Uzanto-Diskuto:LiMr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LiMr!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 01:26, 11 dec. 2017 (UTC)

Informkesto homo[redakti fonton]

Estimata LiMr! Bonvolu rekontroli vian redakton pri naskonomo, ekz-e George Sand. Naskonomo ne videblas por mi, nur malplena spaco. Sincere Moldur (diskuto) 22:00, 19 dec. 2017 (UTC)

Dankon por la rimarko. Ho, io estis bona, io estis malbona... Eble nun ĉio estas bona. Bolvolu provi ĝin! Dankon --LiMr (diskuto) 22:44, 19 dec. 2017 (UTC)

Ruĝa LiMr[redakti fonton]

Saluton. Vi faras etajn redaktetojn en ĵus kreitaj artikoloj. Ĉar vi ankoraŭ estas neregistrita, dum multe da redaktoj, tiuj artikoloj aperos kun malbela averto reviziotaj. Bonvolu registriĝi. Sufiĉas diri LiMr estas LiMr. Dankon.--kani (diskuto) 22:24, 7 jan. 2018 (UTC)

Saluton, mi ne scias, ke mi komprenas. Ĉu la problemo estas mia ruĝa nomo? Aŭ ..., ĉu la problemo estas ke mia redaktetoj bezonas kontrolojn (patrolitojn)? Kion vi pensas "registriĝi"? Fari mian vikipediistan paĝon? Tio solvos nur mian ruĝan nomon, sed ne solvos kontrolojn, ĉu ne? Dankon por klarigo. --LiMr (diskuto) 18:33, 8 jan. 2018 (UTC)
Jes, la problemo estas ke viaj redaktetoj bezonas kontrolojn (patrolotajn) kaj ĵus kreita artikolo, pro foje banalaj detaloj kiel paso de informkesto al Informkesto, restas malbela kun averto por kontrolneceso. Ju pli antaŭe vi registriĝu des pli antaŭe viaj redaktetoj ne postulos kontrolon.--kani (diskuto) 23:20, 21 jan. 2018 (UTC)
Nun mi havas mian malgrandan Vikipediistan paĝon, sed miaj redaktetoj ĉiam bezonas kontrolojn. Kion alian mi faru? Kiel mi registriĝas pli? --LiMr (diskuto) 16:41, 22 jan. 2018 (UTC)
Mi trovis ĉi tion: Ĉiu enskribita uzanto aŭtomate fariĝos revizianto, se tiu ekredaktis antaŭ almenaŭ 60 tagoj, faris almenaŭ 300 redaktojn al artikoloj, redaktis uzantopaĝon, provizis validan retadreson, havas malplenan forbarprotokolon kaj kelkaj aliaj postuloj estas plenumitaj. Tiaj uzantoj povas aŭtomate ricevi la rajton.
  • 60 tagoj - 18.10.2017 mia unua kontribuo ĉi tie - OK
  • 300 redaktojn - pli ol 2000 redaktojn - OK
  • uzantopaĝon - nun OK
  • validan retadreson - OK
  • malplenan forbarprotokolon - eble OK
  • aliaj postuloj - ???
En Preferoj mi vidas: Ano de grupoj: Aŭtomate konfirmitaj uzantoj, Uzantoj - Mi provos atendi.--LiMr (diskuto) 17:14, 22 jan. 2018 (UTC)
Mi supozas, ke tiuj postuloj estas el via registriĝo, pro tio ĝi urĝis. Jes, vi pravas. Nun oni devos atendi, se mi bone komprenas.--kani (diskuto) 21:22, 22 jan. 2018 (UTC)
Solvo: RG72 donis al mi rajton "mempatrolatoj". --LiMr (diskuto) 18:18, 4 feb. 2018 (UTC)

Redakto[redakti fonton]

Saluton! Mi redaktis Sakaka, kiam ankaŭ vi faris tion. Tio malhelpis min pro la t. n. redakta konflikto. Nature vi rajtas fari tion, tamen estus pli bona, se vi lasus la ĵus kreitajn artikolojn. Mi ne uzas la averton "redaktata" kaj mi ne faras artikolojn jam tuj preta.--Crosstor (diskuto) 13:08, 3 feb. 2018 (UTC)

Bone, mi komprenas. --LiMr (diskuto) 16:17, 3 feb. 2018 (UTC)

Via peto pri robot-permeso[redakti fonton]

Saluton, Mi vidis vian peton pri permeso uzi roboton, sed mankas iu priskribo pri kio la roboto devas fari. Ĉu vi povus aldoni ĝin kun ekzemplo de dif? Amike, Alaŭdo ۩ 09:38, 15 feb. 2018 (UTC)

Saluton, mi ĉefe aldonas informkestojn, ŝablonojn kaj kategoriojn al artikoloj pri homoj kaj geografio. Mi volas uzi mian roboton ankaŭ por fari tion. --LiMr (diskuto) 18:26, 15 feb. 2018 (UTC)

Dankon pri "Ne sufiĉe"[redakti fonton]

Sed mi ĵus finis la "sufiĉe hela", kaj por la "sufiĉe granda" mi hezitas inter "ete" "iom", "meze", ne tro" ... aŭ "granda" tute simple.

Sed en alia latero, mi tradikis la anglan "Behavioural sciences" per "Sintena scienco" antaŭ konstati ke "Konduta scienco" pli taŭgas. (ekzistas Konduta neŭroscienco kvankam nun ankoraŭ ruĝa)

Se via roboto povas fari ion...

Mi tre dankas vin

--Jean-François Clet (diskuto) 12:03, 17 feb. 2018 (UTC)

Bone, mia roboto volas helpi vin. Vi povas skribi min nur la malbonan vorton kaj la bonan vorton (aŭ frazon), ekzemple "Sintena scienco" -> "Konduta scienco". Sed mi vidas nur kvar trovojn de "Sintena scienco". Robotoj estas pli bonaj por multaj paĝoj, minimime dekoj. --LiMr (diskuto) 12:34, 17 feb. 2018 (UTC)
(Vi aldonis frazon supre.) Mi ne scias, ke mi (aŭ vi) komprenas. Ĉu vi volas, ke oni kreas artikolon "Konduta neŭroscienco"? Robotoj ne tradukas artikolojn. Robotoj povas anstataŭigi vortojn per aliajn vortojn en multaj paĝoj. Kiel vi faris "estas sufiĉe granda kaj hela" -> "estas iom granda kaj hela". Robotoj povas fari tion: "Sintena scienco" -> "Konduta scienco", aŭ "Konduta scienco" -> "[[Konduta neŭroscienco]]", aŭ "[[Konduta scienco]]" -> "[[Konduta neŭroscienco|Konduta scienco]]", ... Se vi sendos al mi ĝustan doniton de tasko, mi plezure helpos fari ĝin. --LiMr (diskuto) 14:25, 17 feb. 2018 (UTC)

Kirkoj vs Preĝejoj[redakti fonton]

Saluton kara! Mi rimarkis ke vi pliordigas rilatajn kategoriojn kaj havas proponon. Ĉu vi povus solvi ankaŭ la problemon, kiu ĝenas min (kaj ne nur min) — anstataŭigi la neŭzatan en reala Esperanto vorton kirko per la kutima kaj normala preĝejo? Oni jam fakte decidis fari tion, sed evidente ĝis nun mankas kuraĝulo kun sufiĉa tempo aŭ spertulo kun bone agordita roboto. Antaŭdankon!--RG72 (diskuto) 06:05, 4 mar. 2018 (UTC)

Saluton, mi ne estis certa ke mi povas fari tion. Bone, mi komencas solvi la problemon de ekzistantaj alidirektoj [[Kategorio:Kirkoj ... ]] al [[Kategorio:Preĝejoj ...]]. Poste mi alinomos kategoriojn [[Kategorio:Kirko ...]] (nuntempe neekzistantaj alidirektoj). Dume mi ne alinomos paĝojn. --LiMr (diskuto) 10:05, 4 mar. 2018 (UTC)

Hungaraj preĝejoj[redakti fonton]

Mi dankas vian diligentecon pri hungaraj preĝejoj. Tio estis kaŭzinta de diskuto de administrantoj. Origine mi donis unuecajn titolojn. Kiam mi komencis krei ilin, mi faris debaton. Nur post longaj laboroj aperis kritikistaj administrantoj. Miaopinie la strukturo estas plibonigebla:

  • ĉefkategorio: kristanaj preĝejoj aŭ simila
  • subkategorioj:
    • romkatolikaj (tio nun ne ekzistas)
    • kalvinanaj
    • luteranaj
    • grekokatolikaj
    • ktp
    • kapeloj, bazilikoj, katedraloj, fortresopr, ktp

--Crosstor (diskuto) 14:01, 10 mar. 2018 (UTC)

Saluton, estas sendiskuta ke la titoloj kaj la strukturo povas ŝanĝiĝi iam kaj iam. En aliaj vikipedioj tio estas facila laboro por robotoj. Sed esperanta vikipedio malhavas robotojn. Tial mi helpas solvi tion. Mi jesas vian opinion de la strukturo. Mi provas labori plu. Iam kaj iam vi povas vokti aŭ sugesti sekvan ŝanĝon de kategorioj.

Sed mi nekomprenas kristanajn grupojn - protestanta, kalvinisma, kalvinana, ... kaj tio estas malfacila por mi, kiam mi konektas kategoriojn al Vikidatumoj‑ero (por konekto al aliaj vikipedioj). Mi ne povas fari ĉi tiu parto de laboro. --LiMr (diskuto) 14:51, 10 mar. 2018 (UTC)

Movitaj kategorioj[redakti fonton]

Maldekstre, klakante je "Ligiloj ĉi tien" vi povas trovi la alidirektan originalan artikolon, kategorion.

Ĉu vi pensis pri tio?Narvalo (diskuto) 21:18, 12 mar. 2018 (UTC)

Dankon, tio helpos min iom (trovi originalan kategorion). Mi ne uzis tion por kategoriojn. Sed, ĉu mi eblas havi liston de kategorioj kun alidirekto? Se ne, mi devas provi ĉiajn kategoriojn. Amike ... --LiMr (diskuto) 21:35, 12 mar. 2018 (UTC)
Mi traserĉis tie ĉi, sed sensukcese. Morgaŭ, dum labortempo, eble mi povas helpi vin pri la listigo.:).Narvalo (diskuto) 21:52, 12 mar. 2018 (UTC)
Ŝajne, mi trovis parton el ili: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kategorio:Redirects_connected_to_a_Vikidatumoj_item&action=edit&redlink=1 (inter https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Dezirataj_kategorioj)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis, ke vi lastatempe redaktas multe pri lokoj kaj temoj al mi proksimaj, ofte en artikoloj de mi fonditaj kaj ekde tiam ĝis nun neniam plu tuŝitaj. Mi tre ĝojas! Ĉu eble estas bona tempo por interkonatiĝi? Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 08:53, 11 maj. 2018 (UTC)

Saluton! Jes, mi ankaŭ rimarkis, ke mi redaktis multajn viajn artikolojn. Mi pensas, ke vi havas Amikumu, ĉu ne? :) --LiMr (diskuto) 15:26, 11 maj. 2018 (UTC)

Kursiva[redakti fonton]

Saluton! Mi trovis kursivan preĝejon Kalvinana preĝejo (Őriszentpéter), poste se vi klakas al la kursiva kat., pliaj preĝ. estas videblaj. --Crosstor (diskuto) 15:25, 26 jul. 2018 (UTC)

Nun ĉio estas en Kategorio:Kalvinanaj preĝejoj en Hungario. --LiMr (diskuto) 21:21, 26 jul. 2018 (UTC)