Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Jeseník. Pri municipo, kiu portis tiun ĉi nomon antaŭe, temas artikolo Kamberk. Pri montaro kun pola nomo Góry Złote temas artikolo Riĥleba montaro.
Zlaté Hory (laŭvorte Ora Montaro) estas urbo en Ĉeĥio situanta en Ĉeĥa Silezio ĉe ĉeĥa-pola limo, 30 km nordokcidente de urbo Bruntál, 15 km nordnordoriente de distrikta urbo Jeseník. Vivas ĉi tie 3 620 loĝantoj (2022).
Zlaté Hory (antaŭe (1869-1948) Cukmantl, la hodiaŭa nomo ekde la jaro 1945) estas malnova minista urbo, kies prospero estis kunigita kun kolonigado en la 12-a jarcento, subtenata de olomouca kaj vroclava episkopejo en konekso kun malkovro de ortrovejoj. Ĝi estis kaj estas centro de erctrovejo de Zlaté Hory, la urbo ĝi estas ekde la jaro 1263. Oni unue akiris la oron per ellavado el sablo, pli malfrue eĉ per subsupraĵa minado, precipe en Příčný vrch (Transversa Monto) sude de la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La minado kulminis en la 16-a jarcento, en la 18-a jarcento venis malfloro. La plej granda peco de oro (1,78 kg), trovita en la jaro 1591, estis dediĉita al imperiestro Rudolfo la 2-a. En pli juna periodo oni minis ankaŭ arĝenton kaj neferajn metalojn (ĉefe kupron). En la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo troviĝas pluraj spuroj kaj antropogenaj formoj post historia kaj ankaŭ antaŭ nelonga minado (precipe en Příčný vrch). Hodiaŭ Zlaté Hory estas refreŝigeja kaj turisma centro.