Česká Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 50°15′18″N 17°12′47″E  /  50.255°N, 17.21306°O / 50.255; 17.21306 (Česká Ves)
Česká Ves
germane: Böhmischdorf, pole: Czeska Wieś
municipo
Ceska Ves.jpg
Vido el belvedero sur Zlatý Chlum al Česká Ves
Česká Ves vlajka.jpg
Flago
Česká Ves znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Česká Ves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Rokaro Čertovy Kameny
Riveroj Bělá, Vidnavka
Situo Česká Ves
 - alteco 399 m s. m.
 - koordinatoj 50°15′18″N 17°12′47″E  /  50.255°N, 17.21306°O / 50.255; 17.21306 (Česká Ves)
Plej alta punkto Studniční vrch
 - alteco 992 m s. m.
Areo 24,51 km² (2 451 ha)
Loĝantaro 2 576 (12.01.2010)
Denseco 105,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1416
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 81
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 569356
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Česká Ves
Retpaĝo: www.cves.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Česká Ves (en traduko Ĉeĥa Vilaĝo) estas vilaĝo situanta en norda cismontaro de montaro Hrubý Jeseník, en valo de rivereto Bělá. La suda parto de la vilaĝo rekte ligas al distrikta urbo Jeseník, norde ĝi malproksimas de ŝtatlimo kun Pollando 13 km. La valo estas borderita de arbarkovritaj montetoj, kiu nordokcidente apartenas al terlangoj de montaro Riĥleba montaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj spuroj de loĝigo de la valo de rivero Bělá, norde de Jeseník, kie etendiĝas la hodiaŭa Česká Ves, tuŝas ĝis la 6-a jarcento. La vilaĝanoj estis anoj de slavaj triboj, vivantaj en teritorioj de suda Pollando. Skribmencioj pri vilaĝo kun nomo Waltherowici devenas el la jaro 1284, kiam estiĝis La fundamenta dokumento de vroclava episkopujo. La hodiaŭa nomo de la vilaĝo aperas nur en la jaro 1410.

La nomo havas sian devenon verŝajne laŭ ministoj (evidente el Kutná Hora), kiujn invitis por mini ferercon kaj oron sur montopiedo de monteto Zlatý Chlum ĉirkaŭ la jaro 1350 Hynek Muščín, tiama posedanto de la vilaĝo. Tiutempe jam la loĝantaro estis tute germangita de germanaj kolonistoj. La vilaĝo en la historio ne evitis al vico de katastrofoj. Tre difektis ĝin militmarŝoj de la tridekjara milito kunigita kun rabado, epidemio de pesto en 1627 kaj fine ankaŭ triste famaj sorĉistinaj procesoj, en kiuj estis ŝtiparumitaj 16 virinoj kaj 1 infano - plej multe el la vilaĝoj de regiono de Jeseník. Nur kun rompo de la 18-a jarcento ĝi notas pli bonajn tempojn. En 1804 vizitas lokan lernejon 140 infanoj. En la vilaĝo estas renovigita preĝejo, laboras muelejo kaj aliaj. Federacia fabriko ŝanĝiĝas en 1894 en akcian kompanion por produktado de fera varo - la hodiaŭa Ĉenfabriko.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj el Česká Ves ankaŭ meritis pri jeseníkaj banlokaj aferoj. En la jaro 1798 en la vilaĝo naskiĝis Johann Schroth (lia naskodomo ĉi tie senĉese staras), fondinto de banloko en Lipová-lázně. En la 1814 loka kamparano, Vincenz Priessnitz komencis okupiĝi per kuracado de malsanoj per akvo el arbaraj fontoj. Banloko Gräfenberg nome apartenis en katastron de Česká Ves.