Salisov
Salisov | |
germane Salisfeld | |
vilaĝo | |
Preĝejo en Salisov
| |
Oficiala nomo: Salisov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Zlaté Hory |
Historiaj regionoj | Silezio, Nazia Germanio |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Domoj | 31 |
Situo | Salisov |
- alteco | 390 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 16′ 35″ N 17° 20′ 11″ O / 50.27639 °N, 17.33639 °O (mapo) |
Katastro | 17,93 km² (1 793 ha) Ondřejovice v Jeseníkách |
Loĝantaro | 27 (2021) |
Denseco | 1,51 loĝ./km² |
Fondo | 1795 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 75 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Salisov | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Salisov (germane Salisfeld, pole Salisów) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Ĝi situas 2,5 km norde de Ondřejovice kaj 4,5 km okcidente de Zlaté Hory, sur norda deklivo de monteto Stražisko, proksime de ŝoseo el Zlaté Hory al Mikulovice. Vivas ĉi tie 27 loĝantoj (2021).
Salisov situas en katastra teritorio Ondřejovice v Jeseníkách kun areo 17,93 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Domaro Salisov estis fondita en la jaro 1795 fare de prusia nobelo Karl Ignaz von Salis, posedanto de bieno Ondřejovice, laŭlonge laŭ imperia ŝoseo el Zlaté Hory ĝis Mikulovice (la ŝoseo estis en la jaro 1875 transmetita pli malproksimen de la vilaĝo).
La unua ligna kapelo en Salisov estis konstruita en la jaro 1823, sed jam la sekvantan jaron ĝi subiĝis al ŝtormo. Anstataŭigis ĝin nur sonorilo. Nova ligna kapelo estis konstruita en la jaro 1880 kaj disvastigita en la jaro 1892, sed je du jaroj pli malfrue ĝi estis anstataŭigita de ĝis nun ekzistanta masonita konstruaĵo de filia preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria.
Salisov apartenis ĉiam al Ondřejovice kaj estis elmembrigita kun ĝi al Zlaté Hory la 13-an de februaro 1964.
Konsisto de Salisov estas grupo da domoj Srncov (antaŭe Königova Výšina, germane Königsberg), direkte al Javorná, estiĝinta en la 19-a jarcento. En la jaro 1930 ĉi tie estis 4 domoj kaj 18 homoj., en la jaro 2003 tri domoj, el tio du loĝataj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 256 |
1880 | 287 |
1890 | 309 |
1900 | 306 |
1910 | 330 |
1921 | 286 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 288 |
1950 | 117 |
1961 | 107 |
1970 | 76 |
1980 | 47 |
1991 | 34 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 45 |
2011 | 31 |
2021 | 27 |
En Salisov estas registritaj 20 adresoj : 19 daŭraj objektoj kaj 1 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 19 domoj, el tio 15 daŭre loĝataj.
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Kurt Knispel (1921–1945), germana tankisto - tanka aso
|