Jean Marot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean Marot
La verkoj de Jehan Marot, 1723, eldonita de Antoine-Urbain Coustelier (1714-1763)
La verkoj de Jehan Marot, 1723, eldonita de Antoine-Urbain Coustelier (1714-1763)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1450 (1450-01-01)
en Mathieu
Morto 1-an de januaro 1526 (1526-01-01) (76-jara)
en Parizo
Lingvoj franca lingvomeza franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Clément Marot
Okupo
Okupo poeto • verkisto
Information icon.svg
vdr


Jean Marot [ʒɑ̃ ma'ʁo] (1450-1526) estis franca komponisto, kronikisto, poeto kaj retorikulo, patro de Clément Marot (1496-1544), influita de la mezepoka poezio, ĉefe de Martin Le Franc (1410-1461), Jean de Meung (1240-1305), Kristina de Pizano (1363-1434), Alain Chartier (1385-1430) kaj aliaj[1], vivis en la kortegoj de Ludoviko la 12-a (1462-1515) kaj Francisko la 1-a (1494-1547), kaj apartenas al grupo konata kiel la grandaj retorikuloj[2] kune kun Jean Molinet (1435-1507), Jean Meschinot (1420-1591), Jehan Robertet (1405-1492), Georges Chastelain (1405-1475) kaj aliaj, pli konata pro siaj du vojaĝoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia preferata romano estis La Romano de la Rozo kaj pro lia bona konduto kaj talento kiel poeto, li meritis la atenton de Ana de Bretonio (1477-1514), estonta edzino de Ludoviko la 12-a (1462-1515), kaj, en 1506, li fariĝis ŝia sekretario kaj elektita poeto. De ŝi komisiita, li partoprenis en du ekspedicioj de la reĝo Ludoviko la 12-a al Ĝenovo kaj Venecio, kiujn li eternigis en siaj du verkoj: "Vojaĝo al Ĝenovo" kaj "Vojaĝo al Venecio", kie liaj fantazioj ne mallumigis la historian precizecon.

En 1515, okaze de la morto de Ludoviko, li ekaktivas serve de la reĝo Francisko la 1-a (1494-1547), kiel paĝio kaj ĉambristo, kaj donis al sia majstro dediĉo-pruvon, komponante al li poemon kie la Nobelaro, la Eklezio kaj la Laboristaro, la tri ordenoj kiuj devas defendi la kaŭzon de la suvereno, estis malkontentaj pro la kreado de novaj impostoj.

Lia patro Clément Marot, renoma poeto, ankaŭ estis protektito far Ana de Bretonio, kaj lia filo Michel Marot same estis poeto.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Voyage de Gênes[3]
  • A tout jamais, d'un amour immuable
  • Coeur endurci plus que la roche bise
  • D'avoir esgard à l'Honneur
  • D'eviter oisiveté
  • De bien faire durant la vie
  • De constance
  • Voyage de Venise
  • Epîtres, (du leteroj: unue adresita de la parizaj damoj al la reĝo Francisko la 1-a post la malvenko de la svisoj, kaj alia de la samaj parizaj damoj al la korteganoj de Francio kiuj estis en Italio)
  • Œuvres, la verkoj de Marot estis kompilitaj, en 1723, de la franca eldonisto Antoine-Urbain Coustelier (1714-1763), kiu inkludas laboroj de lia filo Michel Marot, aliaj de lia patro Clément Marot, kune kun poeziaĵoj de François de Sagon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]