
Informaro
Eklezio: katolika
Komunumo: Reggio di Calabria
Diocezo: Arĥidiocezo de
Reggio Calabria-Bova
Provinco: Reggio Calabria
Konstruado: 1629; 1928 (nuna konstruaĵo)
Stilo: Novromaniko
Geografia situo 38° 11′ 2″ N, 15° 38′ 25″ O (mapo)38.18415.6403Koordinatoj: 38° 11′ 2″ N, 15° 38′ 25″ O (mapo) f1
Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria) (Italio)
Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria) (Italio)
DEC
Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria)
Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria)
Situo de Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria)
Map
Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria)
Ŝtato:  Italio
vdr

La Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria) (itale Chiesa di San Francesco di Paola (Reggio Calabria)) estas preĝejo de la 17-a jarcento kiu troviĝas en la kvartalo Catona de Reggio di Calabria, en Italio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de tiu preĝejo estas nedisigebla de tiu de la monaĥejo de Minimuloj. La unua konstruaĵo komenciĝis en 1629, sed la preĝejo estis detruita de tertremo en 1783 kaj rekonstruita poste en 1790. En 1809, La Minimuloj estis devigataj forlasi la preĝejon post la forigo de religiaj ordenoj decidita de Napoleono.

En 1849, kongregacio estis fondita en la preĝejo. La preĝejo estis rekonstruita en 1875. Nova detruo de la vilaĝo, inkluzive la preĝejon, okazis dum la tertremo de 1908. La rekonstruado de la preĝejo, kiam la vilaĝo estis rekonstruita en 1928, donis al ĝi ties nunan aspekton[1].

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo, kun novromanika stilo, prezentas sur sia fasado malgrandan loĝion kaj ŝtuparojn. La ĉefa pordo montras en la supera parto mozaikon kun la bildo de Sankta Francisko de Paola kaj grandan fenestrorozon.

La sonorilejo havas fenestrojn vertikale dividitajn kaj piramidan tegmenton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. itale Chiesa di San Francesco di Paola in Catona. Sistema Informativo Unificato per le Soprintendenze Archivistiche.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]