Dolní Údolí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Údolí
germane Nieder-Grund
domaro
Dolní Údolí
Oficiala nomo: Dolní Údolí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Zlaté Hory
Historiaj regionoj Silezio, Nazia Germanio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 60
Situo Dolní Údolí
 - alteco 515 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 21″ N 17° 20′ 42″ O / 50.23917 °N, 17.34500 °O / 50.23917; 17.34500 (mapo)
Katastro 6,48 km² (648 ha) Dolní Údolí
Loĝantaro 33 (2021)
Denseco 5,09 loĝ./km²
Unua mencio 1450
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 76
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Údolí
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Údolí (ĝis 1949 Dolní Grunt, germane Nieder-Grund, Niedergrund, Nieder Grund) estas domaro en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Vivas ĉi tie 33 loĝantoj (2021). Ĝi situas 6 km sudokcidente de Zlaté Hory, en montetaro Zlatohorská vrchovina apud ties dislimiĝo kun montaro Hrubý Jeseník, sur meza fluo de rojo Olešnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolní Údolí estas unuafoje menciata en la jaro 1450 kiel Dolní Olešnice (germane Nieder-Olsnitz), komence de la 16-a jarcento jam sub nomo Nieder Grund. Sed eblas, ke rilatas ĝin jam pli malnovaj mencioj al la jaroj 1337 kaj 1338. Minado de oro kaj fererco, dokumentita arkeologie en la ĉirkaŭaĵo jam en la 13-a jarcento, atestas pri frua estiĝo de la vilaĝo. Tio estis devene minista domaro de minista urbo Zlaté Hory. En 1673 ĉi tie estis konstruita forĝejo por malpli kvalita fero, efikis ĉi tie ankaŭ monstampejo kaj produktejo por produkti sulfatan acidon. En la 18-a jarcento ĉi tie funkciis bierfarejo.

Ĝis nuligo de patrimonia administrado en la jaro 1850 Dolní Údolí apartenis al senjorujo Cukmantl (Zlaté Hory), kiu estis en posedaĵo de vroclavaj episkopoj. Ekde la jaro 1949 la municipo estis kunigita kun Horní Údolí en unu municipon sub nomo Údolí. En la jaro 1960 Dolní Údolí estis kiel domaro alligita al Zlaté Hory.

En la jaro 1938 post munkena interkonsento la municipo estis alligita al Germanio kaj la 8-an de majo 1945 ĝi estis konkerita fare de Ruĝa Armeo. Ĝis la jaro 1945 la municipo estis pure germana. Post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj post la jaro 1945 estis en Horní kaj Dolní Údolí ekloĝintaj vico da grekaj familioj, kiuj ekloĝis en Ĉeĥoslovakio sekve de intercivitana milito. Sed multaj el la novaj loĝantoj revenis Grekion post ŝanĝo de interrilatoj en la jaro 1975.

En la jaro 1953 ĉi tie kraŝis ĉasaviadilo de pola aerarmeo.

En la municipo estas konservita vico da precipe popolaj konstruaĵoj el la 19-a jarcento.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869534
1880542
1890572
1900552
1910508
1921451
JaroLoĝantoj
1930469
1950214
1961138
1970132
198066
199126
JaroLoĝantoj
200119
201127
202133

En Dolní Údolí estas registritaj 60 adresoj: 53 daŭraj objektoj kaj 7 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 47 domoj, el tio 11 daŭre loĝataj.