Brodek u Konice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brodek u Konice
(Německý Brodek)
germane Deutsch Brodek
municipo
Kostel svatého Petra a Pavla - boční pohled, Brodek u Konice, okres Prostějov.jpg
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Brodek u Konice CZ flag.png
Flago
Brodek u Konice CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Brodek u Konice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Konice
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Drahana montetaro
Situo Brodek u Konice
 - alteco 595 m s. m.
 - koordinatoj 49° 32′ 55″ N 16° 49′ 58″ O / 49.54861 °N, 16.83278 °O / 49.54861; 16.83278 (mapo)
Areo 14,15 km² (1 415 ha)
Loĝantaro 816 (2023)
Denseco 57,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1379
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 46
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 589314
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Brodek u Konice
Retpaĝo: www.brodek-u-konice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Brodek u Konice (germane Deutsch Brodek) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Prostějov en Regiono Olomouc. Vivas ĉi tie 816 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1379. En la jaro 1872 Brodek ricevis kromnomon Německý Brodek – Deutsch Brodek. En la jaroj 1945–1946 la germanoj el Brodek estis ellandigitaj kaj Brodek estis enloĝigita de ĉeĥoj el la ĉirkaŭaĵo. La ofican nomon Brodek u Konice Brodek ricevis en la jaro 1952, por ke ĝi diferenciĝu de pluaj setlejoj de la sama nomo, precipe de proporcie proksimaj municipoj Brodek u Prostějova kaj Brodek u Přerova.

Brodek estis centro de la tn. lingva insulo Brodek, kiem krom ĝi apartenis ankaŭ municipoj Dešná, Labutice, Lhota u Konice, Runářov kaj Skřípov.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj por la tuta municipo; por la ties unuopaj partoj indikas tabeleto malpli supre, en kiu bildiĝas ankaŭ aparteneco de unuopaj partoj al la municipo aŭ sekva forŝiro.

Lokaj partoj 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj parto Brodek u Konice 2848 2855 2842 2539 2545 2234 2061 1217 1319 1191 1137 1012 933 868
Nombro de domoj parto Brodek u Konice 443 456 456 441 439 444 461 329 290 283 283 335 354 358

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
  • Krucifikso malantaŭ la preĝejo
  • Kapeleto en la municipo

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]