Šumperk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šumperk
germane Mährisch Schönberg
urbo
Ĉefavenuo en Šumperk
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Šumperk
Kromnomo: Pordego al Jeseníky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Šumperk
Historia regiono Moravio
Montaro Hanuŝovica montetaro
Rivero Desná
Situo Šumperk
 - alteco 330 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 09″ N 16° 58′ 16″ O / 49.96917 °N, 16.97111 °O / 49.96917; 16.97111 (mapo)
Areo 27,91 km² (2 791 ha)
Loĝantaro 25 061 (2023)
Denseco 897,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1281
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 787 01
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 523704
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 30
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šumperk
Retpaĝo: www.musumperk.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Muzeo
Šumperk en la jaro 1864

Šumperk estas distrikta urbo de Ĉeĥio, en kiu loĝas 25 061 loĝantoj (2023). La urbo situas en norda Moravio kaj ĝi estas elirejo al montaro Jeseníky.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohdíkov, Bludov, Nový Malín, Vikýřovice, Bratrušov, Rejchartice, Dolní Studénky, Rapotín kaj Ruda nad Moravou.

Historio[redakti | redakti fonton]

Šumperk estis fondita komence de la 70-aj jaroj de la 13-a jarcento, sed la unua mencio el la jaro 1281 parolas pri ĝi kiel pri la urbo. Fine de la 14-a jarcento la urbo akiris multajn privilegiojn kaj je cent jaroj pli malfrue (1496) ĝi fariĝas posedaĵo kaj pli malfrue sidejo de Žerotín-anoj. Al la tempo de ilia regado rememorigas restaĵoj de ŝtonaj remparoj. Šumperk prosperis ankaŭ kiel reĝa kamera urbo. Post batalo sur Blanka Monto kaj post gravaj damaĝoj dum la tridekjara milito, kaŭzitaj de la sveda soldataro, fariĝis en la tempo de dura rekatoligo kaj germanigo ties administrantoj ĝis la jaro 1848 Lichtenštejn-anoj. Ĝis la 2-a duono de la 17-a jarcento estas de tie konataj sorĉistaj procesoj. Nur fondado de teksmanufakturoj alportis al la urbo disvolviĝon, pli malfrue estis fondataj fabrikoj, kiuj komune kun maŝinindustriaj uzinoj kaj uzinoj por prilabori lignon ŝanĝis la urbon en modernan industrian urbon. En la 2-a duono de la 19-a jarcento kontribuis al kresko de la urbo malfondo de la remparoj kaj la urbaj portaloj, same kiel alfikso al fervojlinio kaj ĝia disvastiĝo al montaro Jeseníky.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 285
18808 562
189013 331
190011 636
191013 329
192116 006
JaroLoĝantoj
193015 718
195017 192
196119 266
197023 683
198031 873
199130 422
JaroLoĝantoj
200129 490
201426 806
201626 478
201726 305
201826 151
201925 957
JaroLoĝantoj
202025 836
202125 182
202224 910
202325 061

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo - triala, origine renesanca konstruaĵo supozeble el 1496-1504; rekonstruita en klasikisma stilo en tri etapoj en duono de la 19-a jarcento
  • Eksa dominikana monaĥejo kun monaĥeja preĝejo de Anunciacio de Virgulino Maria - frubaroka monaĥejo el la 2-a duono de la 17-a jarcento kun gotika kerno, adaptita en la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento
  • Secesia preĝejo de Sankta Johano la Baptisto - ununava frubaroka preĝejo kun origina kerno el la 13-a jarcento, konstruita post incendio de la urbo en 1669, adaptita en 1769
  • Preĝejo de Sankta Barbara - ununava baroka preĝejo el 1753-1755 kun valora pentroornamo
  • Malnovkatolika preĝejo de Sankta Johano la Evangeliisto - secesia konstruaĵo el komenco de la 20-a jarcento
  • Resto de la urba muregaro el periodo post 1496
  • Urbodomo sur la ĉefplaco, konstruita en 1909 - 1911 en stilo de saksa novrenesanco kun secesiaj detaloj
  • Patrujscienca muzeo - konstruaĵo en empira kaj novrenesanca stilo situanta en la urba parko
  • Teatro Šumperk
  • Urbanaj domoj en renesanca kaj baroka stiloj
  • Baroka pesta kolono kun statuaro el 1719

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo de la urbo situas grava banloko Velké Losiny kaj malpli granda banloko Bludov. Norde de la urbo estas en romantika pejzaĝo Městské skály (Urba rokaro) kun rokaj kreaĵoj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj en Šumperk[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Šumperk[redakti | redakti fonton]

En la urbo aktivas Esperanto-klubo, kiu havas propran retpaĝaron - vidu en Eksteraj ligiloj.

En jaro 2011 okazis en Šumperk kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, detalojn vidu ĉi tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]